Tri Noveloj | Page 6

Washington Irving
stulteco. Alia malalta sed aktiva uleto altiris lian brakon kaj leviginte piedpinten, demandis apudorele "cu li estas Federalisto au Demokrato?" Same kiel antaue Ripo ne sukcesis kompreni la demandon. Scisajna sinadmira maljunulo, surportante deklivangulan capelon, malfermis vojon tra la homamaso, dum la trapasado perkubute situigante apartajn homojn dekstra- kaj maldekstraflanken. Sin ekstariginte antau Van-Vinklo, arkiginte unu brakon, ripoziginte la alian sur sian lambastonon, samtempe dum liaj akravidaj okuloj kaj akrangula capelo kvazau penetris la animon mem de la reveninto, li demandis gravtone "kio lin alvenigis al la elekto kunportantan pafilon sursultre kaj postsekvatan de kanajlaro kaj cu li celas estigi tumulton en la urbo?"
"Ho, ve! Sinjoroj," lamentis Ripo, iom konsternite, "mi estas simpla pacema viro, denaska ci-lokano, lojala servanto de la rego, Dio benu lin!"
La cirkauantoj eligis generalan kriegon. "Lojalisto! Lojalisto! Spiono! Rifuginto! Forigu lin! Li haste foriru!" Nur ege malfacile la sinadmiranto surportanta la oblikvangulan capelon repacigis la spektantaron kaj, dekoble plisoleniginte la frunto, denove demandis al la nekonata kulpinto kial li tien alvenis kaj kiun li sercas? La kompatindulo deklaris humile ke li nepre ne celas estigi malbonon, alveninte nur serce de kelkaj najbaroj antaue frekventintaj la tavernon.
"Nu, kiuj ili estas? Ilin nomu."
Ripo pensegis momenton, tiam demandis: "Kie estas Nikolao Vedero?"
Estigis iomtempa silento. Tiam maljunulo respondis en malpeza fajfsona voco. "Nikolao Vedero! Nu, li jam mortis kaj forpasis antau dek ok jaroj! Antaue en la pregeja tombo vidigis ligna tombosignajo informanta pri li sed poste ankau tiu putris kaj foriris."
"Kie estas Bromo Ducero?"
"Ho, li soldatigis komence de la milito. Iuj diras ke li mortis okaze de la atako ce Stona-Kabo. Aliaj diras ke li dronis dum tempesto ekestiginta cebaze de Antonio-Nazo. Mi ne scias. Li neniam revenis."
"Kie estas Van-Bumelo, la lernejestro?"
"Ankau li soldatigis, generaligis grandhonore, kaj nun postenulas en Kongreso."
La koro de Ripo mortumis kiam li priaudis la malfelicigajn sangojn okazintajn en lia hejmvilago kaj ce liaj hejmamikoj. Li sentis sin sola en la mondo. Ankau lin mistifikis ciu respondo car temis pri grandegaj tempotruoj kaj malkompreneblaj aferoj: milito, kongreso, Stona Kabo. Mankis al li sufice da kurago por demandi informojn pri ceteraj amikoj kaj malespere li kriegis: "Cu neniu konas Ripon Van-Vinklon?"
"Ho, Ripo Van-Vinklo!" ekkriis du-tri homoj. "Ho, certe! Jen situas Ripo Van-Vinklo tie for, sin apogante kontrauarben."
Ripo rigardis kaj vidis akuratan duoblajon de si en la epoko kiam li surgrimpis la monton: versajne tiel pigran kaj certe tiel malbone vestitan. Nun la kompatindulo entute konsternigis. Li pridubis sian propran identecon: cu li estas si mem, cu li estas aliulo? Meze de tiu konsternigo la deklivangul-capelulo demandis kiu li estas kaj kio estas lia nomo?
"Dio scias!" li ekkriis, sen daura penskapablo. "Mi ne estas mi. Mi estas iu alia. Jen mi estas tie for. Ne, tiu forulo estas alia homo staranta en miaj suoj. Hierauvespere mi estis mi, sed mi ekdormis surmonte kaj oni sangis mian pafilon kaj cio sangigis kaj mi sangigis kaj nun mi ne plu scias kiel mi nomigu nek kiu mi estu!
La apudstarantoj nun komencis sin rigardu unu la alian, kapjesi, palpebrumi gravmiene, bateti la fingrojn kontraufrunten. Oni proponis flustravoce sekurigi la pafilon cele al malhelpi la maljunulon sin malbonfartigi. Audinte tiun proponon la sinadmiranto surportanta la sensimetrian capelon iom haste retirigis.
En tiu grava momento fresvizaga belforma virino sin antauensovumis tra la homamaso, celante ekvidi la grizbarban viron. Si portis en la brakoj diketan infanon kiu, ektiminte pro la aca aspekto de la grizbarbulo, ekploregis. "Silentu, Ripo!" si kriordonis. "Silenton, mi petas, stultuleto! La maljunulo ne vin difektos." La nomo de la infano, la maniero de ties patrino, la tono de sia voco, cio aktivigis en lia menso sinsekvon da memorajoj. "Kio estas via nomo, estimata bonvirino?" li petis.
"Gudito Gardenjero."
"Kaj la nomo de via patro, kio gi estis?"
"Ho, la kompatindulo! Ripo Van-Vinklo li nomigis sed jam forpasis dudek jaroj ekde kiam li forlasis nian hejmon kun sia pafilo kaj neniam poste reaudigis novajojn pri si. Lia hundo hejmenrevenis sen li. Cu li sin mortpafis, cu Indianoj lin forkaptis, pri tio neniu certas. Mi estis tiam nur knabineto."
Restis al Ripo nur unu plua demando por starigi, sed li starigis gin kun hezita voco.
"Kie estas via patrino?"
"Ho, si mortis antau nur mallonga tempo, rompinte sangoangion okaze de kverelo kun Nov-Anglia kolportisto."
Almenau tiu informero sentigis al Ripo iom da konsolo. La honesto viro ne plu kapablis sin reteni. Li cirkaubrakis kaptomode sian filinon kaj sian infanon. "Mi estas via patro!" li ekkriis. "Antaue Ripo Van-Vinklo la juna! Hodiau Ripo Van-Vinklo la maljuna! Cu neniu rekonas la kompatindan Ripon Van-Vinklon?"
Ciuj staradis mirigite, gis kiam maljunulino, elirante sancelpase la amason, metis la manon surfrunten kaj dummomente okulkontrolante sub gi la vizagon de Ripo, proklamis: "Certege! Ripo Vin-Vinklo li estas! Ripo mem! Bonan hejmenrevenon, longtempa najbaro! Nu, kie vi pasigis tiujn dudek longajn jarojn?"
Sian aventuron Ripo rapide rakontis car la dudek jarojn li pasigis same kiel unu nokton. La
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 14
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.