Tri Ceteraj Noveloj | Page 3

Mark Twain
malmultkostaj kaj eksalivigis
sxian busxon pri ili. Mi opiniis ke pli bone estus entrepreni mildigi la
malbonon faritan de mi. Tial mi diris:
"Sed se vi logxus tie, ne placxus al vi balenviando. Gxi placxas al
neniu."

"Kio!"
"Efektive, balenviando placxas al neniu."
"Sed kial ne?"
"Nu, mi ne bone scias. Temas pri antauxjugxado, mi opinias. Jes, jen la
kialo. Nura antauxjugxado. Mi supozas ke starigis antauxjugxadon pri
gxi iun antauxan fojon persono havanta nenion pli bonan por fari kaj
post kiam tia kaprico estas eksurvojigita, vi scias, gxi emas dauxri
senfine."
"Tio veras, nepre veras," diris la knabino mediteme. "Same kiel nia
antauxjugxo pri sapo cxi tie--niaj triboj sentis antauxjugxon kontraux
sapo en la komenco, vi scias."
Mi ekrigardis sxin por certigi cxu sxi seriozas. Versxajne sxi jes ja
seriozis. Mi hezitis, tiam diris, singarde:
"Sed pardonu min. Cxu ili sentis antauxjugxon kontraux sapo? Cxu
sentis, kun isa finajxo?" kaj mia vocxo subenmoduligxis.
"Jes. Sed nur en la komenco. Neniu bonvolis mangxi gxin."
"Ho, jes. Nun mi komprenas. Antauxe mi ne kaptis vian ideon."
Sxi reparolis:
"Estis nura antauxjugxo. Kiam fremduloj alvenigis sapon cxi tien la
unuan fojon, gxi placxis al neniu. Sed post kiam gxi lauxmodigxis, gxi
placxis al cxiuj kaj nun havas gxin cxiu povanta pagi ties prezon. Cxu
vi sxatas gxin?"
"Jes ja, efektive. Se mi ne disponus pri gxi, mi mortus, precipe cxi tie.
Cxu vi sxatas gxin?"
"Mi gxin amegas. Cxu vi sxatas kandelojn?"
"Mi ilin jugxas nepra bezonajxo. Cxu sxatas ilin vi?"

Sxiaj okuloj kvazaux ekdancadis kaj sxi proklamis:
"Ho! Ne parolu pri tio! Kandeloj! Kaj sapo!
"Kaj fisxinternajxoj!"
"Kaj fervojmazuto!"
"Kaj negxsxlimo!"
"Kaj balengraso!"
"Kaj kadavrajxo! Kaj sauxrkrauxto! Kaj abelvakso! Kaj gudro! Kaj
terebinto! Kaj melaso! Kaj--"
"Ho, ne! Ne dauxrigu la liston! Mi pereos pro ekstazo!"
"Kaj tiam kunservi cxion en sxlimtrogo kaj inviti la najbarojn kaj
ekmangxegi!"
Sed tiu vizio pri ideala bankedo estis troajxo por sxi kaj la
kompatindulino svenis. Mi frotigis negxon kontraux sxian vizagxon kaj
sxin reanimigis kaj post iom da tempo sukcesis mildigi sxian
ekscitigxon. Iom post iom sxi reaktivigis sian rakontadon:
"Do, ni komencis logxi cxi tie, en tiu bonega domo. Sed mi estis
malfelicxa. Jen estas la kialo. Mi naskigxis por ami. Mi opiniis ne povi
vere felicxigxi sen amo. Mi deziris esti amata por mi mem. Mi deziris
idolon kaj mi deziris esti la idolino de mia idolo. Nur reciproka
idoladorado kontentigus mian ardan naturon. Mi disponis abunde pri
amkandidatoj--tro abunde, efektive--sed cxiu el ili, senescepte, havis
fatalan difekton. Neniu el ili sukcesis gxin kamufli. Ne estis mi kiun ili
deziris sed mian ricxecon."
"Cxu vian ricxecon?"
"Jes, cxar mia patro estas la plej ricxa homo de nia tribo, ecx de iu ajn
tribo de cxi tiuj regionoj."

Mi scivolemis pri la konsistigo de la ricxeco de sxia patro. Ne povus
temi pri la domo. Iu ajn povus konstrui ties samajxon. Ne povus temi
pri la peltoj. La tribo taksis ilin senvaloraj. Ne povus temi pri la sledo,
la hundoj, la harpunoj, la boato, la ostaj fisxhokoj kaj kudriloj, aux
ceteraj tiajxoj. Ne, tiuj ne konsistigis ricxecon. Tial, kio povus esti la
fonto de la ricxeco de tiu viro? Kio povintus alvenigi al lia domo tiun
amason da ficelaj edzigxkandidatoj? Sxajnis al mi, finanalize, ke pli
bone estus pridemandi tion. Tial mi pridemandis. Videble mia demando
tiel kontentigis la knabinon ke mi ekkonsciis ke sxi jam antauxe
deziregis ke mi gxin starigu. Sxi suferis tiom multe dezirante sciigi la
aferon kiom mi dezirante gxin ekscii. Sxi sin alpremis konfidence
kontraux min kaj diris:
"Divenu kiom li valoras--vi neniam scipovos diveni."
Mi sxajnigis konsideri la aferon profunde dum sxi rigardis mian
anksian kaj laboreman mienon kun voranta kaj ravita interesigxo. Kaj
kiam finfine mi rezignis kaj petis sxin kontentigi mian deziron dirante
al mi sxi mem kiom valoras tiu polusa Vanderbilto, sxi metis la busxon
kontraux mian orelon kaj flustris, impone:
"Dudek du fisxhokoj--ne ostaj, sed fremdaj--fabrikitaj el auxtenta fero!"
Tiam sxi retirigxis kun teatra salteto, por observi la efekton. Mi faris
mian nepran plejon por ne malkontentigi sxin.
Mi paligxis kaj murmuretis:
"Nome de la Granda Skoto!"
"Tio tiel veras kiel vi vivas, S-ro Tvajno!"
"Laskino, vi min trompas. Vi ne parolas sincere."
Sxi ektimigxis kaj maltrankviligxis. Sxi proklamis:
"S-ro Tvajno, cxiu vorto veras, cxiu vorto. Kredu min. Vi jes ja min
kredas, cxu ne? Diru ke vi min kredas. Bonvolu diri ke vi kredas min!"

"Mi--nu, jes, mi kredas--almenaux mi penadas kredi. Sed cxio okazis
tiel subite. Tiel subite kaj humilige. Vi ne devus fari tiajxon en tiu
rapida maniero. Tio--"
"Ho, mi tiom bedauxras! Se mi nur antauxpensintus--"
"Nu, ne gravas, kaj mi ne plu vin kulpigas cxar vi estas juna kaj
senpripensa kaj kompreneble vi ne scipovis antauxscii kiun efekton--"
"Sed, ho, ve, mi certe devintus pli bone taksi la situacion. Nu--"
"Vidu, Laskino,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.