kaj revenas Wien'on, por ke li vidu ankoraux unufoje sian gloron kaj sciigxinte, ke post la multjara atendado kaj klopodado li ricevis monan rekompencon -- li mortu.
Reveninte Wien'on li finis la ?Sorcxan fluton?. La uverturo kaj la marsxo de l' pastroj je la komenco de la dua akto estis, se ne komponataj, do almenaux skribataj du tagojn antaux la prezentado de la opero.
?Tito? estis finita antaux la ?Sorcxa fluto? kaj prezentata 6an de Septembro; ?Sorcxa fluto? estis unuafoje prezentata 30an de Septembro.
De tiu tago havis Mozart neniun pli gravan laboron kaj nun la mendita rekviemo ekskluzive okupis lin.
La laboro tiel interesis lin, kvazaux nenio alia ekzistus por li. Laux sia kutimo li laboris denove dum tagoj kaj noktoj kun la strecxo de cxiuj fortoj malgraux tio, ke li sentis lacigxi la fortojn. Jam dum la skribado de l' partituro[2] de l' ?Sorcxa fluto? periode lin atakantaj svenoj komencis alvenadi pli ofte; sed Mozart laboris, strecxante cxiam pli siajn fortojn, sen ripozo, ne obeante konsilojn de l' kuracisto, ke li ripozu kaj formetu la laboron, gxis li almenaux iom resanigxos.
Mozart videble malfortigxadis, lia spirito mallumigxadis. Animpremiteco kaj timemo vidigxis sur lia malsane flaveta vizagxo, precipe en la senbrila, periode febre brilanta okulo. Gxis tiam li mem opiniis, ke la malsano estas pasonta; sed nun, kiam li farigxis por cxio, kio antauxe amuzis lin, apatia kaj indiferenta, nun; kiam la kreemo komencis lacigxi kaj la spirita laboro postulis cxiam pli grandan strecxadon de l' fortoj, kiuj mankis al li kaj malkreskis cxiam pli kaj pli, nun li ekamikigxis kun la penso de l' fina, nedeturnebla morto.
La fidela kaj zorgema edzino vane klopodis dispeli la malgxojajn pensojn; la melankolio kaj animpremiteco de Mozart ne estis simpla simptomo, sed natura sekvo de l' dangxera malsano.
Li pensis plu pri nenio nur pri la morto kaj la rekviemo, kiun li cxiam komponadis malgraux cxiuj avertoj de l' amikoj kaj la kuracisto.
"Kredu min," li diris en unu bela posttagmezo auxtuna, kiam li veturis en kalesxo kun sia edzino Prateron[3], "kredu min, kara Konstancio, ke mi verkas la rekviemon por mi."
Cxe tiuj vortoj larmoj elsaltis el liaj okuloj kaj dolore plorante li aldonis:
"Ne, ne -- tio ne povas longe dauxri: oni venenis min!"
Tiuj vortoj kaj precipe la stranga maniero, per kiu ili estis diritaj, tre konsternis la edzinon de Mozart.
Sxi penis konsoli sian edzon kaj konvinki lin, ke cxio estas sole la sekvo de l' malsane ekscitita fantazio kaj ke cxiuj cxi kaj similaj pensoj denove forlasos lin, kiam li almenaux iom resanigxos; sed Mozart ploris maldolcxe kaj parolis kelke da tute deliraj frazoj, kiuj atentigis lian edzinon pri la minacanta dangxero.
Reveninte kun la edzo hejmen sxi senprokraste venigis la kuraciston, kiu konstatis simptomojn de l' grava malsano. Tiun cxi fojon la kuracisto ne nur konsilis, ke Mozart cxesu por iom da tempo en la spirita laboro, sed li nepre malpermesis al li, ke li okupu sin per kia ajn laboro kaj forlasu la cxambron.
Mozart obeis.
Li sentis, ke per tiu ofero li ne plibonigos dauxre sian staton, sed la ordono de la kuracisto estis severa kaj ankaux motivita, tial oni povis neniel protesti kontraux gxi.
Sed tiamaniere la melankolio kaj la animpremiteco de Mozart ne estis neniigitaj. La deviga restado en la fermita cxambro sen kia ajn spirita okupo premis Mozart-on ankoraux pli multe kauxzante en lia animo doloran antauxsenton.
Dume ricevadis Mozart gxojigajn raportojn pri la brila sukceso, kun kiu estis akceptata cxiu prezentado de la ?Sorcxa fluto?.
La opero atingis sukceson neniam auxdeblan. Gxi estis prezentata sencxese en la tute disvendita teatro kaj cxiu pli grava loko estis brue aplauxdata.
Sed Mozart ne povis persone cxeesti la festadon de sia plej brila triumfo. Li estis sola en sia laborcxambro, okupante sin sole en la spirito per la pasado de l' prezentado.
Sed kion neniu atendis ne esceptante Mozart-on, tio okazis.
La kelktaga deviga ripozo redonis al Mozart almenaux iom da fortoj. La 15an de Novembro li sentis sin tiel fresxa, ke li povis denove labori. Li verkis malgrandan kanton: ?Lauxdo de l' amikeco? por la logxio framasona, kies ano li estis kaj la favora akcepto de la verketo tre gxojis lin.
Nerezisteble li sopiris denove labori.
Li insiste petis sian edzinon, ke sxi redonu al li la partituron de la formetita rekviemo kaj la edzino opiniante, ke la dangxero pasis, plenumis lian peton. Sed apenaux Mozart komencis denove labori, apenaux li denove enprofundigxis en la laboron kaj en la pensojn tiel seriozajn, verajn kaj malgxojajn, kiaj sekvas la komponadon de la rekviemo, atakis lin denove la animaj kaj korpaj doloroj kun duobla forteco.
Tiun cxi fojon, rakontas la biografiisto de Mozart, kies laboro donis materialon por tiu cxi skizo, la batalo ne dauxris longe. En kvin tagoj falis Mozart en la liton, ne levigxis plu de gxi kaj sencxese estis okupata de la preparoj al sia enterigo.
Dume, kiam Mozart kun sxvelintaj manoj kaj piedoj, nepovante
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.