la lamentantoj postsekvis, malgojigante la tutan straton, mezvoje inter la antauenirinta mortinto kaj S-ro Hupero, postveninta kun lia nigra vualo.
"Kial vi malantauenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.
"Mi fantaziis," si respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraulino kuniras man-en-mane."
"Ankau mi, kaj en la sama momento," diris la alia.
Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilago Milfordo estis geedzigonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por tiaj okazoj serenan felicon ofte instigantan simpatian rideton ce la kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan gojegon liaflankan. Nenia kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipigis la stranga miro amasigita cirkau li dum la tago. Ne rezultis tiajo tamen. Kiam S-ro Hupero alvenis la unua vidajo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora, nigra vualo jam antaue des pli malgojiginta la funebran ceremonion kaj nun auguranta por la geedzigo nur malbonfarton. Tia estis gia tuja efekto sur la gastojn ke sajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliginta krepuskamaniere de malantau la nigra krepo. La geedzigparo ekstarigis antau la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la tremanta mano de la novedzo. Pro sia mortaspekta palo la gastoj cirkauflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edzinigi la fraulino entombigita antau kelkaj horoj. Se iam alia geedzigrito tiel mornis, estis devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo sangigis en mortoanoncilon. Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj voce deziris felicon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj eldirajoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazau per gajeta fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam superversis ciujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetacis, liaj lipoj blankigis, li terendisversis la ankorau ne gustumitan vinon kaj forkuris en la malhelon. Ankau Tero surportis propran Nigran Vualon.
La sekvintan tagon la tuta vilago Milfordo priparolis preskau nenion krom la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kasata malantau gi, disponigis diskutadtemon al konatoj renkontigantaj sur la strato kaj al dommastrinoj interklacantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Gi estis la unua novajo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj pribabiladis gin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris la vizagon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn ke li timigis ankau sin gis preskaua frenezigo fontinta el lia sercemeco.
Mirinde estis ke el ciuj klacemuloj kaj malrespektemuloj de la paroho neniu kuragis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel agas? Antaue, kiam ajn estigis inter la pregejanoj la plej eta okazo starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li malkonsentis konduti lau iliaj jugoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro tiel doloriga grado da malmemfido ke ec la plej mildavorta malaprobo lin igis konsideri la koncernan sengravajon kiel krimon. Tamen, kvankam bone konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta parohano elektis pritrakti la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego, nek malkase agnoskita nek zorge kasita, kiu instigis ciun respondecigi ciun alian gis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero pregejan delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antau ol gi ekskandaligu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La pastoro ilin akceptis kun amika gentileco, sed silentigis post kiam ili sidigis, lasante entute al siaj vizitantoj la sargon anonci sian gravan celon. La temo, ni rajtas supozi, sufice evidentis. Jen estis la nigra vualo cirkauiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kasanta ciun vizagtrajton super lia trankvila buso sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton de malgoja rideto. Tamen la krepopeco, lau ilia imago, sajnis antaupendi lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo flankenjetigus, eble ili gin priparolus libere, sed ne antau tio. Tial ili sidis dum longa tempo, sen paroli, konfuzite, kaj forturnigante maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj sajnis, lau ilia supozo, fiksigi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj revenis embarasite ce siaj elektintoj, jugante la aferon tro grava por ke gin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ciupregeja konsilio, au ec eble, laubezone, generala sinodo.
Estis en la vilago tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al ciuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo au ec sen esti kuraginta peti klarigon, si, kun la trankvila energio de sia karaktero, decidigis forpeli la strangan nubon sajnantan amasigi cirkau S-ro Hupero en ciu momento pli malhele ol antaue. Kiel lia promesita edzino si rajtis ekscii kion kasas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito de la pastoro tial si malfermis la temon kun senpera simpleco kiu plifaciligis la taskon kaj por li kaj por si. Post kiam li sidigis, si fiksis sian rigardon konstante
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.