Taglibro de Vilagx-pedelo | Page 4

Steen Steensen Blicher
lin; la pafilo de Jens ne funkcias. Nun la virporko sin turnas kaj preterkuras min. "Pafu Martino! se ne, mi rajdos kun la virporko rekte al la infero!" li ekkrias.
En la nomo de Dio! pensis mi, celante al la postajxo de la besto, kaj mi trafis gxin tiel felicxe, ke mi frakasis ambaux gxiajn koksojn. Mi gxojis, cxiuj gxojis, sed plej multe gxojis nia sinjoro.
"Tio estis majstra pafo," diris li, "gardu la pafilon, kiun vi manuzis tiel lerte! Kaj auxdu!" li diris al la rajdistestro, "vi azenido! Stampu la plej dikan fagon en la arbaro por lia maljuna patrino! Jens povas iri hejmen kaj meti pli bonan sxtonon sur sian pafilon!" Kiam ni rehejmigxis tiun vesperon, cxiu informigxis kaj rakontis pri la okazintajxo. La sinjoro frapis mian sxultron, kaj frauxlino Sofia ridetis tiel amike al mi, ke mia koro kvazaux saltis en mian gorgxon.

Thiele, la 11-an de Januaro 1710.
Estas agrabla vetero! La suno levigxas tiel rugxa kiel brulanta karbo. Estas stranga vidajxo, kiam gxi tiel brilas tra la blankaj arboj, kaj cxiuj arboj aspektas kvazaux pudritaj, kaj la brancxoj cxirkauxe pendas teren. La maljuna "Grand Richard" estas ruinigita, kelkaj el gxiaj brancxoj jam rompigxis. Gxuste tian saman veteron ni havis antaux ok tagoj, kiam mi glitveturis al Fussing[:o] kaj kiam mi staris post frauxlino Sofia. Sxi volis mem konduki la cxevalojn, sed post kvarono da horo sxiaj fingretoj ekfrostigxis.
"J'ai froid", sxi diris al si mem.
"Cxu mi kondukos, frauxlino?" mi diris.
"Comment!" sxi diris, "cxu vi komprenas france?"
"Un peu, mademoiselle!" mi respondis.
Tiam sxi turnis sin kaj rigardis min fikse en la okulojn. Mi prenis kondukilon en cxiu mano kaj tenis ambaux brakojn cxirkaux sxi. Mi etendis ilin kiel eble plej multe por ne proksimigxi al sxi tro multe; sed cxiufoje kiam la glitveturilo skuigxis kaj mi sxin tusxis, estis, kvazaux mi tusxis varman fornon. Sxajnis al mi, kvazaux mi flugus kun sxi tra la aero, kaj antaux ol mi tion sciis, ni estis en Fussing[:o]. Se sxi ne estus ekkriinta: "Tenez Martin! Arr[^e]tez-vous!" mi estus veturinta rekte al Randers aux gxis la fino de la mondo. Cxu sxi refoje glitveturilos hodiaux? Sed jen venas Jens kun la pafilo de la sinjoro, kiun li purigis -- sekve ni cxasos.

Thiele, la 13-an de Februaro 1710.
Mi ne sentas min bonstata. Estas kvazaux peza sxtono kusxus sur mia brusto. Mi preskaux ne mangxas, kaj nokte mi ne povas dormi. Estintan nokton mi havis strangan songxon: mi imagis, ke mi staras sur la posta parto de l' glitveturilo de frauxlino Sofia; sed subite mi sidis en la glitveturilo kaj sxi sur miaj genuoj. Mi tenis mian dekstran brakon cxirkaux sxia talio, kaj sxi tenis la maldekstran cxirkaux mia kolo. Sxi sin kurbis kaj kisis min; sed en la sama tempo mi vekigxis. Ve! Mi tiel volonte dauxrigus tiun songxon! -- Tio estas stranga libro, kiun sxi pruntedonis al mi; mi amuzas min per gxi cxiuvespere -- kiu do povus estigxi tiel felicxa kiel tiu tartara princo! -- Ju pli mi legas la francan lingvon, des pli multe mi sxatas gxin; mi preskaux forgesas mian latinajxon pro tio.

Thiele, la 23-an de Marto 1710.
Hieraux, kiam ni revenis de la skolopcxasado, la sinjoro diris al mi: "Kaj mi konstatis, ke vi komprenas france?" "Malmulte, sinjoro," mi respondis. "Sekve vi ne plu povas servadi cxetable; ni ja ne povos malfermi la busxon pro vi." "Ve!" mi ekkriis, "cxu via sinjora mosxto do ne volas min eksigi?"
"Point du tout," li respondis. "De nun vi povos esti mia valet de chambre! kaj kiam junkro Kresten vojagxos Parizon, vi lin akompanos -- kion vi opinias pri tio?"
Mi estis tiel kortusxata, ke mi ne povis diri unu vorton, sed kisis lian manon. Kvankam mi nun tre gxojas, sxajnas tamen al mi, ke mi nevolonte volas forlasi cxi tiun lokon, kaj mi vere kredas, ke mia sano depost tiu tempo estigxis pli malbona.

Thiele, la 1-an de Majo 1710.
Ho ve, mi malfelicxulo! Nun mi scias, kio al mi mankas; Ovidius al mi gxin diris, tre precize li priskribis al mi mian malsanon. Se mi ne eraras, gxi nomigxas Amor, t. e. amo, kaj tiu, en kiun mi enamigxis, estas sendube frauxlino Sofia.
Ho, mi kompatinda malsagxulo! Kiel tio finigxos? Mi devas ekzameni liajn remedia amoris!
-- Jxus mi sxin vidis staranta kaj parolanta en la koridoro kun Jens; tio tratrancxis mian koron. Sxajnas al mi, ke mi devus dispafi lian kranion, sed jen sxi pretersaltetis min kun rideto; -- mi sentis, kvazaux mi estus cxasanta kaj kvazaux cxasotajxo venis sub la trafpovo de mia pafilo, mia koro frapis al miaj ripoj, kaj nur kun peno mi povis spiri, kaj miaj okuloj estis kvazaux kunekreskintaj kun la cxasotajxo -- ah, malheureux que je suis!

Thiele, la 17-an de Junio 1710.
Kiel dezerta sxajnas al mi la bieno kaj enuiga. La gesinjoroj estas for kaj revenos post ok tagoj. Kiel mi pasigos ilin?
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.