aparta plezuro mi cxiam studadis pli altan stilon de la religia muziko kaj en la lasta tempo ofte mi eksentis bezonon provi tion ankoraux unufoje. Tial estas tute neeble, ke mi lacigxus. Cetere mi pensas suficxe ofte pri la mendita verko kaj ke mi ankoraux ne komencis gxin, okazis, kiel vi scias, nur tial, cxar mi devas cxiujn miajn pensojn koncentrigi al la komponado de la ?Tito? kaj la ?Sorcxa fluto? kaj cxar pro la malsano mi ne laboras de ia tempo laux mia kutimo -- suficxe rapide. Sed tuj, kiam mi revenos el Praha kaj almenaux iom resanigxos, antaux cxio la mendita rekviemo venos sur mian tablon. Cetere -- mi esperas, ke dum la vojagxo kaj en Praha mi povos labori pri la rekviemo kaj eble gxi estos finita pli frue, ol mi pensas en cxi tiu momento..."
"Estus dezirinde," respondis la zorgema edzino; "cxar mi dubas, ke denove prezentos sin tiel profita mendo kiel tiu cxi. Kaj kredu al mi, la vojagxo en Praha'n ne estas al mi tre kara..."
"Al mi gxi venas gxustatempe," komencis rakonti Mozart. "De la momento, kiam mi ricevis la inviton de l' glora bohema nobelaro, mi gxojas kiel infano je la vojagxo en Praha'n. Mi eksopiris ja kvankam ne multajn, sed karajn amikojn en muzikamanta Praha, kie mi laboris, kiel vi scias, ankaux pri mia ?Don Juan? kaj kie oni juste sxatas min, kion mi povas diri pri nemultaj lokoj. La centtura Praha estas al mi pli kara ol kiu ajn alia urbo -- tie oni scias kompreni kaj sxati la veran arton... Cetere mi sentas, ke mi nepre bezonas kelktagan ripozon. Mi estas laca; mi bezonos refresxigon kaj kredu, ke nenie mi resanigxus tiel rapide kiel en la rondo de miaj amikoj kaj adorantoj de l' arto en Praha..."
Tiamaniere amuzis Mozart kun sia edzino, kiam la balancigxema vojagxveturilo bruis sur la stratoj de Wien.
Poste ili interparolis pri alia temo; sed cxiam denove ili revenadis dum la interparolo al la mistera mendo de l' funebra meso intersxangxante siajn pensojn pri la mistera mendinto...
* * * * *
Mozart, kiel oni scias, estis unu el plej pasiemaj laborantoj. Miloj da pensoj sencxese bolis en lia animo; li mem ne konis la ripozon. Muziko kaj laboro estis al li cxio; li laboradis dum tagoj kaj noktoj kaj ofte oni perforte devis forkonduki lin de la fortepiano, lia plej kara instrumento.
Nelonge antaux la entreprenita vojagxo en Praha'n li laboris longan tempon kun superhoma penado kaj oni ne miru, ke lia korpa organismo de la sencxesa spirita strecxado estis grave ekskuita.
Mozart atendis, ke la vojagxo en Praha'n refresxigos lin; sed al la sencxesa laboro lia kutiminta spirito laboris ankaux dum la vojagxo. La nova opero ?La Clemenza di Tito?, kiu jxus okupis lin, maturigxis tiel dum tiu tempo, ke post dek ok tagoj gxi estis finita.
En Praha estis Mozart akceptita de siaj amikoj kaj adorantoj kun granda entuziasmo.
La plimulto de liaj amikoj tuj ekkonis, ke li dangxere malsanas. Lia senbrila rigardo, la laceco, ecx premiteco vidigxanta sur lia sxvelinta vizagxo, devis frapi ecx la observanton plej suprajxan. Sed neniu ekpensis, ke tio estas komenco de la fino kaj ke la malsano tiel baldaux malaperigos la gloran majstron.
Mozart neniam plendis. Li kunigxadis kiel alifoje kun siaj amikoj vizitante la plej karajn el ili kaj akceptante vizitojn. Li laboris, vizitis koncertojn, estris ekzamenojn, amuzis kaj sole al la plej intimaj amikoj konfesis, ke koncerne sian sanon li devas periode konsiligxi kun la kuracisto.
Vesperojn pasigis Mozart ordinare en la kafejo, kie li amuzis kun siaj amikoj ludante bilardon, kiun ludon li tre sxatis.
Sed ecx dum la ludo lia kreema spirito ne mallaboris; gxi laboris ja kiel ordinare.
Iam, kiam Mozart estis sxajne tute enprofundigxinta en la ludo, auxdis lin liaj amikoj murmuri ian melodion per ?hm, hm, hm?. Tiun murmuron li ripetis kelkfoje kaj kiam ludis lia kontrauxulo, elprenis Mozart el la posxo pecon da papero, notis ion kaj ludis plue, dume murmurante sencxese sian ?hm, hm, hm?.
Al granda miro de siaj amikoj kondutis Mozart tiel dum tri tagoj; poste invitis ilin al si, sidigxis al la fortepiano kaj ludis la cxarman kvinludon el la unua akto de l' ?Sorcxa fluto?, kiun li komponis ludante bilardon kaj kiu, kiel oni scias, komencigxas per la nomitaj interjekcioj ?hm, hm, hm?, cxar Papageno havas seruron sur busxo.
Sed Mozart komponis en Praha ne nur la ?Sorcxan fluton?, kiel estis jam dirite, sed ankaux la ?Titon?. Krom tio ofte li rememorigis sin pri la mendita rekviemo, en unu vorto li laboris febre, kvazaux li sentus, ke li devas rapidi, se li volas fini ankoraux siajn du cxefajn verkojn.
Post la kelksemajna logxado en Praha li adiauxis siajn amikojn kaj unuafoje en sia vivo cxe la simila okazo -- li ploris. Sed nek li, nek kiu ajn el liaj amikoj ekpensis, ke Mozart lastan fojon adiauxas la karan Praha'n
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.