Tri Noveloj | Page 5

Nathaniel Hawthorne
gi se maleblas ke gi ne plu
restu bela.
"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen!
la Juneco-Akvo elcerpigas surgrunde. Tamen mi ne bedauras gian
forpason. Se la fonto sprucegus antau mia dompordo mem, mi ne
klinigus por lavi miajn lipojn en gi. Ne, ec se ties deliro daurus ne
momentojn, sed jarojn. Tia estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"
Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al
si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene,
tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon.

LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO
La sakristiano staris sur la antaupordo de Milfordo-kunvendomo, vigle
provtiretante la sonorilsnuron. La multaguloj de la vilago alvenis
klinigpoze lau la strato. Brilvizagaj geknaboj kapriolis goje apud siaj
gepatroj au imitis pli seriozan pasritmon, prikonsciante la dignon de
siaj dimancaj vestajoj. Netigintaj frauloj direktis lauflankajn rigardojn
al la belaj fraulinoj, ekopiniante ke la dimanca sunlumo ilin beligas ec
pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso
plejparte jam atingis la antaupordon, la sakristiano komencis sonigi la
sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Mosto Hupero. La
unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo
cesu funkcii.
"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizage?" ekkriis mirege la
sakristiano.
Ciuj audintoj tuj returnigis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero,

alvenantan malrapidpase kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo.
Komunakorde ciuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus
anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro
Hupero.
"Cu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo
Grejo.
"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis
intersangonta predikejojn kun Pastoro Suto de Vestburgo. Tamen
hierau Pastoro Suto sendis mesagon al li pardonpetantan pri lia devo
fari funebran predikon."
Eble sajnas malgranda la kauzo de tiom da mirego. S-ro Hupero,
gentlemana viro de cirkau tridek jaroj, kvankam ankorau fraulo, estis
vestita kun deca klerika bonordo, kvazau zorgema edzino amelintus
lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanca
kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirindajon. Volvite cirkau
lia frunto kaj pendante antau lia vizago tiel malsupre ke lia spirado gin
tremigis, nigra vualo kasis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli
proksime, gi sajnis konsisti el du krepfaldajoj entute kovrantaj lian
vizagon krom la buso kaj la mentono sed versajne ne interrompantaj
lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ciujn vivajn kaj senvivajn
estajojn. Surportante antauvizage tiun mornan ombrilon, bona S-ro
Hupero daure antauenpromenis, malrapid- kaj trankvilpase, iom
klinigante, rigardante la teron, same kiel okazas ce abstraktatemaj
pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn pregejanojn siajn ankorau
atendantajn sur la antaukunvendoma stuparo. Tiel forte miregis tiuj
lastaj tamen ke apenau ili agnoskis la saluton.
"Mi ne sukcesas kredi ke la vizago de bona S-ro Hupero kasigas
malantau tiu krepopeco," diris la sakristiano.
"Ne placas al mi la afero," murmuris maljunulino dum si eniris lampase
la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kasinte la vizagon, en hororajon."
"Nia pastoro frenezigis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans
la sojlon.

Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antauiris S-ron Huperon en
la kunvendomon kaj estigis grandan movigadon inter la pregejanoj. Nur
malmultaj sukcesis daure antauenrigardi dum la plejmulto preferis turni
la kapon pordodirekten. Multaj ekstarigis kaj returnigis duoncirkle.
Pluraj knabetoj surgrimpis la segojn, tiam regrimpis malsupren kun
horora bruego. Estigis generala maltrankvilo, susurado de virinroboj
kaj subsega movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta
bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero
sajnis ne rimarki la perturbigon de siaj samreligianoj. Li eniris kun
preskau sensona paso, klinetis la kapon al la ambauflankaj sidbenkoj,
riverencis preterpasante sian plej agan pregejanon, grizharan praavon
sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu
respektinda viro konsciis pri malkutimajo en la aspekto de sia pastoro.
Li sajnis ne partopreni plenkonscie la generalan miregon gis kiam S-ro
Hupero laugrimpis la stuparon kaj sin elmontris en la predikejo
vizag--al--vizage, krom pri la nigra vualo, kun sia pregejanaro. Tiun
misteran emblemon li neniam fortiris. Gi sanceligis kun lia
konstantritma spirado dum li lautlegis la psalmon. Gi pendigis sian
malhelon inter li kaj la sankta pago dum li deklamis la elektitajn
Bibliajn eltirajojn. Dum li pregis la vualo kusis peze sur lia suprenlevita
vizago. Cu li celis tiun kasi antau la timiga Estajo kiun li alparolis?
Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu
malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la
palvizagaj kultanoj estis preskau tiel timiga vidajo al la pastoro kiel la
nigra vualo al ili.
S-ro Hupero konatigis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li
entreprenis survojigi siajn pregejanojn Ciel-direkten pere de mildaj
konvinkaj influoj anstatau ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj
tondrajoj. La prediko kiun li nun deklamis distingigis pro la samaj stilaj
kaj manieraj trajtoj kiel la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.