al si, sidigxis al la fortepiano kaj ludis la cxarman kvinludon
el la unua akto de l' »Sorcxa fluto«, kiun li komponis ludante bilardon
kaj kiu, kiel oni scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj »hm, hm,
hm«, cxar Papageno havas seruron sur busxo.
Sed Mozart komponis en Praha ne nur la »Sorcxan fluton«, kiel estis
jam dirite, sed ankaux la »Titon«. Krom tio ofte li rememorigis sin pri
la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaux li sentus, ke
li devas rapidi, se li volas fini ankoraux siajn du cxefajn verkojn.
Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn kaj
unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu
ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauxas la karan
Praha'n kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraux unufoje sian
gloron kaj sciigxinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li
ricevis monan rekompencon -- li mortu.
Reveninte Wien'on li finis la »Sorcxan fluton«. La uverturo kaj la
marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne
komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la prezentado de la
opero.
»Tito« estis finita antaux la »Sorcxa fluto« kaj prezentata 6an de
Septembro; »Sorcxa fluto« estis unuafoje prezentata 30an de
Septembro.
De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita
rekviemo ekskluzive okupis lin.
La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por li. Laux sia
kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecxo de cxiuj
fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la fortojn. Jam dum la skribado
de l' partituro[2] de l' »Sorcxa fluto« periode lin atakantaj svenoj
komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli
siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li
ripozu kaj formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos.
Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis.
Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta vizagxo,
precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Gxis tiam li mem
opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farigxis por cxio,
kio antauxe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo
komencis lacigxi kaj la spirita laboro postulis cxiam pli grandan
strecxadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli,
nun li ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.
La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn
pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla
simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano.
Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li cxiam
komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto.
"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li veturis
en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke
mi verkas la rekviemon por mi."
Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li
aldonis:
"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!"
Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre
konsternis la edzinon de Mozart.
Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas sole la
sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj cxi kaj similaj pensoj
denove forlasos lin, kiam li almenaux iom resanigxos; sed Mozart
ploris maldolcxe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis
lian edzinon pri la minacanta dangxero.
Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la kuraciston,
kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun cxi fojon la
kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom da tempo en la
spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn
laboro kaj forlasu la cxambron.
Mozart obeis.
Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, sed la
ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, tial oni povis
neniel protesti kontraux gxi.
Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis
neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro sen kia ajn spirita
okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe kauxzante en lia animo
doloran antauxsenton.
Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu
estis akceptata cxiu prezentado de la »Sorcxa fluto«.
La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata
sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko estis brue
aplauxdata.
Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej brila
triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin sole en la
spirito per la pasado de l' prezentado.
Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.
La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da fortoj.
La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.