kiel la infanoj forfugis antau lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn ec kiam lia melankolia figuro ekvidigis ankorau fordistance. Ilia instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke prelernatura hororo interteksigis kun la fadenoj de la nigra krepo. Verdire, lau generala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antau spegulo nek klinigis por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradirajojn lau kiuj la konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por ke li entute kasu gin au gin aludu alie ol malklare. Tial, de malantau la nigra vualo, nubo ruligis en la helan sunbrilon, dubasencajo pri peko au malgojo kiu cirkauvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo au kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis seninterrompe en gia ombro, palpsercante malhele en sia animo au spektante ekster si tra tiu perilo kiu malgojigis la tutan mondon. Ec la senlega vento, lau onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daure ridetis malfelice al la palaj vizagoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis.
Inter ciuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan rezulton: gi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera emblemo--car ne estis alia sajna kauzo--li farigis ege potenca viro super animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ciam lin estimis kun aparta timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antau ol li kondukis ilin al ciela lumo ili eniris ce li malantau la nigra vualo. Efektive, gia malhelo scipovigis lin kompati ciujn senlumajn tendencojn. Morantaj pekintoj alvokis lautvoce S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi gis kiam li alvenis, malgrau tio ke kiam li antauenklinigis por flustri konsolajojn, ili ektremegis pro la vualita vizago tiel intime alproksimiginta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo ec kiam la morto nudigis lian vizagon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian figuron, car estis malpermisite ekvidi lian vizagon, fremduloj vojagis longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la pregejo. Sed multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaue ektremegi! Foje, dum la estrado de Guberniestro Belcero, la instancoj invitis S-ron Huperon deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antau la cefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel profundan efekton ke poste la legproponojn de tiu jaro karakterizis la tuta malgojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego.
Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproca pri siaj eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj felicaj, sed ciam alvokata por tiujn helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj daure forpasis, fatigante siajn negojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ciuj Nov-Angliaj pregejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskau ciuj komencepokaj pregejanoj liaj, estante jam mezagaj kiam li alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan pregejanaron li havis en la pregejo, duan pli homabundan en la pregeja tombejo. Kaj nun, laborinte tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun ekrajtis mallacigi.
Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortocambro de la maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ceestis la eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankau spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la pregejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Mosto Klarko, de Okcident-Vilago, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por pregi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankau la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies trankvila kareco jam de longe dauris en sekreteco, en soleco, meze de la malvarmo de multago, kaj ne pereus ec en la mortohoro. Kiu ajn alia? Elizabeto! Kaj tie kusis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona Patro Hupero, kun la nigra vualo ankorau volvita cirkau lia frunto kaj etendiganta malsupren sur lia vizago, kie gin movetis ciu lauvice pli malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco pendis inter li kaj la mondo. Gi lin apartigis disde feliciga frateco kaj virina amo kaj lin retenis en tiu plej malgoja el ciuj malliberejoj, lia propra koro. Kaj ankorau gi kusis sur lia vizago, kvazau por pliprofundigi la malhelon de lia senluma cambro kaj lin ombradi kontrau la sunbrilo de eterneco.
Ekde iom de tempo lia menso konfuzigis, svebante dubeme inter pasinteco kaj nuntempo kaj,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.