ni kasi al nia propra konscio, ec forgesante ke la Cioscianto scipovas ilin malkovri. Li kvazau spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ciu auskultanto, la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la predikanto alvenis ilin stelpase, malantau sia terura vualo, kaj malkovris ilian hamstritan provizon da korpa au mensa pekado. Multaj etendis surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis nenion teruran. Almenau, enestis gin nenia perforto. Tamen, reage al ciu vibrosono de lia malgoja voco, la auskultantoj ektremetis. Ilian miron akompanis senpeta patoso. Tiel forte la auskultantoj sentis malkutiman econ ekaktivigi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta flankenblovi la vualon, preskau kredante ke ci-malantaue malkovrigos nekonata vizago, kvankam formo, gesto kaj voco apartenas al S-ro Hupero.
Je la fino de la Di-servo la pregejanoj eliris haste kaj kun maldeca senordo, avide dezirante transsciigi sian gis tiam briditan miron, sentante malpezigi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu vidis la nigran vualon. Iuj kunigis en malgrandaj cirkloj, sin premante unu kontrau la alian, samtempe ke kunkapige iliaj busoj vigle flustradis. Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj parolis laute, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj sancelis siajn sagemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj sirmilon pro malbona vidkapablo okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankau bona S-ro Hupero, malantau sia pregejanaro. Turnante sian vualitan vizagon de unu grupo al alia, li elmontris taugan respekton al la grizharuloj, salutis la mezagulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, agnoskis la junulojn kun miksajo da autoritato kaj amo, kusigis la manojn sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ciam en la Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian gentilecon. Neniu, kontraue al pasintokaze, deziris sin honorigi kunpromenante ceflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saundero, sendube pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie antaue la estimata kleriko kutimis beni la mangon preskau ciun dimancon ekde sia postenigo ce la pregejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la pregejanoj, kiuj ciuj lin fiksrigardis. Malgoja rideto briletis malklare de malantau la vualo, flagretis cirkau lia buso, glimetis dum li malaperis.
"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina capelvualo, povus sur la vizago de S-ro Hupero farigi tia terurajo!"
"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis sia edzo, la vilaga kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto kiun estigas tiu kaprico ec ce seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, kvankam gi kovras nur la pastoran vizagon, trudas sian influon al lia tuta persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Cu vi ne spertas la saman senton?"
"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soligi kun li intersange de la tuta mondo. Mi scivolas cu li ne timas soligi kun si mem?"
"Viroj foje tielas," diris sia edzo.
La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj amikoj jam kunigis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke antau la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daure kovrata de sia nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpasis la cambron kie elmontrigis la kadavro kaj antauenklinigis super la cerko, dironte lastan adiauon al sia forpasinta pregejano. Dum li klinigis, la vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se siaj palpebroj ne jam gisciameterne fermigis, eble la morta fraulino povintus vidi lian vizagon. Cu S-ro Hupero antautimis sian rigardon kaj pro tio ekretenis hastamane la nigran vualon? Pregejanino spektinta la intervjuon inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la klerikaj trajtoj malkovrigis, la kadavro iom tremetis, susurigante la mortotukon kaj muslinan capon, kvankam la vizago konservis la trankvilon de la morto. Superstica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun fenomenon. Post la cerkovizito S-ro Hupero enpasis la cambron de la lamentantoj, kaj de tie aliris la stuparsupron por tie eldiri la funebran pregon. Tenervorta kaj korafekcia prego gi estis, plena je malgojo, tamen tiel saturite de cielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tangita far fingroj de mortintoj, sajnis audigeti inter la plej malfelicaj eldirtonoj de la pastoro. La auskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur malklare kiam li pregis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga horo iun tagon forkaptonta la vualon de antau iliaj vizagoj. La cerkoportantoj eliris pezpase kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.