ili. Hieraux estis vendataj la libroj de la mortinta sinjoro S[/o]ren, mi acxetis por du taleroj kaj ekhavis tiel multajn, ke mi preskaux ne povis porti ilin. Inter ili estas multaj de Ovidius; unu havas la titolon: "ars amoris", alia: "remedium amoris"; ilin mi legos unue, cxar mi volas ekscii, pri kio ili temas. Unu fojon mi foliumis ilin en la studejo de sinjoro S[/o]ren, sed li tuj ekprenis ilin de mi, dirante: "Abstine manus! Forigu la fingrojn de tiuj paperajxoj! Tio ne tauxgas por vi."
Thiele, la 3-an de Junio 1709.
Kiu do komprenas francon! La sinjoro parolas nur france, kiam li mangxas, kaj mi komprenas ne unu vorton. Hodiaux ili parolis pri mi, cxar multfoje ili min rigardis. Unu fojon mi preskaux lasis fali teleron; mi staris post la segxo de frauxlino Sofia, sxi turnis sin kaj rigardis min rekte en la vizagxon -- sxi estas belega frauxlino, tiu frauxlino Sofia! Mi tre gxojas vidante sxin.
Thiele, la 13-an de Septembro 1709.
Hieraux estis tie cxi malkvieta tago. Multaj venis de Viskum, kaj okazis granda cxasado. Mi cxeestis kaj ricevis pafilon de lia sinjora mosxto. En la komenco cxio iris bone, sed subite preteriris lupo. Pro ektimo mi preskaux lasis fali la pafilon kaj tute forgesis pafi. Jens staris cxe mia flanko, kaj li pafis la lupon. "Vi estas stultulo!" li diris, "sed mi ne vin perfidos!" Tuj poste preteriris la sinjoro. "Vi estas simplulo, Martino!" li ekkriis. "Vi ricevis subacxetmonon."
"Mi plej humile petas pardonon," mi respondis, "mi estas tute senkulpa, sendube kalumniantoj parolis malbonon pri mi al via mosxto. Per la helpo de Dio mi servos vin honeste kaj fidele!"
Tiam li vidis plej indulge kaj diris: "Vi estas granda simplulo!"
Sed kun tio ne finigxis la okazintajxo.
Kiam la gesinjoroj sidis cxetable, ili ankorauxfoje parolis pri la lupo kaj demandis al mi: kiom multe gxi donis al mi? kaj cetere. Mi ne sciis, kion ili celis; sed tion mi povas kompreni, ke ili mokis min france kaj dane. Kaj frauxlino Sofia partoprenis, sxi ekridis al mi rekte en la okulojn -- tio doloris min plej multe. Sed mi povus lerni tiun tra-la-naz-parolatan lingvon. Gxi ja ne estus pli malfacila ol latino.
Thiele, la 2-an de Oktobro 1709.
Gxi ne estas malebla -- tion mi jam vidis. Franco estas nenio krom kripligita latino. Inter la multaj libroj, kiujn mi acxetis, trovigxas Metamorfozo en la franca lingvo -- tio estas felicxa okazo! La latinan mi jam komprenas. Sed unu afero estas stranga; se mi auxdas ilin interparoli france tie supre, tiam sxajnas al mi, kvazaux nenia franca vorto sin trovas en ilia interparolado -- ne estas pri Ovidius, ke ili diskutas. Fine mi ankaux min dedicxas al la pafado. La sinjoro deziras, ke mi cxeestu la cxasadon, sed neniam mi povas lin kontentigi, jen li min insultas, jen li ridas pri mi -- kelkafoje li faras ambaux kune: mi portas malbone la pafilon, mi sxargxas malbone, mi celas malbone, kaj malbone mi pafas. "Jens devas instrui vin. Rigardu al Jens!" diris la sinjoro. "Tio estas cxasisto! Vi iras kun la pafilo, kvazaux gxi estus rastilo, kiun vi portas sur la sxultro, kaj kiam vi celas, sxajnas, kvazaux vi falus surdorsen."
Frauxlino Sofia ankaux min mokridas, -- tamen tio plibeligas sxian vizagxon, cxar sxi havas belajn dentojn.
Thiele, la 7-an de Novembro 1709.
Hieraux mi pafis vulpon! La sinjoro nomis min bona knabo kaj donacis al mi inkrustitan pulvujon. La instruado de Jens portis bonajn fruktojn. La pafado estas tamen agrabla. -- La studado en la franca lingvo prosperas pli bone, mi eklernas la elparoladon. Antaux nelonge mi auxskultis cxe la pordo, kiam mademoiselle legis kun la frauxlino. Kiam ili finis kaj iris for, mi ensxteligxis por vidi, kiun libron ili uzis. Diable! Kiel mi miris! Gxi estis la sama, kiun mi mem posedas kaj kiu nomigxas: L'['e]cole du monde. Nun mi staras cxiutage ekster la pordo kun la libro en la mano kaj auxskultas -- -- tio funkcias bone. La franca lingvo estas pli bela ol mi supozis; gxi sonas mirinde, kiam frauxlino Sofia gxin parolas.
Thiele, la 13-an de Decembro 1709.
Hieraux Dio savis mian sinjoron pere de mia malforta mano. Ni havis grandan peladon en la arbaro de Lindum. Venante cxe la griza marcxo, subite virporko aperis, kiu rekte alkuris al la sinjoro. Li pafis kaj trafis gxin, sed malgraux tio la besto lin atakis. La sinjoro ne timis, li eltiris sian trancxilegon kaj volis enpusxi gxin en la bruston de la virporko, sed malsukcesis. Kion fari? -- Cxio okazis en unu momento tiel, ke neniu povis veni por helpi. Gxuste kiam mi volas iri tien, ni vidas nian sinjoron sur la dorso de la virporko, kaj jen ili forrapidis. "Pafu!" li ekkriis al la rajdistestro -- kiu estis lia dekstra flankulo -- sed li ne kuragxis. "Pafu en liajn korpon kaj krurojn!" ekkrias li al Jens, dum li preteriras
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.