Tri Ceteraj Noveloj | Page 8

Mark Twain
povas acxeti fisxhokojn gxis
valoro de dek cendoj kaj elmigri.

KANIBALISMO EN LA VAGONOJ
Mi vizitis Sankta-Luizon lastatempe kaj dum mia gxisokcidenta
vojagxo, post vagonsxangxo cxe Tero-Hoto, en sxtato Indianio, milda
bonvolaspekta sinjoro cxirkaux kvardekkvin-, aux eble kvindekjara,
entrajnigxis cxe unu el la lauxvojaj stacionoj kaj sidigxis apud mi. Ni
interparolis afable pri diversaj temoj dum, eble, horo, kaj mi jugxis lin
ege inteligenta kaj distra. Kiam li eksciis ke mi logxas en Vasxingtono,
li tuj komencis starigi demandojn pri diversaj publikaj homoj kaj pri
Uson-Parlamentaj aferoj. Kaj mi baldaux konsciis ke mi interparolas
kun viro bone konanta la publikajn kaj malpublikajn flankojn de la
politika vivo de la Cxefurbo, ecx la kutimojn kaj manierojn kaj
procedrimedojn de Senatoroj kaj Reprezentantoj en la Cxambroj de la
tutlanda Parlamento. Baldaux du viroj haltis apud ni dum ununura
momento kaj unu diris al la alia:
"Hariso, se vi konsentos fari tion por mi, mi neniam vin forgesos, mia
knabo."

La rigardo de mia nova kamarado eklumigxis placxe. La vortoj
revigligis felicxan memorajxon, mi supozis. Tiam lia vizagxo farigxis
meditema, preskaux malgxoja. Li turnigxis al mi kaj diris, "Permesu ke
mi rakontu al vi historieton. Permesu ke mi vin informu pri sekreta
cxapitro de mia vivo--cxapitro neniam aludita de mi ekde la tago kiam
okazis ties eventoj. Auxskultu pacience kaj promesu al mi ke vi min ne
interrompos."
Mi promesis kaj li rakontis la sekvontan strangan aventuron, parolante
foje kun vigleco, foje kun melankolio, sed cxiam kun emocio kaj
seriozo.
* * * * *
En la 19a de decembro 1853 mi forlasis Sankta-Luizon sur la vespera
trajno aliranta Cxikagon. Entute estis nur dudek kvar pasagxeroj. Estis
neniaj virinoj, neniaj infanoj. Ni estis en bona humoro kaj baldaux
formigxis placxaj kunrilatoj. La vojagxo promesis esti felicxa. Nenia
ano de nia kompanio, mi opinias, spertis ecx la plej svagan
antauxsenton pri la honorajxoj baldaux nin surfalontaj.
Je la dekunua de la vespero peza negxo komencis faladi. Baldaux post
eliri vilagxeton Veldenon, ni eniris tiun vastegan prerian solecejon
etendantan sian senfinan leuxgaron da sendoma morno en la direkto al
Jubileaj Kolonioj. La ventoj, malbremsataj far arboj aux montetoj, aux
ecx nomadaj rokoj, fajfegis feroce trans la ebenan sovagxejon, pelante
la falantan negxon antaux si kiel sxprucajxon fontintan el la kresthavaj
ondoj de sxtorma maro. La negxo pliprofundigxis rapide kaj ni sciis,
pro la mildigita rapido de la trajno, ke la lokomotivo traplugis gxin kun
konstante pligrandigxanta malfacileco. Efektive, foje gxi preskaux
plenhaltis meze de grandegaj drivajxoj sin amasigintaj kiel kolosaj
tomboj trans la fervojon. Interparolado komencis maloftigxi. Gajecon
anstatauxis serioza maltrankviligxo. La eblo ekmalliberigxi en la negxo,
sur la malmilda prerio, kvindek mejlojn for de iu ajn konstruajxo, sin
anoncis al cxiu menso kaj etendis sur cxiun spiriton sian
malesperigantan influon.
Je la dua de la mateno mi vekigxis el malfacila dormado pro la cxeso

de cxiu movado cxirkaux mi. La timigega vero sin trudis al mi kun
fulma rapideco: negodrivajxo malliberigis nin! "Cxiuj manoj eksaltu al
la savado!" Cxiu viro obeis tujege. En la sovagxan nokton, la pecxan
malhelon, la ondegan negxon cxiu estulo sin lancxis, plene konsciante
ke momento malsxparata nun povos pereigi nin cxiujn poste.
Sxovelilojn, manojn, tabulojn--ion ajn, cxion ajn povantan flankenmovi
negxon ni ekfunciigis. Strangan bildon konsistigis tiu malgranda
kompanio da frenezaj viroj batalantaj kontraux la amasigxantaj negxoj,
duone en la plej malhela ombro, duone en la kolerigita lumo de la
lokomotiva reflektoro.
Nura mallonga horo suficxis por pruvi la nepran senutilon de niaj
klopodoj. La sxtormo barikadis la vojon per dekduo da drivajxoj dum
ni forsxovelis unu. Kaj ecx pli malbone, ni eksciis ke la lasta granda
antauxenpelo de la lokomotivo rompis la antaux-malantaux-sxafton de
la pelrado! Ecx havante malfermitan vojon antaux ni, ni estintus tamen
senhelpaj. Ni eniris la vagonon lacigitaj pro nia laboro kaj ege
malgxojaj. Ni kunigxis cxirkaux la hejtostovoj kaj analizis tre serioze
nian situacion. Ni disponis pri nepre neniaj provizoj--sur tio bazigxis
nia cxefa cxagreno. Maleblis ke ni frostigxu cxar estis bona provizo da
ligno en la tendro. Jen estis nia sola konsolajxo. La diskutado finigxis
je nia agnosko pri la malkuragxiga decido de la konduktoro, t.e., ke
certege mortus iu ajn homo klopodonta piediri kvindek mejlojn tra tia
negxo. Maleblis ke ni alvoku helpon kaj ecx se eblus, helpo ne alvenus.
Necesis ke ni rezignu kaj atendu, kiel eble plej pacience, helpon aux
malsatmorton! Miaopinie, ecx la plej forta koro tiea sentis
dummomentan ekmalvarmon kiam estis diritaj tiuj vortoj.
Antaux ol forpasis nova horo, interparolado mildigxis gxis mallauxta
murmurado en diversaj anguloj de la vagono, subauxdate lauxintervale
inter la plilauxtigxo kaj malplilauxtigxo de la sxtormo. La lampoj
malbriligxis. La plejparto el la abandonitoj sin komfortigis inter la
flagretantaj ombroj por meditadi--por forgesi la nunan tempon, se eblus
al ili--por ekdormi, se ili povus.
La eterna nokto--certege gxi sxajnis eterna al ni--eluzis finfine siajn
lantintajn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.