Tri Ceteraj Noveloj | Page 7

Mark Twain
deziranta defendi la akuziton?'
"Mi starigxis kaj diris:
"'Kial li volintus sxtelpreni tiun hokon, aux iun ajn ceteran aux cxiujn
el ili? Post plua tago li farigxintus heredonto de la tuta aro!'
"Mi staris, atendante. Estis longa silento dum la vaporoj de la multaj
spiradoj levigxis cxirkaux mi kiel nebulo. Finfine unu post la alia la
pliagxuloj kapjesis plurfoje malrapide kaj murmuris: 'La eldirajxo de la
knabino havas forton!' Ho, kiel korkomfortigaj estis tiuj vortoj! Tiel
efemeraj, tamen tiel altvaloraj! Mi sidigxis.

"'Se iu ajn deziras paroli pli longe, ekparolu nun li aux sxi. Se ne, tiu
restu de nun antauxen en silento,' diris la tribunalestro.
"Mia patro starigxis kaj diris:
"'En la nokto, formo preterpasis min en la malhelo, irante en la direkto
al la trezorejo, kaj baldaux revenis. Mi nun opinias ke estis la
fremdulo.'
"Ho, mi estis svenonta! Gxis nun mi supozis ke tio estas mia sekreto.
Ecx la alkrocxo de la granda Glaci-Dio mem ne povintus gxin eltrenegi
el mia koro.
"La tribunalestro diris severe al mia kompatinda Kalulo:
"'Parolu!'
"Kalulo hezitis, tiam respondis:
"'Estis mi. Mi ne sukcesis dormi tiom mi pensis pri la belaj hokoj. Mi
iris tien kaj kisis ilin kaj ilin karesis por pacigi mian spiriton kaj gxin
dronigi en senkulpa gxojo. Tiam mi remetis ilin. Eblas ke mi faligis
unu sed mi sxtelprenis ne ecx unu.'
"Ho, pereiga konfeso por fari en tia loko! Okazis terura silento. Mi
konsciis ke li proklamis propran kondamnon kaj ke cxio finigxis. Sur
cxiu vizagxo hieroglifigxis la vortoj: 'Konfeso gxi estas! kaj bagatela,
lama, malsolida.'
"Mi sidis, spirante anhele, atendante. Baldaux mi auxdis la solenajn
vortojn kiujn mi sciis esti venontaj. Kaj cxiu vorto, kiam gxi alvenis,
estis trancxilo en mia koro:
"'Estas la ordono de la tribunalo ke la akuzito estu submetita al jugxado
per akvo.'
"Ho, malbenita estu la kapo de tiu alportinta al nia lando 'jugxadon per
akvo'. Gxi alvenis, antaux generacioj, el iu fora lando situanta neniu
scias kie. Antaux tio niaj patroj utiligis auxguradon kaj aliajn

malcertajn jugxrimedojn kaj sendube okazis fojfoje ke kelkaj
kompatindaj estajxoj travivis la sperton. Sed ne okazas tiel en la kazo
de jugxado per akvo kiu estas eltrovajxo de homoj pli sagxaj ol ni
kompatindaj sensciaj sovagxuloj. Pere de gxi la senkulpuloj montrigxas
senkulpaj sendube, sendispute, cxar ili dronas. Kaj la kulpuloj
montrigxas kulpaj kun la sama certeco cxar ili ne dronas. Mia koro
rompigxis en mia brusto, cxar mi diris, 'Li estas senkulpa, kaj li subiros
la ondojn kaj neniam plu mi lin revidos.'
"Mi ne forlasis lin post tio. Mi lamentis en liaj brakoj dum la tuta
dauxro de la pretervaloraj horoj kaj li elversxis sur min la profundan
fluadon de lia amo kaj, ho! mi estis tiel mizera kaj tiel felicxa! Finfine,
sxirprene ili disapartigis nin kaj mi postsekvis ilin ploregante kaj vidis
ilin lin forlancxi en la maron. Tiam mi kovris la vizagxon permane.
Cxu dolorego? Ho, mi konas la plej profundajn el la diversaj profundaj
signifojn de tiu vorto!
"En la sekvinta momento la homoj kriegis eksplode pro malica gxojo
kaj mi malkovris la vizagxon, surprizegite. Ho, amara vidajxo! Li
nagxadis!
"Tuj mia koro sxtonigxis, glaciigxis. Mi diris: 'Li estis kulpa kaj li
mensogis al mi!'
"Mi forturnigxis malestime kaj survojigxis hejmdirekten.
"Ili kondukis lin sur la foran maron kaj lin postlasis sur glacimonto
drivanta suden en la grandaj akvoj. Tiam mia familio hejmenrevenis
kaj mia patro diris al mi:
"'Via sxtelisto sendis al vi sian mesagxon de mortanto, dirante: "Diru al
sxi ke mi estas senkulpa kaj ke lauxlonge de la tagoj kaj la horoj kaj la
minutoj dum kiuj mi malsatos kaj pereos mi dauxre amos sxin kaj
pensos pri sxi kaj benos la tagon kiu disponigis al mi la vidajxon pri
sxia dolcxa vizagxo." Tre bela, ecx poezia!'
"Mi diris: 'Li estas malpurajxo! Mi neniam plu auxdu pri li denove!'
Kaj, ho! konsideru! Li estis jes ja malgraux cxio senkulpa.

"Naux monatoj--naux mornaj, malfelicxaj monatoj--forpasis kaj finfine
alvenis la tago de la Granda Cxiujara Ofero, kiam cxiuj frauxlinoj de la
tribo lavas la vizagxon kaj kombas la hararon. Responde al la unua
movo de mia kombilo, elfalis la fatala fisxhoko de kie gxi nestis dum
cxiuj tiuj monatoj kaj mi falis en svenado en la brakojn de mia rimorsa
patro! Gxemante, li diris: 'Ni murdis lin kaj neniam plu mi ridetos.' Li
tenis la promeson. Auxskultu: ekde tiu tago gxis la hodiauxa ne
forpasas ununura monato sen ke mi kombu la hararon. Sed, ho! por kio
utilas cxio tio nun?"
Tial finigxis la modesta rakonteto de la kompatinda frauxlino, pere de
kiu ni ekscias ke, pro tio ke cent milionoj da dolaroj en Nov-Jorko kaj
dudek du fisxhokoj sur la limo de Arkta Cirklo reprezentas la saman
financan superecon, homo trovigxanta en malricxaj cirkonstancoj
stultuligxas restante en Nov-Jorko kiam li
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.