pantalonon. Li mensogis al sia patrino kaj diris, ke virbovo de Thiele faris tion, sed sxi donis al li fortan vangofrapon -- habeat![3]
[Piednoto 2: Mi dezirus, ke tiu cxi estus mia filo.]
[Piednoto 3: Li havu gxin!]
F[/o]ulum, Calendis Januar. 1709.
Proh dolor! Sinjoro S[/o]ren estas morta! Vae me miserum! Kiam ni sidis cxetable kristnask-vesperon, li flanken sxovis sian kuleron kaj rigardis Jens'on longe kaj melankolie -- "fregisti cor meum!"[4] diris li gxemante kaj eniris la dormocxambron. Ho ve! li ne plu ellitigxis. Depost tiu tempo mi vizitis lin cxiutage, kaj li donis al mi multajn bonajn konsilojn kaj instruajxojn; sed nun mi lin vidos neniam plu.
Jxauxdon mi lin vidis lastfoje; neniam mi forgesos, kion li diris farante al mi kvazaux paroladon kortusxantan: "Dio donu al mia filo honestan koron!" Li interplektis siajn malgrasajn manojn kaj, dum lia kapo refalis sur la kusenon, li flustris: "Pater! In manus tuas committo spiritum meum!"
Tio estis liaj lastaj vortoj. Kiam mi vidis, ke la sinjorino levis la antauxtukon al la okuloj, mi kuris eksteren tute malgxoja. Eksterdome staris Jens ploranta. "Seras dat poenas turpi poenitentia,"[5] pensis mi; sed li falis sur mian kolon kaj ploregis. Dio pardonu al li lian petolemecon! Tio malgxojigis min plej multe.
[Piednoto 4: Vi rompis mian koron.]
[Piednoto 5: Lia pento venas tro malfrue.]
F[/o]ulum, Pridie Iduum Januarii MDCCIX.
Hieraux mia kara patro iris al Viborg por sercxi domon, kie mi povos tagmangxi, kiam mi iros lernejon. Kiom mi sopiris al tiu tempo! Mi legas la tutan tagon, sed la tagoj estas nun tiel mallongaj, kaj patrino diras, ke ne valoras legadi cxe lamplumo. Mi ne povas fini cxi tiun leteron al Tuticanus -- ho, estis tute alie, kiam vivis la bona sinjoro S[:o]ren! Eheu! Mortuus est!
Cxi tiu vintro estas terura! Cxielo kaj tero kvazaux unuigxis; negxamaso sternigxas de nia tegmento gxis la garbejo. Estintan nokton Jens pafis du leporojn en nia brasikgxardeno -- li baldaux forgesis pri sia patro. Sed se la cxasisto Petro ekscios tion, li ekkoleregos.
F[/o]ulum, Idibus Januarii MDCCIX.
Patro ankoraux ne rehejmigxis, kaj la vetero estas ankoraux tre malbona -- se li nur ne perdas la vojon. Jen Jens lauxiras la garbejon kun pafilo kaj kelkaj birdoj en la mano -- li eniras. -- Tio estas perdrikoj, kiujn li pafis sur la tegmento de Mads Madsens. Li deziras, ke patrino rostu ilin, sed sxi ne kuragxas tion fari, antaux ol venos mia patro.
F[/o]ulum, XVIII Calend. Febru. 1709.
Ho ve! Mia kara patro frostmortis! Viro de Kokholm lin trovis en la negxamaso kaj veturigis lin hejmen -- -- mi tiom ploris, ke mi ne povas plu vidi per la okuloj. -- Patrino ankaux. -- Dio helpu nin ambaux!
F[/o]ulum, la 18-an de Februaro 1709.
Mi preskaux ne rekonis Jens'on. Li portis verdan frakon, kaj verda plumo staris sur lia cxapelo. "Vidu," diris li, "nun mi estas cxasisto! Kio vi estas? Bubo, kiu iras lernejon, latinisto!" --
"Jes, Dio nin helpu!" mi respondis. "La latinajxo preteriris! Mi povus estigxi predikisto tie, kie vi estus episkopo! Mia patrino ne mortus pro malsato, se mi kantus antaux la pordoj de Viborg. Mi devas resti hejme kaj perlaboros panon por sxi. -- Ve, Jens, se via patro vivus!"
"Ni ne parolu pri tio!" li diris. "Neniam mi lernus latinajxon -- la diablo gxin prenu! Jen tiel, vi povos veni en la bienon! Tie estos bonaj tagoj kaj agrabla vivmaniero!" --
"Kiel mi povus?" mi respondis. --
"Ni klopodos pri tio!" ekkriis li kaj foriris. Tiu Jens tamen havas bonan koron, sed li estas senzorga kaj senpripensema. Antaux ses semajnoj oni enterigis lian patron, kaj tri semajnojn poste sekvis lia patrino. Sxajnas, kvazaux Jens estas nun tute alia kiel antauxe. Li povas plori cxi tiun horon kaj ridi alian horon.
Thiele[6], la 1-an de Majo 1709.
Jen mi estas nun servisto cxe lia sinjora mosxto; Adiaux pastra ofico! Adiaux, latino! Ho, miaj karaj libroj! Valete plurimum! vendidi libertatem[7] por dekdu taleroj. Ok el ili havos mia kompatinda patrino, kaj lia sinjora mosxto promesis al sxi brulolignon, tiel ke sxi ne malsatos nek sentos la malvarmon. Jens havigis al mi tiun oficon. Li havas multan influon en la bieno; li estas diabla Jens, kiun amas cxiuj virinoj. La mastrumistino multfoje donis al li grandan pecon da kuko; la edzino de la bienestro ridis tiel amike al li, same la knabinoj -- ecx unu el la bienaj frauxlinoj kapklinis milde, kiam sxi lin preteriris. Pro cxio cxi li estigxis cxasisto en la loko de Petro. Plej bedauxrinde estas, ke li kutimas kolere blasfemi pli multe ol iu ajn maristo.
[Piednoto 6: Elparolu: Tile.]
[Piednoto 7: Adiaux, mi vendis mian liberecon.]
Thiele, la 12-an de Majo 1709.
Mi sanas bonege, Dio estu glorata! Ni estas ses servistoj por la sinjoro, la sinjorino, la junkro kaj la du frauxlinoj. Mi havas suficxan tempon por legi, kaj mi ne malzorgas miajn karajn librojn. Ili ne utilas al mi, sed mi ne povas ne okupi min pri
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.