Tri Noveloj | Page 7

Washington Irving
najbaroj fiksrigardis, auskultante la rakonton. Iuj palpebrumis unu al la alia kaj envangenigis la langon. La sin admiranto kun la deklivangula capelo, alreveninte la scenejon nur fine de ciu dangero, malgajigis la buson kaj sancelis la kapon, responde al kio okazis generala kapsanceligo tra la tuta kunvenintaro.
Tiuj kunkonsentis tamen agi lau la opinio de Petro Vanderdonko kiun ili vidis jus tiam antauenveni malrapide lau la vojo. Li estis posteulo de la samnoma historiisto kiu verkis unu el la plej fruaj raportoj pri la provinco. Petro, la plej aga loganto de la vilago, estis bone informita pri ciuj mirindaj okazintajoj kaj tradicioj de la regiono. Tuj li memoris Ripon kaj konfirmis en ege kontentiga maniero la raporton de tiu. Li certigis al la vilaganoj tion ke, lau informo transdonita al li fare de lia historiista antauulo, ekde ciam strangaj estajoj hantis Katskilajn Montojn. Ekzemple, la multfama Hendriko Hudsono, unua malkovrinto de la rivero kaj la regiono, rendevuas en tiu loko ciujn dudek jarojn kun la sipanaro de Duon-Luno, tiel sukcesante reviziti la agadejon de sia antaua entreprenado kaj prizorgi la riveron kaj la urbon portantajn lian nomon. Aldonekzemple, la patro de Petro vidis ilin foje, vestitajn lau antikva Nederlanda modo kaj ludkuglantajn en la montovaleto. Petro audis proprapersone iun someran posttagmezon iliajn forajn tondrokraksonajn kuglopilkojn.
Por mallongigi longan historion, la kunigintaro diskunigis, preferante okupigi denove pri la pli gravaj aferoj de la elekto. La filino de Ripo lin hejmenkondukis ce si. Si pridisponis komfortan bonmeblitan dometon kaj dikan gajan kultivistan edzon kiun Ripo rekonis kiel unu el la buboj antaue surgrimpadintaj lian dorson. Rilate al la filo kaj heredonto de Ripo, kiu estis la duoblulo de la patro kaj kiu vidigis antaue sin apogante kontrauarben, tiu dungigis kiel laboristo sur la familia bieno. Li elmontris tamen heredan preferon okupigi pri cio ajn krom siaj proprabienaj devoj.
Ripo nun reaktivigis siajn antauajn promenadojn kaj kutimojn. Baldau li rerenkontis multajn antauajn kunulojn, kvankam ili iomege suferis pro uzdifektado kaj tempoerodado, kaj li komencis preferi amikigi kun la noveminentiganta generacio ce kiu li baldau sin ege estimigis.
Havante nenion farotan cehejme, atinginte tiun felican agon kiam viro rajtas senokupigi senriproce, li reprenis denove sian surbenkan sidlokon ce la gasteja pordo kaj eminentigis kiel unu el la patriarkoj de la vilago kaj kronikistoj pri la forpasintaj "antaumilitaj" jaroj. Necesis al li iom da tempo antau ol povi sin gisdatigi pri aktualaj klacajoj au ekkompreni la strangajn eventojn okazintajn dum lia dormado: ekzemple, tion ke okazis sendependeca milito; ke la lando maljungigis disde malnova Anglio; ke, anstatau esti servanto de Lia Rega Mosto Georgo la Tria li nun estis libera civitano de Unuigintaj Statoj.
Efektive, Ripo neniel estis politikisto. Stataj kaj imperiaj sangoj neniel lin afekciis. Restis tamen unu specio de despotismo sub kiu li longe suferis: virinjupa regado. Felice, tio nun finigis. Li forigis la kolon el la jugo de la geedza vivo. Li rajtis forlasi kaj reveni la hejmon lauvole sen timi la tiranecon de Sinjorino Van-Vinklo. Tamen kiam ajn oni menciis sian nomon, li sancelis la kapon, levis la sultrojn, rigardis cieldirekten: konduto kiu interpreteblis kiel au rezignacio pri lia sorto au gojo pri lia savo.
Li kutimis rakonti sian historion al ciu fremdulo alveninta la gastejon de S-ro Dolitlo. Komencaetape, lau onia observo, li iom sangis diversajn detalojn okaze de ciu nova rakontado, pro tio sendube ke li nur tre lastatempe vekigis. Finfine tamen la evento konkretigis en la rakonton kiun mi jus raportis kaj ciuj viroj, virinoj kaj infanoj de la regiono gin parkerigis. Iuj ciam pretendis dubi ties veron, deklarante ke Ripo frenezigis kaj ke raportante pri la afero li ciam malkonstantas. La maljunaj Nederlandaj logantoj tamen, preskau senescepte, bonvolis gin kredi. Ec hodiau, kiam ajn ili audas somerposttagmezan fulmotondron en Katskilaj Montoj, ili diras ke Hendriko Hudsono kaj lia sipanaro ludkuglas. Komuna deziro de ciuj virinregataj edzoj de la regiono estas, kiam la vivo tro monotonigas, ekpovi trinki trankviligan cerpon el la flakono de Ripo Van-Vinklo.

AL LA LEGANTO
Estimata kaj Kara Leganto! Cu iam perfida malsano vin embuskis meze de agrabla ekskurso? Cu gi stumbligis viajn kalkanojn kaj izoligis vin en la soleco de gasteja cambro, nombrantan la lacigajn horojn dum tiuj preterpasis? Se jes, vi scipovos min kompati. Jen mi estas, interrompite dum la evoluo de mia ekskurso sur la belaj bordoj de Rejno-Rivero kaj enlitigite pro malbonfarto en tiu-ci malnova landlima urbo Majenco. Mi elcerpis ciun distrigrimedon. Mi konas la vocon de ciu horlogo kiu anoncas kaj la sonon de ciu sonorilo kiu sonoras en la loko. Mi scias precize en kiu sekundo auskulti la unuan ekbaton de la Prusa tamburo kiu alvokas la garnizonon al la paradejo, au je kiu horo atendi la foran muzikon de la Austria militbando. Ciuj tiuj finestigis lacigaj por mi. Ec la bone konata promenpasaro de mia kuracisto dum li lauiras malrapide la koridoron, efektivigante kuracadon en
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.