de Vilagx-pedelo, by Steen Steensen Blicher
Project Gutenberg's Taglibro de Vilagx-pedelo, by Steen Steensen Blicher This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Taglibro de Vilagx-pedelo
Author: Steen Steensen Blicher
Translator: H. J. Bulthuis
Release Date: October 5, 2007 [EBook #22901]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TAGLIBRO DE VILAGX-PEDELO ***
Produced by Andrew Sly, David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Noto de tekstpreparanto:
En cxi tiu askia teksto, oni uzas la x-metodon por la cxapelitaj literoj. Ankaux, oni uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj signoj kiu mankas en la askia signaro.
[:a] a kun tremao ['a] a kun dekstra korno [^e] e kun cxapelo ['e] e kun dekstra korno [/o] o kun trastreko [:o] o kun tremao
Taglibro
de Vilagx-pedelo
de
St. St. Blicher.
Tradukis
H. J. Bulthuis, L. K.
Rekomendita de Esperantista Literatura Asocio.
[Bildo: Butin & Jung Emblemo]
1922
Butin & Jung, Godesberg, Germanlando.
En tiu cxi traduko mi skribis preskaux cxie la nomojn kiel en la dana teksto. Ekzemple:
F[/o]ulum aux F[:o]ulum S[/o]ren aux S[:o]ren Cornelius aux Kornelius Thiele aux Tile Sams[/o] aux Sams[:o] ktp.
Nur nomojn, kiujn oni renkontas ofte en la literaturo, mi skribis Esperante; ekzemple: Siberujo, Danujo ktp. Nur la klarigojn de la latinaj kaj francaj frazoj mi notis kiel mi trovis ilin en la dana verketo. Tie, kie la verkinto ne aldonis klarigojn, mi ankaux ne donis ilin en cxi tiu traduko. La traduko ne estas lauxvorta, sed iom libera kaj tute laux la reguloj de la Fundamento.
La tradukinto.
Enkondukaj vortoj.
Milton, la fama angla poeto, kies nomon cxiu konas, bezonis preskaux kvarcent pagxojn por priskribi en sia "Perdita Paradizo" la falon de Adamo kaj Evo kaj ilian forpeladon el la paradizo. Tion li povus fari, kopiante la unuan cxapitron de Genezo (Voltaire).
Blicher, la dana verkisto, kies nomon konas preskaux neniu ekster Danujo kaj Norvegujo, verkis en la jaro 1824 romanon de granda morala kvalito kaj kun enhavo ne malpli granda ol tiu, trovata en la cxie legata cxefverko de Daniel de Foe, kaj bezonis nur 40-pagxan taglibron por efektivigi tiun mirindajxon.
Lia verko pro tio kaj antaux multaj aliaj verkoj indas aperi en internacia vestajxo.
Mi prenis sur min la taskon liveri gxin kaj esperas, ke gxi povu placxi al la legantaro de Esperantaj verkoj.
La tradukinto.
F[/o]ulum[1], la 1-an de Januaro 1708.
Dio donu al ni cxiuj gxojigan novjaron! Kaj gardu nian bonan sinjoron S[/o]ren! Li estingis la lumon hodiaux vespere, kaj patrino diras, ke li ne vivos gxis la venonta novjaro.
La vespero tamen estis agrablega, kiam sinjoro S[/o]ren deprenis sian cxapon post la mangxado kaj diris, kiel li kutimis: "Agamus gratias!" Li fingre montris min anstataux Jens'on. Estis la unua fojo, ke mi legis mian latinan pregxon: pasis hodiaux unu jaro, ke Jens legis gxin; sed mi largxe malfermis la okulojn, cxar tiam mi komprenis nenian vorton, kaj nun mi povas kompreni la duonon de Cornelius.
Tio antauxdiras al mi, ke mi farigxos predikisto en F[/o]ulum, ho kiel multe miaj gepatroj gxojus, se ili gxisvivus tian tagon! Kaj se Jens, la filo de la predikisto, povus estigxi episkopo en Viborg -- kiel diras lia patro -- nu, kiu povas scii tion? Dio ordonas en cxio; lia volo farigxu! Amen in nomine Jesu!
[Piednoto 1: En tiu cxi traduko la nomoj estas skribitaj kiel en la dana teksto. Elparolu [/o] kiel eu en la franca vorto feu.]
F[/o]ulum, la 3-an de Septembro 1708.
Hieraux mi atingis per helpo de Dio mian dekkvinan jaron. Jens ne povas plu fari min klera en latinajxo. Hejme mi estas pli diligenta ol li, mi legas, dum li iras kun Petro la cxasisto sur la kamparo. Tiamaniere li ne povos estigxi episkopo. La kompatinda sinjoro S[:o]ren! Li vidas tion klare, larmoj staras en liaj okuloj, kiam kelkfoje li diras al li: "Mi fili! mi fili! otium est pulvinar diaboli!"
En novjaro ni komencos la grekan studadon, sinjoro S[:o]ren donis al mi la grekan testamenton. "Cxu tio ne estas stranga skribajxacxo? Tio estas ankoraux kiel akrigilo por viaj okuloj," diris li amike al mi kaj pincxis mian orelon, kion li cxiam faras, kiam li estas gxoja. Sed ha! Kiajn largxajn okulojn li montros vidante, ke mi jam kapablas legi rapide en mia testamento.
F[/o]ulum, die St. Martini 1708.
Finigxos malbone je Jens -- sinjoro S[/o]ren tiel koleris pri li, ke la tutan tagon li parolis al li dane; al mi li parolis latine. Unu fojon mi auxdis, ke li diris kvazaux al si mem: "Vellem hunc esse filium meum!"[2] Estis mi, pri kiu li parolis. Kiel Jens kriplige legis en sia Cicero. Mi bone scias kial, cxar antauxhieraux, kiam lia patro estis cxe edzigxofesto en Vinge, li estis kun Petro la cxasisto en la arbaro de Lindum, kaj -- Dio protektu nin! -- sovagxa virporko desxiris lian
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.