se vi parolintus pri kvin-ses fisxhokoj por anonci la
temon kaj tiam iom post iom--"
"Ho, mi komprenas, mi komprenas. Tiam iom post iom aldonintus unu,
tiam du, tiam--ho, kial mi ne elpensis tion?"
"Ne gravas, kara infano, tute ne gravas. Mi fartas pli bone nun. Post
iom da tempo mi estos renormaligxinta. Sed--eklancxi la tutan
dudekduensemblon al malpretulo kiu aldone iom malbonfartas--"
"Ho, krimo jes ja tio estis. Sed vi pardonu min. Bonvolu diri ke vi min
pardonas. Bonvolu!"
Post rikolti bonan provizon da tre placxaj petado kaj persvado kaj
konvinkado, mi pardonis sxin kaj sxi refelicxigxis kaj post iom da
tempo rekomencis rakonti sian aventuron. Baldaux mi konsciis ke la
familia trezoro enhavas ankoraux ceteran valorajxon--iuspecan
juvelajxon, versxajne--kaj ke sxi klopodas eviti paroli malkasxe pri gxi,
timante ke mi denove paralizigxu. Sed mi deziris informigxi ankaux pri
tiu ajxo kaj petegis sxin diri al mi kio gxi estas. Sxi timis. Sed mi
insistis kaj promesis antauxapogi min cxi tiun fojon kaj esti preta por
ke la sxoko ne min difektu. Sxi plenis je malcertoj sed tro fortis por sxi
la tento sciigi tiun mirindajxon al mi kaj gxui miajn miron kaj admiron
kaj sxi konfesis gxin porti sur sia persono kaj diris ke se mi certas esti
preta--kaj tiel plu kaj tiel plu--kaj tiam enigis manon en la sinon kaj
eligis batitan kvadraton de latuno, samtempe kontrolante anksie mian
rigardon. Mi falis kontraux sxin en bone sxajnigita sveno, kiu
kontentigis sxian koron kaj samtempe preskaux senigis sxin je gxi.
Kiam mi renormaligxis kaj trankviligxis, sxi deziregis ekscii kion mi
opinias pri sxia juvelajxo.
"Kion mi opinias pri gxi? Mi taksas gxin la plej ekskvizita ajxo kiun mi
iam vidis."
"Cxu vere? Kiom agrable estas ke vi tiel diras. Sed gxi estas jes ja vera
amindajxo, cxu ne?"
"Nu, mi nepre ne povas malkonsenti. Pli placxus al mi gxin posedi ol la
ekvatoron."
"Mi opiniis ke vi admiros gxin," sxi diris. "Mi jugxas gxin tiom bela.
Kaj ne ekzistas cetera en cxiuj cxi tiuj latitudoj. Homoj alvenis la tutan
distancon ekde Malfermata Polusa Maro por gxin rigardi. Cxu iam
antauxe vi vidis similajxon?"
Mi diris ke ne, cxi tiu estas la unua kiun mi vidis iam. Multe min
dolorigis devi diri tiun malavaran mensogon, pro tio ke mi jam vidis en
antauxaj tempoj milionon da ili cxar tiu simpla juvelo sxia estis nenio
alia ol malnova difektita bagagxidentigilo de
Nov-Jorko-Centra-Trajndomo.
"Sankta tero!" mi diris. "Vi certe ne cxirkauxiras portante tion sur via
persono tiumaniere, tute sole kaj sensxirme, ecx senhunde, cxu?"
"Sxsxsx! Ne tiel lauxte!" sxi diris. "Neniu scias ke mi gxin surportas. Ili
supozas ke gxi estas en la trezorejo de Pacxjo. Kutime gxi estas tie."
"Kie estas la trezorejo?"
Estis malsubtila demando kaj dum momento sxi aspektis surprizite kaj
iom suspekte, sed mi diris:
"Ho, komprenu, vi ne pritimu min. En mia lando estas sepdek milionoj
da logxantoj kaj, kvankam ne decas ke mi mem diru tion, cxiuj el
senescepte, bonvolus konfidi al mi sennombrajn fisxhokojn."
Tio retrankviligis sxin kaj sxi diris al mi kie en la domo la hokoj estas
kasxitaj. Tiam sxi iom forlasis sian temon por fanfaroneti pri la grando
de la tabuloj da travidebla glacio konsistigantaj la fenestrojn de la
domego kaj demandis al mi cxu iam mi vidis similajxojn cxe mi kaj mi
respondis senhezite kaj tute malkasxe ke ne, kio pli placxis al sxi ol sxi
sukcesis eltrovi vortojn en kiuj vesti sian kontentigxon. Estis tiel facile
placxi al sxi kaj tiel placxe al mi ke mi dauxrigis la temon, dirante:
"Ho, Laskino, vi estas jes ja bonsxanca knabino--cxi tiu belega domo,
cxi tiu delikata juvelajxo, tiu ricxa trezoro, la tutajxo de tiu impona
negxo, kaj luksaj glacimontoj kaj senfina sterileco, kaj publikaj ursoj
kaj rosmaroj, kaj noblaj libereco kaj grandeco, kaj cxies admiraj okuloj
vin rigardantaj, kaj cxies omagxo kaj respekto senpete disponeblaj al vi;
juna, ricxa, belega, sercxata, amindumata, enviata, kun cxiu bezono
havebla, cxiu deziro atingebla, cxiu volo plenumebla--tio estas senlima
bonfortuno! Mi jam vidis miriadojn da knabinoj, sed cxiujn tiujn
eksterordinarajn komplimentojn mi rajtas aserti verdire nur pri vi. Kaj
vi meritas--vi meritas cxion tion, Laskino--tion mi kredas en mia koro."
Fierigis kaj felicxigis sxin auxdi min diri tion kaj sxi dankis min foje
kaj refoje pro tiu lasta asertajxo kaj sxiaj vocxo kaj okuloj komprenigis
al mi ke sxia koro estis tusxita. Baldaux sxi diris:
"Tamen ne cxio estas sunbrilo. Ankaux nuban flankon havas la situacio.
La sxargxo de ricxeco estas peza por subteni. Foje mi scivolis cxu ne
estus pli bone esti malricxa--almenaux ne pretermodere ricxa.
Dolorigas min vidi najbarajn tribanojn kiuj preterpasas kaj subauxdi
ilin diri, respektege, unu al la alia, 'Jen--jen sxi estas--la filino de la
milionulo!' Kaj foje ili diras bedauxre, 'Sxi ruligxas en fisxhokoj dum
mi--nenion mi havas.' Tio rompas al mi la
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.