Tri Noveloj | Page 4

Washington Irving
Li
portis sursultre pezan bareleton, lausajne plenigitan je alkoholajo, kaj
pergeste invitis Ripon alproksimigi kaj kunsubteni la sargon. Kvankam
iom timida kaj malfidante la novan konaton, Ripo konsentis kun sia
kutima entuziasmo kaj, reciproke apogante unu la alian, ili
suprengrimpis lau mallarga ravineto, versajne la seka fluejo de
montotorento.
Dum ili suprengrimpis Ripo audis de tempo al tempo longajn
ruligantajn sonoradojn, kvazau foran tondradon, sendube elfontintajn
profundan ravinon au fendegon situantan inter altaj rokoj gis kiuj ilia
malfacila irvojo ilin kondukis. Li pauzis momenton, supozante gin la
murmurado de unu el tiuj efemeraj fulmpluvegoj tiel ofte okazantaj
altamontare, tiam antaueniris. Trapasinte la ravinon ili atingis
amfiteatroaspektan valeton cirkauatan de perpendikularaj klifegoj
preter kies randoj pendigis siajn brancojn sursuprajaj arboj, rezulte de
kio la vojaganto nur malofte ekvidis eretojn da blua cielo kaj klara
vespernubo. Dum la tuta tempo Ripo kaj lia kuniranto penadis silente
car, kvankam la helpanto scivolemis ekscii por kiu celo la nekonato
entreprenis porti alkoholajbarelon lau la sovaga monto, tiulasta tamen
havis iom strangan kaj malkompreneblan manieron kiu estigis miron
kaj bremsis interkonigon.
Kiam ili eniris la amfiteatron, sin ekvidigis novaj mirigajoj. Sur centra

ebenejo aro da malkutimaspektaj personoj kegloludadis. Ili vestigis en
kurioza pasintepoka modo. Iuj surportis mallongajn Renesancstilajn
jakojn; aliaj preferis senmanikajn jakojn kaj kunportis longajn
trancilojn en siaj zonoj; preskau ciuj elmontris ampleksajn gisgenuajn
pantalonojn, konforme al la jam anoncita modo de la gvidanto.
Strangaj estis ankau la mienoj. Unu havis grandan kapon, largan
vizagon kaj etajn porkajn okulojn. Alia vizago sajnis konsisti entute el
nazo kaj kronigis per blanka sukerbloksimila capelo ornamita de eta
ruga kokvosto. Ciuj surportis barbojn malsamformajn kaj -kolorajn.
Unu el tiuj sajnis esti la estro. Dika, maljuna sinjoro kun veterbatita
vizago, li surportis lacitan jakon, largan zonon kun mallonga kurbiginta
glavo, altan kronhavan capelon kun plumo, rugajn strumpojn kaj
altkalkanumajn suojn ornamitajn de kokardoj. La tuta ludantaro
memorigis Ripon pri la figuroj aperantaj en malnova Flandra pentrajo
pendanta en la salono de Pastoro Van-Sajko, la vilaga pregejestro,
kunportita el Nederlando epoke de la koloniado.
La plej stranga aspekto de la afero, lau Ripo, estis tio ke, kvankam la
ludantoj versajne distrigis, ili elmontris la plej seriozajn mienojn kaj
estigis la plej misteran silenton, farigante la plej malfelica festantaro
kiun li iam vidis. Interrompis la silenton de la okazajo nenio krom la
bruo de la kugloj kiuj, ruligante, ehis laumontare kiel mugantaj
tondrojkrakoj.
Kiam Ripo kaj lia kuniranto atingis ilin, subite tiuj cesis ludi kaj
fiksrigardis la novalvenintojn kun tiel statumaniera senmovigo kaj tiel
strangaj, krudaj, senentuziasmaj mienoj ke la koro de Ripo sanceligis
en lia brusto kaj liaj genuoj intermarteligis. Lia kunulo nun malplenigis
la bareleton je ties enhavajo, elversante tiun en grandajn flakonojn kaj
indikante pergeste ke Ripo ilin disdonu al la ludantaro. Temante kaj
tremante, li obeis. Tiuj trinkis la alkoholajon en nepra silento, tiam
reaktivigis sian ludadon.
Iompostiome malpligrandigis la miro kaj anksieco de Ripo. Li ec
kuragis, kiam neniu lin rigardis, gustumi la trinkajon kiu, li ekkonsciis,
havis preskau la saman saporon kiel bonkvalita Holando-Gino. Li estis

denaska soifulo kaj baldau ne rezistis al la tento denove trinki. Unu
cerpo invitis ceteran kaj li ripetis tiel ofte siajn vizitojn al la flakono ke
tempofine liaj sensoj superfortigis, liaj okuloj nagumis en la kapo kiu
gradon post grado antauenklinigis gis kiam finfine li profunde
ekdormis.
Vekiginte, li konsciis situi sur la sama verda altajo de kie li unuafoje
ekvidis la maljunulon suprengrimpadi el la valeto. Li frotis la okulojn:
matena suno brilis; la birdoj saltetis kaj kvivitis; aglo radflugis supre,
alfrontante puran montozefiron. "Certe," pensis Ripo, "mi ne dormis
ci-tie la tutan nokton!" Li ekmemoris la antaudormajn okazintajojn: la
strangulon kun la alkoholajbareleto; la montoravinon; la sovagan
retirigejon inter la rokoj; la veaspektan kugloludantaron; la flakonon.
"Ho, tiu flakono! Tiu abomena flakono!" pensis Ripo. "Kiun
senkulpigajon mi rakontu al Sinjorino Van-Vinklo?"
Li cirkaurigardis, sercante sian pafilon, sed anstatau pura, bonoleita
birdofusilo li trovis malnovan musketacon lin apudkusantan:
rustotavolo kovris gian paftubon, gia seruro forfalis, gian fuston vermoj
elmangis. Li nun suspektis ke la seriozmienaj festintoj de la montaro lin
prisercis kaj, dozinte al li fortan alkoholajon, forstelis lian pafilon.
Aldone, Lupo malaperis sed eblas ke gi forvagis casante sciuron au
perdrikon. Li fajfvokis la hundon kaj kriegis gian nomon, sed la
entrepreno entute senrezultigis. La ehooj resonigis liajn fajfojn kaj
kriegojn sed alvenis nenia hundo.
Li elektis reviziti la scenejon de la pasintvespera kapriolado, kaj
renkontonte tie restintan distriginton, informigi ce tiu pri siaj pafilo kaj
hundo. Ekstariginte por survojigi, li sentis rigidon en la artikoj kaj
malfacilecon en sia irkapablo. "Ci-tiuj montaraj litoj ne konvenas al
mi," pensis Ripo, "kaj se tiu ludaventuro spertigos al mi reumatismon,
Sinjorino Van-Vinklo min pagigos altpreze."
Iom malfacile li atingis la valeton kaj trovis la ravinon lau kiu li kaj lia
kunulo suprengrimpis la antauan vesperon. Surprizege, monta rojo nun
fluis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 15
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.