horojn kaj malvarma griza tagigxo aperis en la oriento. Dum
la lumo plifortigxis la pasagxeroj komencis vekigxi kaj elmontri
vivosignojn, unu post la alia, kaj lauxvice cxiu forlevis de sur la frunto
sian tien sxovitan cxapelon, strecxis siajn malmoligitajn membrojn kaj
ekrigardis tra la fenestroj la sengxojan perspektivon. Sengxoja tio estis,
efektive! Nenia vivantajxo videblis ie ajn, nenia homa logxejo!
Videblis nur vasta blanka dezerto. Levitaj negxtabuloj drivis tien kaj
reen antaux la vento: mondo da kirligxantaj negxeroj elbarantaj la
supran firmamenton.
Dum la tuta tago ni malgajadis en la vagonoj, dirante malmulte, multe
pensante. Denova lantanta morna nokto--kaj malsato.
Nova tagigxo--nova tago da silento, malfelicxo, atrofia malsato,
senespera anticipado pri helpo malvenonta. Nokto da senripoza
dormado, plena je songxoj pri bankedoj--ekvekigxoj gxenegitaj per
malsatrongxado.
La kvara tago alvenis kaj foriris--kaj la kvina! Kvin tagoj da terura
malliberigxo! Sovagxa malsato spektadis el cxiu okulo. Enestis gxin
signo de horora signifo. La antauxanonco pri io malklare formigxanta
en cxiu koro--io kiun nenia lango ankoraux kuragxis envortigi.
La sesa taga forpasis--la sepa eklumigis la plej marasman kaj
grizvizagxan kaj senesperan viraron iam starintan en la ombro de la
morto. Nun necesas ke tio eksterigxu! Tiu ajxo kreskadinta en cxiu
koro nun pretis trasalti finfine cxiun lipparon! La naturo estis sxargxita
gxis la lasta tolerebla nivelo--necesis ke gxi cedu. RIKARDO H.
GASTONO, el sxtato Minesoto, alta, kadavrema, pala, starigxis. Cxiuj
antauxsciis kio estas okazonta. Cxiuj pretigxis--cxiu emocio, cxiu signo
pri ekscitigxo estis subpremitaj--nur trankvila pensema seriozo aperis
en la okuloj kiuj nur lastatempe estis tiel sovagxaj.
"Sinjoroj: Tion ni ne povas dauxre prokrasti! La horo cxemanas! Ni
devas elekti tiun el ni devontan morti por provizi per mangxajxo la
ceterajn."
S-RO JOHANO J. VILJAMSO, el sxtato Ilinojso, starigxis kaj diris:
"Sinjoroj, mi kandidatigas Pastoron Jakobon Sauxjeron el sxtato
Tenesio."
S-RO VILHELMO R. ADAMSO, el sxtato Indianio, diris: "Mi
kandidatigas S-ron Danielon Sloton el Nov-Jorko."
S-RO KAROLO J. LANGDONO: "Mi kandidatigas S-ron Samuelon A.
Bovenon de Sankta-Luizo."
S-RO SLOTO: "Sinjoroj, mi deziras malakcepti favore al S-ro Johano
A. Van-Nostrando, Filo, el sxtato Nov-Jxerzeo."
S-RO GASTONO: "Se ne estas protesto, ni konsentu pri la deziro de la
sinjoro."
S-RO VAN-NOSTRANDO protestis; tial la malakcepto de S-ro Sloto
malakceptigxis. Ankaux la malakceptoj de S-roj Sauxjero kaj Boveno
estis proponitaj kaj malakceptitaj pro la samaj kialoj.
S-RO A. L. BASKOMO el sxtato Ohio: "Mi proponas ke la
kandidatigprocedo fermigxu kaj ke la Cxambro nun entreprenu elekti
per balotado."
S-RO SAUxJERO: "Sinjoroj, mi kontrauxstaru seriozege tiujn
procedojn. Ili estas, cxiumaniere, kontrauxregulaj kaj maldecaj. Mi
petegu ke ni tuj forlasu ilin kaj elektu prezidanton de la kunveno kaj
tauxgajn funkciulojn por lin helpi kaj tiam ni povos denove konsideri la
aferon nun nin alfrontantan, sed kun pli granda komprenkapablo."
S-RO BELO el sxtato Iovao: "Sinjoroj, mi malaprobas. Ne estas tempo
por respekti formalajn kaj ceremoniajn regulojn. Ni jam pasigis pli ol
sep tagoj sen mangxi. Cxiun momenton kiun ni malsxparas per sencela
diskutado pligrandigas nian cxagrenon. Kontentigas min la kandidatoj
jam proponitaj--cxiun cxeestantan sinjoron ili kontentigas, mi
opinias--kaj mi, miaflanke, ne komprenas kial ni ne tuj entreprenu
elekti unu aux pli el ili. Mi deziras proponi rezolucion--"
S-RO GASTONO: "Oni kontrauxstarus gxin kaj necesus ke gxi atendu
en suspendigxo dum unu tago, kio okazigus la prokraston mem kiun vi
deziras eviti. La sinjoro el Nov-Jxerzeo--"
S-RO VAN-NOSTRANDO: "Sinjoroj, jen mi estas fremdulo inter vi.
Mi ne sercxis la honoron aljugxitan al mi kaj mi sentas diskretecon--"
S-RO MORGANO de sxtato Alabamio (interrompante): "Mi mocias la
antauxan proponon."
La propono akceptigxis kaj bremsigxis dauxra debatado, kompreneble.
La propono elekti funkciulojn sukcesis vocxdone kaj sub gxi S-ro
Gastono elektigxis kiel prezidanto; S-ro Blako, sekretario; S-roj
Holkombo, Dajero kaj Baldvino, kandidatigkomitato; kaj S-ro R. M.
Hauxlando, provizianto, por helpi la komitaton fari elektojn.
Sekvis duonhora pauxzo dum kiu okazis flankaj kunsidetoj. Kiam la
maleo eksonis, la partoprenantoj rekunigxis kaj la komitato raportis,
aprobante S-rojn Georgon Fergusonon de sxtato Kentukio, Lucienon
Hermanon de sxtato Luiziano kaj V.-on Mesikon de sxtato Koloradio
kiel kandidatojn. La raporto akceptigxis.
S-RO ROGxERO de sxtato Misurio: "Sinjoro Prezidanto, pro tio ke la
raporto staras dece antaux la Cxambro nun, mi mocias gxin amendi,
anstatauxigante la nomon de S-ro Hermano per tiu de S-ro Lucio
Hariso de Sankta-Luizo kiu bone konatas kaj honoratas de ni cxiuj. Oni
ne supozu ke mi suspektigas la altajn karakteron kaj starrangon de la
sinjoro de Luiziano. Tute kontrauxe. Mi tiom respektas kaj estimas lin
kiom kapablas fari iu ajn cxi-tiea sinjoro. Sed neniu el ni povas
malkonscii ke li perdis pli da karno dum la semajno kiun ni pasigis cxi
tie ol iu ajn inter ni--neniu el ni povas malkonscii ke la komitato
neglektis sian devon, cxu pro malatento, cxu pro pli grava kialo,
proponante provizi niajn bezonojn per sinjoro kiu, kiom ajn puraj estu
liaj apartaj motivoj, enhavas en si efektive malpli da nutrajxo--"
LA
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.