Tri Noveloj | Page 8

Washington Irving
la grincado mem de siaj suoj, ne plu estigas placan interrompon al la monotonio de mia apartamento.
Dum iom da tempo mi entreprenis carmi la lacigajn horojn lernante la Germanan lingvon sub la estrado de Katarino, la bela filineto de mia gastiganto. Baldau tamen mi konsciis ke ec la Germana ne havas sufican forton por kontentigi malviglajn orelojn kaj la konjugado de la verbo ich liebe povus senpotencigi, kiel ajn rozkoloraj estu la gin eldirantaj lipoj.
Mi deziris legi sed mia menso malkonsentis koncentrigi. Mi kontrolis volumon post volumo sed ilin forjetis kun malplezuro. "Nu, tial," diris mi tempofine, senesperigite, "se mi ne kapablas legi libron, mi verku unu." Neniam ekkonceptigis pli bonsanca ideo. Tuj gi havigis al mi okupigon kaj distrigon. Verki libron konsiderigis en malnovaj tempoj kiel labora kaj malfacila entrepreno, car oni nomis "verko" la plej sengravecan elpensajacon kaj la mondo parolis kun miro kaj pietato pri "la laboro de la sagemuloj". Tiujn aferojn oni pli bone komprenas hodiau.
Danke al la plibonigoj okazigitaj en ciuj specoj de fabrikado, la librofara arto jam sin konigis ec en siaj plej malaltnivelaj detaletoj. Ciu estas autoro. La senokupuloj skribacas foliantojn por pasigi la tempon. Junaj gentlemanoj jetverkas paron da dozavoj dum la pauzintervaloj de la sportsezono. La junulino estigas sian volumaron kun la sama facilo kun kiu sia avino fabrikis aron da segmalsuprajoj.
Tial ankau mi eksentis la deziron verki libron kaj la legonto konscios facile ke kontentigi la deziron ne estis malfacila afero. Mi sercfosis mian tekon kaj serckontrolis inter miaj memorajoj tiujn svebantajn materialojn kiujn homo kutime kolektas vojagante, kaj mi ilin arangis en ci-tiu verketo.
Car mi konscias ke ni vivas en rakontdira kaj rakontlega epoko kaj ke la mondo satas instruigi pere de apologio, mi kunresumas en kelkajn rakontojn la lecionojn kiujn placus al mi transdoni. Povas esti ke ili ne havas distripovon, malsame kiel la rakontoj kiujn raportas multaj el miaj samepokuloj. Tamen mi alttaksas ilin pro la solida moralajo kiun enhavas ciu el ili. Eblas ke tio ne videblas en la unuaj legmomentoj sed la leganto certe konscios pri tio ilin finleginta. Mi preferas sanigi la mondon per mildaj aliigajoj, ne per perfortaj dozoj. Efektive, necesas ke la malsanulo neniam konsciu pri tio ke li prenas dozon. Mi lernis almenau tion rezulte de miaj spertoj submane de la estimata Hipokrato de Majenco.
Mi ne favoras tial tiujn nudvizagajn rakontojn portantajn siajn moralajojn sursurface, fiksrigardantajn senpere la vizagon de la leganto. Ili suficas por forturni la ofendigeman leganton. Tute kontraue, mi ofte kasis mian moralajon, kamuflante gin laueble plej multe per sukerajoj kaj spicajoj por ke, dum la ordinara leganto auskultas kun malfermita buso fantom- au amrakonton, li ricevu en la gorgon solidan moralecboluson tien ruzensovitan sen iam konscii pri la ruzo.
Pro tio ke la publiko emas scivoli pri la fontoj el kiuj autoro cerpas siajn rakontojn, ne certante cu gi rajtas nek gis kiu punkto ilin fidi, mi informu ke Aventuro de la Germana Studento, au la lasta parto de gi, bazigas sur anekdoto transdisponigita al mi el, lauraporte, Franclingva fonto. Efektive, oni diris al mi, post kiam mi jam verkis gin, ke Angla autoro estigis genian samfonte bazitan rakonton. Mi neniam vidis tamen presitan ekzempleron au de la unua au de la dua. Kelkaj cirkonstancoj de Aventuro de la Mistera Pentrajo kaj de Rakonto de la Juna Italo estas svagaj memorajoj pri anekdotoj rakontitaj al mi antau kelkaj jaroj sed mi ne scias el kiuj fontoj mi ilin akiris. Aventuro de la Juna Pentristo inter la banditoj prunteprenigis preskau entute de autenta manuskripta rakontajo.
Pri la ceteraj rakontoj enhavataj en ci-tiu verko, kaj efektive pri miaj rakontoj generale, mi povas starigi nur unu komenton. Mi estas maljuna vojaganto. Mi iom legis, audis kaj vidis pli, kaj pleje revadis. Mia cerbo tial plenas je multegaj diversajoj. Kiam mi vojagas, tiuj heterogenaj temoj miksigas en mia menso, same kiel vestajoj miksigas en malbone pakita ekskursokofro. Tial kiam mi entreprenas eltiri fakton mi ne certas cu mi legis, audis au revis gin. Kaj mi ciam dubas pri kiom el miaj propraj rakontoj mi rajtas kredi.
Atentinte tiujn informojn, vi nun eklegu, estimata legonto, kun bona deziro, kaj preter cio, kun bona humoro, la kolektajon kiu ci-tie prezentigas. Se finestigas malbonaj la rakontoj per kiuj mi vin provizas, almenau ili finestigas mallongaj. Tial neniu lacigos dum longa tempo legante ununuran rakonton. "Malsameco carmas," deklaras iu poeto.
Sango trankviligas, ec se la sango iras de malbono al plimalbono. Kiel mi multofte konsciis vojagante en diligenco, eblas al la sidanto iom sin komfortigi sangante sidpozon kaj kontuzigante en nova parto de la korpo.
Ciam via, Gofredo Krajono
Datigita ce Hotel-Darmstato kontrauvide de Hotel-Parizo Majnco, alie nomiganta Majenco

AVENTURO DE LA GERMANA STUDENTO
En storma nokto, en la tempesta epoko de Franca Revolucio, juna Germano revenis al sia logejo je malfrua horo trans la malnovan parton de Parizo. La fulmo brilis kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.