finita, cxar, oni diris, mi estis postulinta honorarion
neproporcie malgrandan. Cetere la nekonata mendinto tute lasis al mi,
kiam mi volas fini la verkon; li diris, ke mi laboru tute sengxene kaj
laux mia kutimo, kaj faru al mi nenian perforton, kiel decas al la vera
artisto..."
"Kaj tial kredu al mi, kara Wolfgang," interrompis lin la edzino, "mi
bedauxras, ke parte pro la amasigxo de neprokrasteblaj laboroj, parte
pro via malsano estis al vi tute neeble komenci senprokraste la
menditan verkon. Mi havas strangan antauxsenton. Sencxese mi pensas,
okazos grava sxangxo en nia vivo. Mi timas sole tion, ke vi ne lacigxu
en via fervoro al la entreprenota laboro..."
"Ah, pri tio, karulineto, estu tute senzorga! Kun aparta plezuro mi
cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo
ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux unufoje. Tial estas tute
neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi pensas suficxe ofte pri la mendita
verko kaj ke mi ankoraux ne komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur
tial, cxar mi devas cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado
de la »Tito« kaj la »Sorcxa fluto« kaj cxar pro la malsano mi ne laboras
de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos
el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la mendita
rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la
vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble gxi estos
finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu momento..."
"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, ke
denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj kredu al mi, la
vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."
"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la
momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi
gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne
multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel
vi scias, ankaux pri mia »Don Juan« kaj kie oni juste sxatas min, kion
mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara
ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj sxati la veran arton...
Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca;
mi bezonos refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide
kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."
Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema
vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien.
Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili revenadis dum
la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intersxangxante
siajn pensojn pri la mistera mendinto...
* * * * *
Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da
pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko
kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni
perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento.
Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris longan
tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo
de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita.
Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al la
sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la vojagxo. La
nova opero »La Clemenza di Tito«, kiu jxus okupis lin, maturigxis tiel
dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi estis finita.
En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda
entuziasmo.
La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. Lia
senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur lia sxvelinta
vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej suprajxan. Sed neniu
ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaux
malaperigos la gloran majstron.
Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj amikoj
vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis
koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj
konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiligxi kun la
kuracisto.
Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj
amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis.
Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi laboris ja kiel
ordinare.
Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la ludo, auxdis
lin liaj amikoj murmuri ian melodion per »hm, hm, hm«. Tiun
murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauxulo, elprenis
Mozart el la posxo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume
murmurante sencxese sian »hm, hm, hm«.
Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste
invitis ilin
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.