li povis denove labori.
Li verkis malgrandan kanton: »Lauxdo de l' amikeco« por la logxio
framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre
gxojis lin.
Nerezisteble li sopiris denove labori.
Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron de la
formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero pasis,
plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove labori,
apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en la pensojn tiel
seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas la komponadon de la
rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla
forteco.
Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis
materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. En kvin tagoj
falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi kaj sencxese estis
okupata de la preparoj al sia enterigo.
Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante sin
movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita
kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun
oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe
ankoraux tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de
Wien.
Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la
»Sorcxa fluto« malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la
glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn
Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el
Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda
honorario periodajn verkojn de diversaj specoj.
Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la
memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.
"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej gxojigaj
novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun
mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj
kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laux mia inklino, laux
la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion,
kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn
bedauxrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi
pri ilia farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por
mi?"
La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis brulumon
de la cerbo.
Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris ilin pacience;
bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ecx en la
momentoj plej doloraj.
Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta dokumento
devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu
estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la
morto.
Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de
la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aux kune kun sia
patrino.
En la nomita letero sxi skribas:
"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li
povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne povis sin turni.
Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere malsana, ni kudris ankaux al li
longan vatitan hejmsurtuton (sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia
bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone
provizita.
Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova surtuto.
Mi vizitadis lin cxiutage.
Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: »Nu, kara Sofio, diru al via
panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam post ok tagoj mi
alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.«
Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis
alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion similan. Tial mi
rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis al mi, ke Mozart estas
gaja kaj vidigxas bone.
La sekvantan tagon estis dimancxo.
Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre amis
ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauxurbo en la
urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon.
Tial mi diris al mi bona patrino:
»Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux tre
bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro tio ne estos
malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli malfrue.«
»Se estas tiel,« respondis la patrino, »preparu tason da kafo kaj poste
mi diros al vi, kion vi faru.«
La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis cxiam
longan tempon pasigi cxe Mozart.
Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis ekbruligi la
kandelon kaj ekhejti la fornon.
Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.