nur malricxa servisto, kiel do sxi povus pensi pri mi, same kiel pri la maristo, kiu iras tien kaj returnen sur la ferdeko kun krucigitaj brakoj? -- li rigardas tiel ofte norden -- kio do estas tie por rigardi? "Svedo!" li diras; "Dio helpu kaj savu nin!"
Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
Nun mi scias, kio estas milito -- mi cxeestis batalon kaj -- glorata estu la Sinjoro de Zeboat! -- ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la sxipestro. Matene, tuj kiam tagigxis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
"Cxu estas inter la pasagxeroj kelkaj, kiuj havas la kuragxon batali kontraux la svedaj gastoj?" diris la sxipestro.
"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaux unu; cxu ni foje klopodos la cxasadon, Morten?"
"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi sxargxis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la sxipkelo, cxiu havis sian muskedon kaj la sxipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.
"Cxu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.
"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi auxdos baldaux iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kusxigxi antaux la komodo de via patrino."
Subite strio da fumo rulis de la sveda sxipo, kaj tuj poste ni auxdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaux nova ekpafo auxdigxis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forsxiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj cxio krakis cxirkaux mi. Sed la sveda sxipo tiom alproksimigxis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaux mi partoprenis pelcxasadon. La svedoj alproksimigxis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je cxiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.
"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaux trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.
"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Cxu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"
Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia sxipestro, kaj ni cxiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankigxis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj gxojaj, cxar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia sxipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj ecx laux mirinda maniero. Li kusxis en la lito de la sxipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komencigxis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.
"Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult?"[8] Sed antaux ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon -- kiu elstaris el la lito -- kaj la pipekstremajxo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster dangxero kaj en la haveno. Kiel dolcxa estas la ripozo post tia batalo!
[Piednoto 8: "Kion signifas tio?"]
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.
Mia kapo estas plenplena je cxiuj strangaj aferoj, kiujn mi auxdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, cxar unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el cxio estas, ke mi estas senigota de mia enamigxo. Ju pli longe mi restas tie cxi, des pli malmulte mi sopiras je frauxlino Sofia, kaj mi preskaux povus kredi, ke estas ankaux belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notajxojn pri Ovidii remedium amoris, tiam mi rekomendus ekskurson al la cxefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraux tiu dangxera malsano.
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.
Ho, indulgema cxielo! Kiom mi travivis! Kiom da cxagreno kaj mizerajxo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel musxoj cxirkaux mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmigxos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaux ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio gxin indulgis -- glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompigxas.
Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno gxis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj gxemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antauxe sxvarmadis multaj homoj; de tempo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.