Tri Noveloj | Page 8

Nathaniel Hawthorne
sur la vualon sed neniel perceptis en gi la timigan malgojon tiom miregigintan la pregejanaron. Gi estis ordinara duobla krepfaldajo pendanta ekde lia frunto gis la buso kaj iom moviganta lau lia spiradritmo.
"Ne," si diris plenvoce kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio terura, krom tio ke gi kasas vizagon kiun ciam placas al mi rigardi. Venu, bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantau la nubo. Unue, formetu vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi gin surmetis."
La rideto de S-ro Hupero briletis malklare.
"Alvenos la horo," li diris, "kiam ciuj ni forjetos niajn vualojn. Bonvolu ne malaprobu, tre kara amikino, ke gis tiam mi daure surportu tiun-ci krepopecon."
"Ankau viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraulino. "Almenau formetu la vualon de antau ili."
"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "gis la limo rajtigita de mia juro. Eksciu, tial, ke ci-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo gin surporti ciam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antau la rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia vivanta okulo vidos gin fortirigi. Necesas ke tiu-ci morna sirmilo apartigu min disde la mondo. Ec vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri malantau gi."
"Kiu malfeliciga aflikto surfalis vin," si petis serioze, "por ke vi tial gis ciam malheligu viajn okulojn?"
"Se gi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas, sendube same kiel la plejmulto el homoj, malgojojn sufice malhelajn por rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin."
"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malgojoj devenas el senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj respektata, povus estigi oniflustrajoj proponantaj ke vi kasas vian vizagon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno, forigu tian skandalajon!"
Siaj vangoj rugigis dum si aludis la naturon de la onidirajoj jam cirkauirantaj en la vilago. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis. Li ec ridetis denovegi estis tiu sama malfelica rideto havanta ciam la aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantauvualan malhelon.
"Se mi kasas la vizagon pro malgojo, estas sufica kauzo," li respondis simplamaniere. "Kaj se mi gin kasas pro sekreta peko, kiu homo ne povus agi same?"
Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ciuj petegoj siaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj si sajnis perdigi en meditado, konsiderante versajne kiujn novajn rimedojn necesas utiligi por eltiri sian fiancon el tiel malhela fantazio kiu, se gi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam si disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruligis lau siaj vangoj. Sed subite, preskau tujege, nova sento anstatauis sian malgojon. Dum siaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke, kiel krepusko pleniginta sen antauanonco la aeron, giaj teruroj cirkaufalis sin. Si starigis kaj sin postenigis, tremante, antau li.
"Kaj tial cu finfine vi sentas tion?" li diris funebre.
Si respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturnigis por eliri la cambron. Li antauenhastis kaj mankaptis sian brakon.
"Paciencigu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam launecese ci-tiu vualo nin apartigu tie-ci surtere. Estu mia kaj de nun antauen estos nenia vualo sur mia vizago, nenia malhelo inter niaj animoj! Gi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantau mia nigra vualo. Ne forlasu min por ciam en ci-tiu mizera malhelo!"
"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizagon," diris si.
"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero.
"Tial adiau!" diris Elizabeto.
Si eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, pauzante ce la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon sajnantan preskau penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgrau sia malgojo, S-ro Hupero ridetis, pensante ke, ec se la hororoj tiel ombre reflektataj de la vualo ne povis ne kontraustarigi en profunda malhelo du el la plej karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra felico nur materiala emblemo.
Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero nek ekscii, per senpera peto, la sekreton lausupoze kasatan de gi. Homoj pretendantaj superi popolajn antaujugojn gin konsideris kiel nur unu el tiuj malkomunaj emoj ofte miksigintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ciujn per sia aparta speco de frenezio. La popolamaso tamen jugis S-ron Huperon preterripara genanto. Li ne sukcesis promenadi laustrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturnigos por lin eviti dum alihumoraj homoj sin devigos sin jeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado al la tombejo, car kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ciam de malantau la tombostonoj vizagoj spione rigardetis lian nigran vualon. Cirkauiris onidiraja fablajo lau kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de la mortintoj. Malgojigis lin gisfunde de lia bonvola koro observi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.