universalan popularecon. Plejmulte emas lakeigi kaj bonvoligi
eksterhejme viroj jam spertintaj la disciplinon de cehejmaj megeroj.
Iliaj temperamentoj fleksebligis kaj maleebligis sendube en la fajra
forno de cehejma malfelico. Cehejma prelego egalvaloras ciujn
cepregejajn predikojn kiam temas pri instrui paciencon kaj toleradon.
Tial diabla edzino povas esti konsiderata, lau multaj vidpunktoj,
tolerebla beno. Se tio veras, Ripo Van-Vinklo estis trioble benita.
Certe estas ke li multe placis al ciuj bonaj edzinoj de la vilago kiuj, lau
la kutimo de la milda sekso, apogis lin en ciuj familiaj disputoj kaj
neniam hezitis, priparolante tiujn aferojn okaze de vesperaj
klacadkunvenoj, atribui la tutan kulpon al Sinjorino Van-Vinklo. La
infanoj de la vilago, siaflanke, kutimis ekkrii pro gojo kiam li
alproksimigis. Li partoprenis en iliaj ludoj, fabrikis ludilojn por ili,
scipovigis ilin flugigi kajtojn kaj ludruli globetojn kaj rakontis al ili
longajn fabelojn pri fantomoj, sorcistinoj kaj Indianoj. Kiam li
lauvagadis la vilagon, ili cirkauis lin trupe, posttirante liajn vestajerojn,
surgrimpante lian dorson, lin senpune prisercante milmaniere. Dume tra
la tuta najbarejo postbojis lin nenia hundo.
La cefa malforto de la karaktero de Ripo estis nesuperebla malamo al
ciuj specoj de profitestiga laboro. Tiajo ne povintus rezulti pro manko
da diligento au persisto car li kutimis sidi sur malseka roko kun
fiskaptokano tiel longa kaj peza kiel Tatara lanco kaj fiskapti taglonge
tute senplende kvankam kuragigis lin la ekmordo de nepre nenia fiso.
Li ne hezitis porti pafilon sursultre dum sinsekvaj horoj, pezpasadante
tra arbaroj kaj marcoj, laumonte kaj lauvale, cele al mortpafi kelkajn
sciurojn au sovagajn kolombojn. Neniam li malkonsentis helpi
najbaron ec okaze de la plej malfacila tasko kaj dum kamparaj foiroj
superis ciujn konkursantojn dum maiz-senselig- au
stonmur-konstru-matcoj. Krome la vilaganinoj respondecigis lin pri siaj
irtasketoj kaj lin invitis plenumi hazardajn devetojn kiujn iliaj
malkomplezaj edzoj malkonsentis fari por ili. Simplavorte, Ripo
bonvolis okupigi pri cies aferoj krom siaj. Pri siafamiliaj devoj kaj
siabienaj taskoj tamen li nepre ne kapablis interesigi.
Efektive li diris ke tute senutilas labori sur sia propra bieno. Gi estas la
plej pesta terpeceto de la tuta lando. Gia ciu enhavajo jam malbonigis
kaj daure malbonigos, malgrau lia laboro. Liaj cirkaubariloj ade
dispecigas. Lia bovino devojigas au tretas la brasikbedon. Trudherboj
kreskas pli rapide en liaj kampoj ol aliloke. Pluvo ciam ekfalas
sammomente kiam li havas eksterdomajn taskojn por fari. Tial
kvankam lia hereda bieno srumpis sub lia estrado, akreon post akreo,
kaj kvankam restis el gi ununura bedo da Indiana maizo kaj terpomoj,
gi persistis esti la plej malbone prizorgata bieno de la regiono.
Aldone liaj gefiloj estis tiel cifonvestitaj kaj sovagkondutaj kiel orfoj
apartenantaj al neniu. Lia filo Ripo, bubo naskigita lau la patra modelo,
promesis heredi la kutimojn kaj la vestajojn de la patro. Li ofte vidigis
postsekvante kvazau cevalido la patrinajn kalkanojn, vestite en de la
patro forjetita genupantalono kiun unumane kaj malfacile li bezonis
reteni supergrunde same kiel eleganta sinjorino bezonas suprenlevi sian
robtrenajon okaze de malbona vetero.
Ripo Van-Vinklo tamen estis unu el tiuj felicaj homoj kiuj, havante
folan, facile funkciantan temperamenton, ne maltrankviligas pri la
mondo, mangas blankan au brunan panon, depende de kiu el la du pli
senzorge au pli sengene akireblas, kaj preferus malsufice mangi
pencopreze ol labori pundosalajre. Restunte solapersone, li pasigintus
sian vivon fajfante pro perfekta kontentigo. Lia edzino tamen ade
plenigis liajn orelojn pri plendoj teme de lia senokupeco kaj
malzorgeco kaj la ruino kiun li trudas al sia familio. Matene, tagmeze
kaj nokte sia lango sencese movigis kaj cio tio kion li diris au faris
estigis senmanke torenton da cehejma elokventeco. Ripo disponis pri
ununura respondrimedo por ciuj tiuj prelegoj, respondrimedo kiu, pro
ofta funkciado, finfine sin kutimigis. Li levis la sultrojn, sancelis la
kapon, suprendirektis la rigardon, tamen nenion diris. Sed tio ciam
instigis la edzinon pafumi novan plendosalvon. Kutime rezultis tial ke,
forkondukante siajn kunulojn, li retirigis al eksterdoma sekurejo: la sola
ejo kiu apartenas, verdire, al inregata edzo.
La ununura cehejma adepto de Ripo estis lia hundo Lupo kiu estis tiel
inregata kiel sia mastro car Sinjorino Van-Vinklo konsideris ilin kiel
kunbatalantojn en senokupeco. Si ec rigardis Lupon kun malbondeziraj
okuloj, supozante gin la kauzo de la ofta erarvagado de la mastro. Vere
estas, ke teme pri ciuj temperamentaj kvalitoj konvenantaj al
respektinda hundo, gi estis la plej kuraga besto iam esplorinta la
arbarojn. Sed kiu kurago kapablas kontraustari la sencesajn kaj
ciosiegantajn terurojn de virina lango? Ekde la momento kiam Lupo
eniris la domon, gia hupo falis, gia vosto velkis gisplanke au bukligis
interkrure, gi steliradis kun mieno de pendumoto, jetante multajn
gisflankajn rigardetojn al Sinjorino Van-Vinklo. Kiam ajn si
eksvingetis balailon au kuleregon, la hundo alkuregis haste kaj jelpante
la pordon.
La tempoj ade kaj sencese malplibonigis por Ripo Van-Vinklo dume ke
la jaroj de lia geedziga ekzisto ade kaj sencese plinombrigis. Ago ne
malakrigas akran humoron kaj akra lango
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.