gi estis, plena je malgojo, tamen tiel saturite de cielaj
esperoj ke muziko de paradiza harpo, tangita far fingroj de mortintoj,
sajnis audigeti inter la plej malfelicaj eldirtonoj de la pastoro. La
auskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur malklare kiam li
pregis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, same kiel li certis
ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga horo iun tagon
forkaptonta la vualon de antau iliaj vizagoj. La cerkoportantoj eliris
pezpase kaj la lamentantoj postsekvis, malgojigante la tutan straton,
mezvoje inter la antauenirinta mortinto kaj S-ro Hupero, postveninta
kun lia nigra vualo.
"Kial vi malantauenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.
"Mi fantaziis," si respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraulino
kuniras man-en-mane."
"Ankau mi, kaj en la sama momento," diris la alia.
Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilago Milfordo estis
geedzigonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis
por tiaj okazoj serenan felicon ofte instigantan simpatian rideton ce la
kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan gojegon liaflankan. Nenia
kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro atendis
malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipigis la stranga
miro amasigita cirkau li dum la tago. Ne rezultis tiajo tamen. Kiam S-ro
Hupero alvenis la unua vidajo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama,
horora, nigra vualo jam antaue des pli malgojiginta la funebran
ceremonion kaj nun auguranta por la geedzigo nur malbonfarton. Tia
estis gia tuja efekto sur la gastojn ke sajnis malheligi la lumon de la
kandeloj nubo elruliginta krepuskamaniere de malantau la nigra krepo.
La geedzigparo ekstarigis antau la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de
la novedzino tremetis en la tremanta mano de la novedzo. Pro sia
mortaspekta palo la gastoj cirkauflustre hipotezis ke eliris sian tombon
por edzinigi la fraulino entombigita antau kelkaj horoj. Se iam alia
geedzigrito tiel mornis, estis devige tiu fama ceremonio kies
festosonorilo sangigis en mortoanoncilon. Post finevoluigi la
ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj voce deziris
felicon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj eldirajoj
devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazau per gajeta fajreja lumeto.
En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la pastoro sentis
en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam superversis
ciujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetacis, liaj lipoj blankigis, li
terendisversis la ankorau ne gustumitan vinon kaj forkuris en la
malhelon. Ankau Tero surportis propran Nigran Vualon.
La sekvintan tagon la tuta vilago Milfordo priparolis preskau nenion
krom la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kasata
malantau gi, disponigis diskutadtemon al konatoj renkontigantaj sur la
strato kaj al dommastrinoj interklacantaj tra siaj malfermitaj fenestroj.
Gi estis la unua novajo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La
geknaboj pribabiladis gin survoje al la lernejo. Iu imitema
impertinentuleto kovris la vizagon per malnova nigra naztuko kaj tiel
timigis siajn kunludantojn ke li timigis ankau sin gis preskaua frenezigo
fontinta el lia sercemeco.
Mirinde estis ke el ciuj klacemuloj kaj malrespektemuloj de la paroho
neniu kuragis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel
agas? Antaue, kiam ajn estigis inter la pregejanoj la plej eta okazo
starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li
malkonsentis konduti lau iliaj jugoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro
tiel doloriga grado da malmemfido ke ec la plej mildavorta malaprobo
lin igis konsideri la koncernan sengravajon kiel krimon. Tamen,
kvankam bone konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta
parohano elektis pritrakti la nigran vualon kiel temon por amika
protestado. Estis sento de timego, nek malkase agnoskita nek zorge
kasita, kiu instigis ciun respondecigi ciun alian gis tiam kiam finfine
necesis sendi al S-ro Hupero pregejan delegacion devigitan pridiskuti la
misteron kun li antau ol gi ekskandaligu. Neniam ambasadularo tiel
malbone plenumis siajn devojn. La pastoro ilin akceptis kun amika
gentileco, sed silentigis post kiam ili sidigis, lasante entute al siaj
vizitantoj la sargon anonci sian gravan celon. La temo, ni rajtas supozi,
sufice evidentis. Jen estis la nigra vualo cirkauiranta la frunton de S-ro
Hupero kaj kasanta ciun vizagtrajton super lia trankvila buso sur kiu
fojfoje ili sukcesis percepti la brileton de malgoja rideto. Tamen la
krepopeco, lau ilia imago, sajnis antaupendi lian koron, simbolo pri
timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo flankenjetigus, eble ili gin
priparolus libere, sed ne antau tio. Tial ili sidis dum longa tempo, sen
paroli, konfuzite, kaj forturnigante maltrankvile el la perceptokampo de
S-ro Hupero, kies okuloj sajnis, lau ilia supozo, fiksigi sur ili kun
nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj revenis embarasite ce siaj
elektintoj, jugante la aferon tro grava por ke gin pritraktu
reprezentantaro malpli altranga ol ciupregeja konsilio, au ec eble,
laubezone, generala sinodo.
Estis en la vilago tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al
ciuj aliaj far la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.