kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene, tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon.
LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
La sakristiano staris sur la antaupordo de Milfordo-kunvendomo, vigle provtiretante la sonorilsnuron. La multaguloj de la vilago alvenis klinigpoze lau la strato. Brilvizagaj geknaboj kapriolis goje apud siaj gepatroj au imitis pli seriozan pasritmon, prikonsciante la dignon de siaj dimancaj vestajoj. Netigintaj frauloj direktis lauflankajn rigardojn al la belaj fraulinoj, ekopiniante ke la dimanca sunlumo ilin beligas ec pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam atingis la antaupordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Mosto Hupero. La unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo cesu funkcii.
"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizage?" ekkriis mirege la sakristiano.
Ciuj audintoj tuj returnigis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, alvenantan malrapidpase kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. Komunakorde ciuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro Hupero.
"Cu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo Grejo.
"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis intersangonta predikejojn kun Pastoro Suto de Vestburgo. Tamen hierau Pastoro Suto sendis mesagon al li pardonpetantan pri lia devo fari funebran predikon."
Eble sajnas malgranda la kauzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, gentlemana viro de cirkau tridek jaroj, kvankam ankorau fraulo, estis vestita kun deca klerika bonordo, kvazau zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanca kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirindajon. Volvite cirkau lia frunto kaj pendante antau lia vizago tiel malsupre ke lia spirado gin tremigis, nigra vualo kasis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, gi sajnis konsisti el du krepfaldajoj entute kovrantaj lian vizagon krom la buso kaj la mentono sed versajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ciujn vivajn kaj senvivajn estajojn. Surportante antauvizage tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daure antauenpromenis, malrapid- kaj trankvilpase, iom klinigante, rigardante la teron, same kiel okazas ce abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn pregejanojn siajn ankorau atendantajn sur la antaukunvendoma stuparo. Tiel forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenau ili agnoskis la saluton.
"Mi ne sukcesas kredi ke la vizago de bona S-ro Hupero kasigas malantau tiu krepopeco," diris la sakristiano.
"Ne placas al mi la afero," murmuris maljunulino dum si eniris lampase la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kasinte la vizagon, en hororajon."
"Nia pastoro frenezigis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la sojlon.
Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antauiris S-ron Huperon en la kunvendomon kaj estigis grandan movigadon inter la pregejanoj. Nur malmultaj sukcesis daure antauenrigardi dum la plejmulto preferis turni la kapon pordodirekten. Multaj ekstarigis kaj returnigis duoncirkle. Pluraj knabetoj surgrimpis la segojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. Estigis generala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subsega movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero sajnis ne rimarki la perturbigon de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskau sensona paso, klinetis la kapon al la ambauflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej agan pregejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri malkutimajo en la aspekto de sia pastoro. Li sajnis ne partopreni plenkonscie la generalan miregon gis kiam S-ro Hupero laugrimpis la stuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizag--al--vizage, krom pri la nigra vualo, kun sia pregejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam fortiris. Gi sanceligis kun lia konstantritma spirado dum li lautlegis la psalmon. Gi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta pago dum li deklamis la elektitajn Bibliajn eltirajojn. Dum li pregis la vualo kusis peze sur lia suprenlevita vizago. Cu li celis tiun kasi antau la timiga Estajo kiun li alparolis?
Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la palvizagaj kultanoj estis preskau tiel timiga vidajo al la pastoro kiel la nigra vualo al ili.
S-ro Hupero konatigis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li entreprenis survojigi siajn pregejanojn Ciel-direkten pere de mildaj konvinkaj influoj anstatau ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj tondrajoj. La prediko kiun li nun deklamis distingigis pro la samaj stilaj kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. Tamen estis io, cu en la sentemeco de la diskurso mem, cu en la imago de la auskultantoj, kiu faris gin la plej potenca parolado kiun ili iam audis eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis gin, iom pli malhele ol kutime, la milda malgojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis sekretan pekadon kaj tiujn malfelicajn misterojn kiujn ni kasas al niaj plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn placas al
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.