tamen diris:
"'Ho, efektive, sinjoro, mi neniam valoris ecx la pikilon de unu el tiaj
multkostajxoj kaj neniam antauxe vidis viron tiel ricxan je ili ke valoris
la penon nombri lian provizon cxar gxis nun la plej ricxa viro kiun mi
konis disponis nur tri.'
"Mia stulta patro kriegis denove pro naiva plezurego kaj ne entreprenis
korekti la supozon ke li ne kutimas nombri siajn hokojn por ilin atente
kontroli. Li pavadis, vi komprenu. Cxu ilin nombri? Ho, cxiun tagon li
nombris ilin.
"Mi renkontis mian karulon kaj konatigxis kun li je tagigxo kaj lin
kondukis cxe mi je noktigxo nur tri horojn poste--cxar en tiu tempo la
tagoj malplilongigxis anticipe al la sesmonatdauxra nokto. Ni festis
dum multaj horoj. Tiam finfine la gastoj foriris kaj ni ceteraj nin
situigis dise laux la muroj sur la dormbenkoj kaj baldaux cxiuj krom mi
perdigxis en songxado. Mi estis tro felicxa, tro ekscitita por dormi. Post
kiam mi jam kusxis senbrue dum longa, longa tempo, malklara formo
preterpasis min kaj englutigxis en la malhelo pleniganta la foran
ekstremajxon de la domo. Mi ne scipovis distingi kiu gxi estis, nek cxu
gxi estis viro aux virino. Baldaux la formo, aux eble alia formo,
preterpasis irante en la kontrauxa direkto. Mi scivolis kion signifas cxio
tio sed scivoli malutilis. Kaj scivolante, mi ekdormis.
"Mi ne scias dum kiom da tempo mi dormis sed subite mi plene
vekigxis kaj auxdis mian patron diri en terura vocxo: 'Laux la granda
Negxo-Dio, mankas fisxhoko!' Io diris al mi ke tio auxguras malgxojon
por mi kaj la sango de miaj vejnoj ekmalvarmigxis. Mia antauxsento
konfirmigxis en la same instanto. Mia patro kriegis: 'Vekigxu cxiuj kaj
ekkaptu la fremdulon!' Tiam auxdigxis ekbruo de kriegoj kaj sakrajxoj
el cxiuj flankoj kaj vidigxis freneza hastado de malklaraj figuroj tra la
malhelo. Mi kuregis subteni mian karulon sed kion mi povis fari krom
stari kaj premtordi la manojn? Jam apartigis lin disde mi vivanta
hommuro. Oni ligis al li manojn kaj piedojn. Nur post kiam li estis
sekure ligita oni permesis ke mi lin aliru. Mi lancxis min sur lian
kompatindan ofenditan formon kaj ploregis pro malgxojo sur lia brusto
dum mia patro kaj mia tuta familio min primokis kaj lin mistraktis per
minacoj kaj hontigaj epitetoj. Li toleris tiun malbontraktadon kun
trankvila digno kiu amatigis lin de mi ecx pli ol iam ajn kaj fierigis kaj
felicxigis min, benitan per la sxanco suferi kun li kaj por li. Mi auxdis
mian patron ordoni ke la pliagxuloj de la tribo kunvenigxu cele al jugxi
mian Kalulon por lia vivo.
"'Kio?' mi diris. 'Cxu antaux ol sercxi la perditan hokon?'
"'Cxu perditan hokon?' cxiuj kriegis priride. Kaj mia patro aldonis
moke: 'Retirigxu, cxiuj, kaj dece ekseriozigxu. Sxi deziras sercxi tiun
perditan hokon. Ho, sendube sxi malkovros gxin.' Post kio cxiuj ekridis
denove.
"Mi ne perturbigxis. Mi sentis neniajn timojn, neniajn dubojn. Mi diris:
"'En la nuna momento estas via vico ridi. Sed alvenos nia vico. Atendu
kaj konsciu.'
"Mi alprenis cxifonlampon, opiniante povi malkovri tiun
mizeracxajxon en nura momenteto. Kaj mi iniciatis mian sercxadon
kun tiom da memfido ke miaj tribanoj seriozigxis, ekante suspekti esti
eble tro hastintaj. Sed, ve! ho, ve! Ho, la amareco de cxi tiu sercxado.
Okazis profunda silento dum kiu oni povis nombri la fingrojn dek-dek
du fojojn. Tiam mia koro komencis malfortigxi kaj cxirkaux mi
rekomencigxis la kunmokado kiu dauxre plilauxtigxis kaj plicertigxis
gxis, kiam finfine mi rezignis, ili eksplodis en salvo post salvo da kruda
ridado.
"Neniu ekscios iam kion mi suferis tiam. Sed mia amo subtenis kaj
plifortigis min kaj mi aliris mian decan postenon flanke de Kalulo kaj
cxirkauxbrakis lian kolon kaj flustris en lian orelon, dirante:
"'Vi estas senkulpa, mia proprulo. Tion mi pricertas. Sed diru tion al mi
vi mem por min komfortigi por ke mi toleru kian ajn nin atendantan
estontecon.'
"Li respondis:
"'Tiel certege kiel mi staras mortorande en la nuna momento, mi estas
senkulpa. Trankviligxu, tial, ho, kontuzita koro! Estu en paco, ho, vi
spirado de miaj naztruoj, vivo de mia vivo!'
"'Nun, tial, alvenu la pliagxuloj!' Kaj dum mi eldiris la vortojn, mi
auxdis ekstere alproksimigxantan sonadon de knaranta negxo kaj tiam
vizion pri klinigxantaj formoj enirantaj lauxvice traporde--la pliagxuloj.
"Mia patro akuzis plenceremonie la kaptiton kaj rakontis la eventojn de
la nokto. Li diris ke la sentinelo staris ekstere antauxporde kaj ke
enestis la domon neniu krom la familianoj kaj la fremdulo. 'Cxu
familianoj sxtelprenus proprajn havajxojn?'
"Li pauxzis. La pliagxuloj sidis senparole dum multaj minutoj. Finfine
unu post la alia cxiu diris al sia najbaro, 'Cxi tio auxguras malbone por
la fremdulo.' Dolorigaj vortoj por miaj oreloj. Tiam mia patro sidigxis.
Ho, mizera, mizerulino ke mi! En tiu sama momento mi disponis la
eblon senkulpigi mian karulon sed pri tio ne konsciis!
"La tribunalestro demandis:
"'Cxu cxeestas iu ajn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.