Taglibro de Vilagx-pedelo | Page 8

Steen Steensen Blicher
per trancxilo -- --
Ho, kara cxielo! Mi kredas, ke Jens kaj mi estas samsortuloj; kiam mi al li diris tion pri la geedzigxo, li tiel forte pusxis la pafilon teren, ke la pafiltenilo dispecigxis, kaj tiam li kuris kun la stumpo en erikejon. Mi do ne estas la sola malsagxulo en la mondo.

Thiele, la 16-an de Decembro 1711.
La variolo atakis frauxlinon Sofian. Ve! Kiel mi tremas pro sxia vivo! Ho, se mi povus morti anstataux sxi, sed mi povas havi tiun malsanon nur unu fojon. Sxia bela vizagxo estas tute kovrata de ulceroj.

Thiele, la 19-an de Decembro 1711.
Cxi tie estas granda malgxojo. Frauxlino Maria mortis, kaj la sinjoro estas nekonsolebla; sed la sinjorino parolas nur pri sxia enterigo kaj kiel tio okazos. Frauxlino Sofia ja sekvos sian fratinon, cxar sxi estas tre malsana. Lia ekscelenca mosxto estas forvojagxonta. -- Felicxan vojagxon! --

Thiele, la 13-an de Marto 1712.
Refoje mi ellitigxis post longdauxra malsano. Mi kredis, ke gxi estus la lasta, kaj kore petegis al mia Dio pri savo. Sed mi promenos ankoraux momenton en tiu cxi cxagrenejo -- tio estas lia volo -- kiu estu! Estas al mi, kvazaux mi forsavis min de la morto, kaj sxajnas al mi, ke tiu tri-monata malsano dauxris tri jarojn. Hieraux mi sxin revidis unuafoje de post mia enlitigxo, kaj ecx kun malkonsterno, preskaux mi kredus, ke la malsano forprenis kun si mian malsagxan amon. Sxi estis iom pala, kaj mi opiniis, ke sxi ne aspektis tre gxoje. Ho ve! Sxi ne havas specialan kauxzon por tio. Lia ekscelenca mosxto revenis la estintan semajnon, kiel mi auxdis. Li sendube estas granda dibocxulo; antaux nelonge mi vidis tra fendajxo de mia pordo, ke li kondutis tre maldece kun la servistino de la sinjorino. Ho, la kompatinda frauxlino Sofia! Se mi estus lia ekscelenca mosxto, mi sxin alpregxus kiel angxelon de la cxielo.

Thiele, la 1-an de Majo 1712.
Lia ekscelenca mosxto forvojagxis kaj lasis tie cxi sian karulinon. Si jam enuigis lin, -- Dio pardonu min! -- mi kredas, ke li same enuigis sxin. Sxi sekve ne plu sopiras je li, cxar sxi estas tiel vivoplena kiel antauxe, preskaux pli vivoplena; tamen de tempo al tempo iom fiera. Kelkfoje sxi parolas al mi kvazaux al almozulo kaj kelkfoje kvazaux mi estus sxia egalulo. Mi kompatindulo, mi preskaux kredas, ke sxi min mokas --. Mi ne estigxis ankoraux sagxa, cxar sxi povas fari min gxoja aux malgxoja, tute laux sia placxo.

Thiele, la 3-an de Junio 1712.
Mian sanon mi neniam reakiros; la vigleco de mia juna agxo tute forigxis. Mi sentas min peza kaj laca en tuta mia estajxo, kaj nenio povas min amuzi. Mi ne deziras cxasi nek legi; mia pafilo kaj mia Ovidius estas ambaux polvokovritaj. La franca lingvo, kiun mi tiel amis antauxe, komencas malplacxi al mi, mi ne volas plu legi nek auxdi gxin -- gxi estas trompa lingvo!

Thiele, la 2-an de Julio 1712.
Jens kaj mi intersxangxis nian cxambron. Li fine volis havi la mian, cxar li ne kuragxis kusxi tute apud la enterigejo, la malsagxulo! Tamen li mem iam kusxos tie por cxiam. La intersxangxo tre placxas al mi, cxar nun tra la fenestro mi povas vidi la tombojn de miaj karaj gepatroj -- ili estas bone protektataj -- Dio gxojigu iliajn animojn en la cxielo! Tie malproksime estas la tombo de sinjoro S[/o]ren; cxiam kreskas sur gxi cxiaj kardoj -- mi devas ilin elsxiri!

Thiele, la 13-an de Decembro 1712.
La servistino de la sinjorino naskis fileton. Sxi kulpigis puntovendiston -- sed en la tuta bieno cxiu scias, kiu estas la kulpulo. La juna frauxlino mem moksxercis pri tio. Mi ne komprenas, kiel sxi povis tion fari; sed sxi estas senzorga kaj ridas pri cxio -- mi ne havas tian karakteron.

Thiele, la 27-an de Februaro 1713.
Cxu mi songxas aux cxu mi maldormas? Cxu mia prudento min trompis, aux cxu vere sxi estis mia? Jes, sxi estis mia -- mi sxin cxirkauxbrakis per miaj brakoj, sxi ripozis sur mia brusto kaj kovris mian vizagxon per kisoj -- per varmegaj kisoj -- nun mi volonte mortus, tiel felicxa mi estos neniam plu. Sed ne! kiel tio okazis al mi? Cxu mi revas? Kion mi faris? Ve, mi ne scias, kion mi skribas -- mi timas, ke mi frenezigxos.

Thiele, la 5-an de Marto 1713.
Mi memore revokas cxi tiun dolcxan matenon! Mi bone pripensu, kiel felicxega mi estis; estas nur nun, ke mi kvazaux elebriigxas. -- La sinjoro revenis de cxasado, kaj Jens estis restinta en la arbaro por eltiri la hundon, kiu estis falinta en truegon. Mi bone sciis, ke li ne revenos antaux tagigxo, kaj tiel min ekkaptis la deziro kusxi en mia antauxa cxambro. Mi jxus ekdormis, kiam mi estis vekata per kiso. Terurite mi eksidis kaj estis vokonta; tiam subite mi sentis manon sur mia busxo kaj brakon cxirkaux mia nuko, kaj dolcxa vocxo flustris --
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.