ho cxielo! Tio estis la sxia, mi ne kuragxis eldiri sxian nomon. Tiam -- tiam -- ho mi pekulo! mi hardita pekulo! mi perfidis mian sinjoron! kaj mi ecx ne povas sincere kaj kore bedauxri tion. Cxiufoje kiam mi volas pentofari, mi estas malhelpata de kasxita gxojo, kiu mokas pri mia pento. Mi sentas tion: mi sopiras ripeti tiun malbonfaron, kiun mi devus malbeni.
"Eterne la mia!" estis la unuaj vortoj, kiujn mi provis eldiri; sed tiam sxi sin eltiris el miaj brakoj kun ekkrio, kaj -- mi estis sola. La pordo knaris, kaj mi eksidis en mia lito; mi dubas, cxu cxio tio estas fantomajxo.
Ho! kial sxi forkuris? kial do sxi eniris al mi nevokita, netentita? Cxu sxi min amis, kiel mi amis sxin, silente, interne, brulante?
Thiele, la 6-an de Marto 1713.
Ho mondo! ho mondo! kiel trompa vi estas! Honesteco jam ne ekzistas, virto kaj honoro estas piedpremataj! Sed kial mi volas plendi? Cxu mi estas pli bona ol sxi? Cxu mia peko estis pli malgranda, cxar mi kredis, ke mia amo estas pli granda? Ho ve, mi akiris la rekompencon, kiun mi indas, ni estas egale malbonaj, unu perfidas la alian. Ho! vi trompa virino! vi falsa edzino de Potifaro! estis tial, kial vi eligis ekkrion kaj forkuris pro tio, ke vi auxdis mian vocxon. Tio do estas malnova kutimo -- kiam vi sercxis mian liton -- ne, la liton de Jens! Malnova amo, malnova peko! dum mi vin adoris, dum mi konsideris vin kun respekto kiel sanktan angxelon, tiam vi amintrigis kun mia kunservisto!
-- -- Estis en la mezo de la nokto. Ebria pro dolcxaj rememoroj, mi iris en la gxardenon. En malluma vojo mi vidis ion movigxantan -- sxajnis al mi, ke tio estas sxi. Rapide mi tien kuris -- estis sxi! Jes, estis sxi, sed kiel mi sxin trovis? Sur la genuo de Jens, kun la brakoj cxirkaux lia kolo -- ekterurite cxiu forkuris sian vojon, kaj mi staris, kvazaux mi estis tuj falonta en abismon. La suno trovis min sur tiu sama loko, estis al mi malvarmege -- mi tremis kiel poplofolio. Ho, vi mizera trompa malvirtigita mondo!
Thiele, la 9-an de Marto 1713.
Mi sxin vidis por la unua fojo post tiu pekoplena nokto. Subita rugxigxo trakuris sxian vizagxon, sxi cxirkauxrigardis en la cxambro por ne vidi min. Mi sentis, ke mi farigxas malvarma kaj varma samtempe. En la momento, kiam ni estis solaj, sxi preteriris min rapide kaj diris kun duone fermitaj okuloj: "Silence!" Samtempe sxi premis mian manon, kaj jen sxi estis ekster la cxambro.
Thiele, la 13-an de Aprilo 1713.
Cxiuj en la bieno scias cxion: La sinjoro, la sinjorino, tuta la bieno tion scias, kaj estas Mamsel Lapus, kiu gxin malkovris kaj publikigis. La juna frauxlino volonte sxin moksxercis; sed tion sxi bone enskribis en sian memoron. Neniu rimarkis, ke tiu ruza virino komprenas la danan lingvon, kaj tial oni kelkfoje ne singarde diris ion, pri kio sxi eksciis la veron. Poste sxi tiel longe spionadis, ke fine sxi sukcesis vidi ilin kune en la lito.
Cxielo! kia skandalo estigxis el tio! La sinjoro cxirkaux-iradis kiel frenezulo kun sia pafilo por pafmortigi Jens'on, sed Jens estis jam malproksime sur sia cxevalo. La juna frauxlino sidis kiel malliberulino en la angulsalono, por ke la sinjoro ne faru al sxi malbonon. Kara cxielo! Kiel tio finigxos? Mi tremas cxiufoje, kiam mi auxdas lian vocxon. Mia konscienco min kondamnas kaj faras min timemulo. Pento kaj timego tiel min atakis, ke amo kaj jxaluzo estas tute pelitaj el mia brusto. Ho, ke mi estu kvindek mejlojn sub la tero!
Thiele, la 14-an de Aprilo 1713.
Jens estis tie cxi. Li venis en la nokto en mian cxambron por ekauxdi, kiel cxio okazas. Li estis kvazaux ebria homo, ploris kaj blasfemis samtempe. "Ne malkasxu, ke mi estis tie cxi," li diris, kiam li iris for, "alie vi estos morta homo!" Li sendube plenumos sian promeson; kaj mi estu singarda. Sed kion li do intencas? Li mem ne scias tion.
Thiele, la 17-an de Aprilo 1713.
La juna frauxlino malaperis!
Estintan nokton sxi forkuris tra la fenestro. Jens sen dubo estis tie cxi por forkonduki sxin, cxar iu renkontis meznokte du personojn sur unu cxevalo, sed pro la mallumeco li ne povis vidi, cxu ambaux estas viroj. Tio okazis sur la vojo al Viborg, kaj ni cxiuj estis eksterdome la tutan tagon por sercxi. Ni revenis ne trovinte ilin. Mi sciigxis, ke ili transiris la ponton de Skjerno, sed mi estas prudenta kaj ne venos tro proksime al ili.
Ve, ve al la mondo, en kiu ni vivas! Ve al mia kompatinda sinjoro! Li certe mortos pro tio. Li kusxas, kaj al neniu estas permesate viziti lin.
Thiele, la 20-an de Aprilo 1713.
Hodiaux la sinjoro venigis min al si. Ho, kara Dio! Kiel pala li estis, kiajn kavigxintajn vangojn li havis! Mi preskaux povus diri, ke li jam
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.