Tri Noveloj | Page 9

Washington Irving
la lautaj tondrokrakoj klakadis lau la altaj mallargaj stratoj. Sed unue mi iom parolu al vi pri tiu juna Germano.
Gotfredo Volfgango estis juna viro de bona familio. Li studis dum kelke da tempo en Gotingeno, sed havante vizian kaj entuziasman karakteron, li vagrenkontis tiujn senbridajn kaj spekulativajn doktrinojn tiel ofte mistifikintajn Germanajn studentojn. Lia izolita vivmaniero, lia intensa diligenteco kaj la aparta naturo de liaj studobjektoj efikis sur lin ne nur mense sed ankau korpe. Lia sano estis difektita; lia imago, malsanigita. Li sin indulgis farante fantaziajn konjektojn pri spiritaj esencoj gis kiam, kiel Svedenborgo, li konsistigis cirkau si idealan mondon sian. Li konceptis la ideon, fontintan el mi ne scias kiu kauzo, ke lin superpendas malbona influo: malica genio au spirito celanta lin malliberigi kaj certigi lian damnon. Tia ideo trudis al lia melankolia temperamento, estigis la plej malgojajn efikojn. Li marasmigis kaj deprimitigis. Liaj amikoj ekkonsciis pri la lin genanta mensa malsano kaj opiniis ke la plej bona sanigo estos translokigo. Tial oni sendis lin al Parizo por finplenumi sian lernadon inter la tieaj pompoj kaj distrajoj.
Volfgango atingis Parizon je la ekkomenco de la revolucio. Unue la popola deliro kaptis lian entuziasman menson kaj lin ravis la tiamaj politikaj kaj filozofiaj teorioj. Tamen la sekvintaj sangaj scenoj sokis lian tusigeman naturon, nauzigis lin pri la socio kaj la mondo kaj des pli hermitigis lin. Li sin izoligis en soleca apartamento de Latin-Lando, la kvartalo de la studentoj. Tie, en morna strato proksime al la monahecaj muroj de Sorbono, li entreprenis siajn plej satatajn spekulativadojn. Foje li pasigis sinsekvajn horojn en la grandaj bibliotekoj de Parizo, tiuj katakomboj de forpasintaj autoroj, sercfosante iliajn amasojn da polvaj kaj arkaikaj verkoj esperante malkovri nutrajon por sia malsana apetito. Li estis, por tiel diri, literatura nekrofiliulo, bankedante en la ostejo de putrinta literaturo.
Volfgango, kvankam soleca kaj ermitema, havis ardan temperamenton, sed dum kelke da tempo gi influis nur lian imagon. Li estis tro timida kaj malmondeca por amindumi belulinojn sed li admiris entuziasme la virinan belecon kaj en sia soleca cambro ofte sin perdis revante pri viditaj formoj kaj vizagoj kaj lia fantazio ornamis bildojn pri beleco multe superantajn tiujn de la reala mondo.
Dum lia menso enestis tiun ekscititan kaj sublimitan staton, songo estigis eksterordinaran efekton ce li. Gi estis virina vizago de transcenda beleco. Tiel forta estis la efekto ke li prisongis gin foje kaj refoje. Gi hantis liajn dumtagajn pensadojn, liajn dumnoktajn dormadojn. Finfine li arde enamigis al tiu songombro. Gi dauris tiel longe ke gi farigis unu el tiuj fiksitaj ideoj kiuj hantas la mensojn de melankoliaj viroj kaj ofte misidentigas kun frenezio.
Tia estis Gotfredo Volfgango kaj tia lia stato en la tempo kiun mi menciis. Li hejmenrevenis malfruhore iun storman nokton lau kelkaj malnovaj kaj malhelaj stratoj de Marco-Kvartalo, la antikva parto de Parizo. La lautaj tondrokrakoj klakadis inter la altaj domoj de la mallargaj stratoj. Li atingis Grevo-Placon, la lokon kie ekzekutoj efektivigis. La fulmo tremetis inter la altajoj de la antikva Urbodomo kaj faligis flagretantajn briletojn sur la malplenejon antau gi. Dum li transiris la placon, Volfgango kaure retirigis pro hororo sin trovinte apud la gilotino. Estis la kulmino de la terorregno kiam tiu timigega mortilo staris ciam en preteco kaj gian esafodon konstante malsekigis la sango de honestaj kaj kuragaj homoj. Tiun tagon mem gi jam vigle ludrolis en bucoentrepreno kaj tie gi staris, makabre armite, meze de silenta kaj dormanta urbo, atendante fresajn viktimojn.
La koro de Volfgango malsanigis en li kaj li forturnigis tremacante disde la horora aparato kiam li ekvidis ombran formon kvazau kaurantan cebaze de la stuparo supreniranta al la gilotino. Sinsekvo da brilegaj fulmoflagrajoj malkovris gin pli klare. Gi estis virina figuro vestita nigrakolore. Si sidis sur unu el la malsupraj stupoj de la esafodo, antauenklinigante, kasante sian vizagon sur la genuoj. Siaj longaj tauzitaj harbukloj pendis gistere malsupren funelante la pluvon kiu falis torente.
Volfgango pauzis. Tiu soleca vemonumento kamuflis ion teruran. La virino aspektis kiel malkomunrangulino. Li sciis ke la epoko plenas je sortosangoj kaj multaj belaj kapoj antaue dormintaj sur lanugo nun vagnomadas senhejme. Eble ci-tiu kompatinda lamentanto malgojigita far la timiga hakilo sidis surrande de la ekzisto disde kie estis jam lancita en foran eternecon cio kion si altvalorigis.
Li alproksimigis kaj alparolis sin kun kompataj akcentoj. Si levis la kapon kaj lin rigardis sovage. Vi konceptu lian surprizon kiam li ekvidis en la hela fulmlumo la vizagon mem lin hantintan en liaj songoj. Gi estis pala kaj malgoja, tamen rave belega.
Tremante pro potencaj kaj kontraustarantaj emocioj, denove Volfgango alparolis sin. Li diris ion pri sia estado en malsirmigo je tiel malfrua noktohoro kaj pri la furiozo de la stormo kaj proponis sin konduki gis ce siaj amikoj. Si indikis la gilotinon kun fingrogesto de horora signifo.
"Mi havas nenian surteran amikon," diris si.
"Tamen vi havas hejmon," diris Volfgango.
"Jes. En
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.