estas la sola randohava ilo
kiu pliakrigas pro utiligo. Dum longa tempo li kutimis sin konsoli, post
eldoma forpeligo, partoprenante en speco de klubo de saguloj, filozofoj
kaj ceteraj vilagaj senokupuloj kiuj kunvenis sur benko staranta antau
malgranda gastejo ornamita per rugvanga portreto pri Lia Rega Mosto
Georgo la Tria. Tie ili kutimis sidi subombre daure de longa senzorga
somertago, parolante senentuziasme pri vilagaj klacajoj au rakontante
senfinajn dormigajn anekdotojn pri nenio. Sed valorintus statistan
salajron la bonsanco auskulti la profundajn diskutojn okazintajn fojfoje
kiam malnova jurnalo hazarde atingis iliajn manojn pere de
preterpasinta vojaginto. Kiel solene ili auskultis ties enhavajon
trenparole deklamatan de Deriko Van-Bumelo, la lernejestro, eleganta,
lerta vireto kiu alfrontis tute sentime la plej gigantajn vortojn de la
vortaro. Kaj kiel sage ili kunmeditadis pri publikaj eventoj jam
okazintaj antau pluraj monatoj.
La opiniojn de tiu konsilio entute estris Nikolao Vedero, vilaga
patriarko kaj mastro de la gastejo antau kies pordo li sidis de la mateno
gis la nokto, movigante nur suficadistance por resti sub la ombro de
granda arbo kaj eviti sin sunbruligi. Efektive, la najbaroj scipovis
kalkuli la taghoron lau liaj movoj tiel akurate kiel lau sunhorlogaj
indikoj. Vere estas ke preskau neniam li audigis parolante, preferante
fumi sencese sian pipon. Liaj adeptoj tamen (car ciu granda homo
havas siajn adeptojn) komprenis lin bonege kaj sukcesis ekscii liajn
opiniojn.
Kiam malplacis al li legata au rakontata temo, lauoniobserve, li fumis
la pipon arde kaj eligis mallongajn, oftajn, kolerajn blovajojn. Se la
temo tamen placis al li, li enspiris la fumon malhaste kaj trankvile, gin
elblovante en malpezaj serenaj nubetoj. Foje, forprenante la pipon
elbuse, lasante la bonodoran vaporon kirligi cirkaunaze, li kapjesis
solene en signo de nepra aprobo.
El tiu sekurejo tamen Ripon tempofine forpelis lia megera edzino,
subite interrompinte la trankvilon de la kunveno kaj mallaudinte ties
anojn. Nek tiu eminentulo Nikolao Vedero scipovis eviti la
langobatadon kiun trudis al li la terura diablino, kondamne dirante ke la
gastejestro respondecas pri la senokupeco de sia edzo.
La kompatindan Ripon preskau entute malesperigis la afero. Lia sola
rimedo eskapi bienan laboron kaj edzinan kriadon estis enmanigi la
pafilon kaj forvagi en la arbaron. Tie li kutimis sidigi arbobaze kaj
dividi la enhavajon de sia dorsosako kun Lupo kiun li kondolencis kiel
kunviktimon de persekutado. "Estimata Lupo," li diris, "via mastrino
hundovivigas vian vivon. Sed ne maltrankviligu pri tio, kara kunajo.
Daure de mia vivado neniam mankos al vi apudstaranta amiko!" Lupo
vostojesis, enrigardis sopire la mastran vizagon kaj, se eblas al hundoj
senti kompaton, mi opinias sincere ke tiu plenkore kunspertis la
emocion.
Okaze de longa, bela, autuntaga vagpromenado tiuspeca, senkonscie
Ripo surgrimpis unu el la plej altaj partoj de Katskila-Montaro kie li
okupigis pri sciurcasado, sia plej satata sportentrepreno, kaj la silentaj
solecejoj ehis kaj reehis lian pafilbruadon. Anhelante, laciginte, li sin
malsuprenjetis malfru-posttagmeze sur verdan teraltajon, kovritan de
montara herbaro, situantan sur klifeg-rando. Tra interarba malfermajo li
povis superspektadi tutan malsuprekusantan pejzagon etendigantan
trans multajn mejlojn da fertilaj arbaroj. Li vidis fordistance la sinjoran
Hudsonon, movigantan ege, ege malsupre de li lau sia silenta sed mosta
fluvojo, elmontrantan reflekton de purpura nubo au velon de malhasta
boateto haltinta por dormpauzo diversloke sur gia vitrobrila surfaco,
tiam malaperantan finfine en la blua altajaro.
Aliflanke li enrigardis profundan, sovagan, solecan, dikvilan abismon
kies fundon plenigis falintaj kliferoj kaj kiun apenau atingis la
reflektitaj radioj de la subiranta suno. Dum kelke da tempo Ripo restis
kusante, primeditante tiun vidajon. Iompostiome la vespero
antauenvenis. La montoj komencis jeti siajn longajn bluajn ombrojn
trans la valojn. Prikonsciinte ke la cielo noktigos jam longe antau ol li
povos atingi la vilagon, li suspiris fortasone, antaupensante pri la
teruroj kiujn estigos por li rea renkontigo kun Sinjorino Van-Vinklo.
En la momento kiam li eke entreprenis malsupreniri li audis
malproksiman vocon kriegi: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!" Li
cirkaurigardis sed nenion vidis krom korvo fluganta solece trans la
monton. Opiniante ke lin trompis iu fantazio, li forturnigis cele denove
al malsupreniri kiam li reaudis tra la silenta vesperaero la saman
kriadon: "Ripo Van-Vinklo! Ripo Van-Vinklo!"
Samtempe Lupo hirtigis la dorsan hararon kaj, graulante mallaute aliris
kaurante la mastran flankon, enrigardante time la valeton. Nun Ripo
sentis ekregi lin malprecizan anksiecon. Li rigardis maltrankvilege en
la sama direkto kaj ekvidis strangan figuron suprenvenadi labore lau la
rokaro, antauenklinigante sub la pezo de iu surdorsa sargo. Surprizis
Ripon vidi homan estajon en tiu soleca kaj malfrekventata ejo.
Supozante tamen ke temas pri samregionano bezonanta helpon li hastis
malsuprengrimpi por apogi tiun.
Alveninte pli proksime li ec pli surprizigis pro la malkutima aspekto de
la nekonato. Tiu estis malalta kvadratformulo havanta dikan vepran
hararon kaj grizigintan barbon. Li vestigis lau la antikva Nederlanda
modo, surportante senmanikan veston cirkauligitan cetalie kaj plurajn
gisgenuajn pantalonojn (el kiuj la ekstera estis ege ampleksa)
ornamitajn lauflanke per butonvicoj kaj cegenue per stofpufajoj.
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.