Taglibro de Vilagx-pedelo | Page 5

Steen Steensen Blicher
Mi havas plezuron por nenio. Mia pafilo pendas polvokovrita kaj rustita, kaj mi ne gxin purigas. Mi ne povas kompreni, kiel Jens kaj la aliaj povas esti tiel gxojaj kaj gajaj; ili parolas kaj ridas tiel, ke gxi kauxzas ehxon en la flanka konstruajxo -- mi gxemas kiel botauxro. Ho, frauxlino Sofia! Ke vi estu farmista knabino aux mi princo!

Thiele, la 28-an de Junio 1710.
Nun la bieno staras antaux miaj okuloj, kvazaux gxi jxus estus kalkpentrita kaj ornamita. La arboj en la gxardeno ricevis delikatan koloron, kaj cxiuj homoj aspektas tiel mildaj. -- Frauxlino Sofia rehejmigxis, sxi eniris tra la pordego kiel la suno tra nubo; tamen mi tremetas kiel poplofolio. Estas bone kaj samtempe malbone esti enamigxinta.

Thiele, la 4-an de Oktobro 1710.
Ni havis belegan cxasadon hodiaux! La arbaro de Hvidding enhavis pli ol tricent pelistojn, cxar ili venis de Viskum kaj Fussing[/o] kun cxiuj siaj cxashundoj. Cxe tagigxo ni estis jam tie venintaj de Thiele. Estis tute kviete en la aero, kaj dika nubo kovris la tutan cxirkauxajxon: oni vidis nur la pintojn de Bavu-altajxoj super gxi. Tre malproksime ni povis auxdi la bruantajn pasxojn de la pelistoj kaj kelkan bojadon de hundoj.
"Nun ili venas de Viskum," diris la sinjoro, "mi povas auxdi la cxasistojn."
"Jen ili ankaux venas de Fussing[/o]," diris Jens, "tio estas Perdriks, kiu bojas."
Ni povis vidi ankoraux nenion pro la nubo, sed ni auxdis la bruadon de veturiloj, la spiradon de la cxevaloj, kaj la paroladon kaj ridadon de la pafistoj. Jen la suno aperis kaj la nubo forigxis iom post iom. Estigxis plena de movado cxiuflanke. La arbaradministranto jam komencis ordigi la pelantojn, oni auxdis ilin flustri al tiuj, kiuj volis paroli lauxte, kaj kelkfoje ekmovigxis la bruiloj. De okcidento kaj sudo cxasistoj venis veturantaj kaj post ili sekvis veturiloj kun hundoj, kies vostoj pendis trans la plankoj de la veturiloj, kaj de tempo al tempo altigxis hundkapo, kiu ekhavis vangfrapon de la cxasist-knaboj. Nu, la sinjoro mem decxevaligxis kaj irinte lauxlonge de la longa valo, li haltis en la mezo de la arbaro. Tie li fajfis, kaj subite la kornludisto ludis gajan melodion. La hundoj estis malkunigitaj, kaj baldaux ili bojis, unu post la alia kaj fine cxiuj kune. Leporoj, vulpoj kaj cervoj aperis kaj malaperis sur la arbarkovrita monteto. De tempo al tempo pafo sonis, kaj gxia ehxo auxdigxis gxis en la valo. La pelantojn mi ne povis vidi, sed mi auxdis iliajn vokadojn kaj ekkriojn, kiam cervo aux leporo volis preterkuri ilian vicon. Mi pafis du vulpojn kaj unu kapron antaux la matenmangxo. Dum la matenmangxo la hundoj estis kunligitaj kaj la kornoludisto ludis, kaj poste ni refoje cxasis. Vidu: jen cxe la fino de la valo ekhaltis du veturiloj kun cxiuj sinjoroj kaj frauxlinoj kaj inter ili frauxlino Sofia. Tio savis la vivon al vulpo, cxar kiam mi ekvidis la frauxlinon, la vulpo preteriris min. Du horojn antaux la vespero la arbaro estis senigita de cxasotajxo kaj la cxasado finigxis. Ni cxiuj ricevis tridek el la pafitaj cxasajxoj, kaj junkro Kresten, kiu estis pafinta la plej multajn vulpojn, estis honorata per muzikajxo de la kornoludisto.

Thiele, la 17-an de Decembro 1710.
Hieraux mi sekvis mian karan patrinon al sxia ripozejo. La nova predikisto -- Dio rekompencu lin pro tio! -- honoris sxin per funebra predikajxo, kiu dauxris sep kvaronojn da horo. Sxi estis al mi bona kaj kara patrino -- Dio donu al sxi felicxan revivigxon! [Tri krucosimboloj]

Thiele, la 23-an de Januaro 1711.
Malagrabla vintro! Nenia glitveturado! Mi sopiris gxin de post la sankta Martinotago, sed vane! Pluvado kaj ventego, suda vento kaj malgxojiga vetero. Pasintan jaron en tiu cxi tempo ni veturis al Fussing[/o]; ho kiam mi pensas pri tiu vespero! La luno lumis tiel blanke kiel argxenta telero sur la blua cxielo kaj jxetis nigrajn ombrojn sur la vojoflankon en la blankan negxon. Mi klinis min tiel, ke mia ombro kunfandigxis kun tiu de frauxlino Sofia, tiam sxajnis al mi, kvazaux ni estas unu. Malvarma vento blovis renkonte al ni, kaj gxi reblovis sxian dolcxan elspiron -- mi gxin enspiris kiel vinon -- ho ve, mi malsagxulo! mi enamigxinta malsagxulo! je kio utilos al mi cxiuj tiuj pripensadoj? Dimancxon mi vojagxos al Kopenhago kun junkro Kresten, kaj ni restos tie la tutan someron. Mi pensas, ke mi mortos, antaux ol venos la monato Majo. -- Ah, mademoiselle Sophie! adieu! un ['e]ternel adieu!

Sur la maro inter Sams[/o] kaj S[:a]lland, la 3-an de Februaro 1711.
La suno subiras post la kara Jylland; gxia rebrilajxo sternigxas malproksimen sur la kvieta maro kiel senfina vojo el fajro. Mi imagas, ke gxi min salutas de mia hejmo -- ve, tio estas tre malproksima, kaj mi pli kaj pli malproksimigxas.
Kion do oni nun faras en Thiele? Io tintetas en mia dekstra orelo, -- -- cxu tio estas frauxlino Sofia, kiu nun parolas pri mi? Ho ne! mi estas ja
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.