sin movi, kusxis en la morta lito, oni raportis al li, ke li estas elektita kapelestro cxe la katedrala pregxejo de la sankta Stefano en Wien. Tiun oficon, kun kiu jam de longe estis kunigita granda salajro kaj samtempe ankoraux tiel grandaj flankaj enspezoj, donis al li la magistrato de Wien.
Baldaux direktoroj de l' multaj teatroj, al kiuj la brila akcepto de la ?Sorcxa fluto? malfermis la okulojn, komencis aspiri la favoron de la glora komponisto konkurante inter si kaj proponante sumojn, kiujn Mozart mem postulus por siaj laboroj. Samtempe ricevis Mozart el Breslau kaj Amsterdam skribajn proponojn, ke li faru por granda honorario periodajn verkojn de diversaj specoj.
Tiu cxi neatendita turno al pli bona stato instigis Mozart-on al la memorinda kaj samtempe karakteriza eldiro.
"Jxus nun," li diris, kiam oni komunikis al li unu el plej gxojigaj novajxoj, "jxus nun mi devas foriri, kiam mi povus trankvile vivi. Nun mi devas forlasi mian arton, kiam ne estante plu sklavo de la modo kaj kaptajxo de la spekulaciistoj mi povus labori tute laux mia inklino, laux la dikto de mia sento, kiam mi povus verki libere kaj sendepende tion, kion inspiros al mi mia koro. Mi devas forlasi la familion kaj miajn bedauxrindajn infanojn en la momento, kiam mi povus pli bone zorgi pri ilia farto. Cxu mi ne antauxdiris, ke mi verkas la rekviemon por mi?"
La malsano de Mozart malplibonigxis; la kuracistoj konstatis brulumon de la cerbo.
Mozart suferis grandegajn dolorojn. Malgraux tio li toleris ilin pacience; bonkorecon kaj afablecon de sia karaktero li ne malkonfesis ecx en la momentoj plej doloraj.
Pri la lastaj momentoj de Mozart konservigxis multekosta dokumento devenanta de la plumo ne tre sperta -- de lia bofratino Sofio Haibel, kiu estis kiel juna knabino apud la lito de Mozart, kiam li batalis kun la morto.
Sofio logxis kun sia patrino en la distrikto Wieden ne malproksime de la domo, kie logxis Mozart kaj ofte vizitis lin mem aux kune kun sia patrino.
En la nomita letero sxi skribas:
"Kiam Mozart malsanigxis, ni kudris al li noktan kamizolon, kiun li povis de l' antauxe preni sur sin, cxar pro la sxvelo li ne povis sin turni. Kaj cxar ni ne sciis, ke li estas dangxere malsana, ni kudris ankaux al li longan vatitan hejmsurtuton (sxtofon kaj cxion necesan donis al ni lia bona edzino, mia plej kara fratino), por ke li resanigxinte estu bone provizita.
Ni ofte vizitadis lin kaj li havis grandan gxojon je la nova surtuto.
Mi vizitadis lin cxiutage.
Iam mi vizitis lin sabate kaj li diris al mi: ?Nu, kara Sofio, diru al via panjo, ke mi fartas hodiaux suficxe bone kaj ke jam post ok tagoj mi alvenos gratuli sxin okaze de sxia nomtago.?
Kiu povus havi pli grandan gxojon ol mia patrino, kiam mi povis alporti al sxi tiel gxojan sciigon; sxi neniam atendis ion similan. Tial mi rapidis hejmen kaj ankaux pro tio, cxar sxajnis al mi, ke Mozart estas gaja kaj vidigxas bone.
La sekvantan tagon estis dimancxo.
Mi estis juna kaj mi konfesas, ke ankaux vanta -- kaj mi tre amis ornami min. Sed bele vestita mi ne amis piediri de l' antauxurbo en la urbon kaj por la veturigado mi ne volis elspezi monon.
Tial mi diris al mi bona patrino:
?Kara panjo! Hodiaux mi ne iros al Mozart. Li vidigxis hieraux tre bone, certe hodiaux li fartas ankoraux pli bone kaj pro tio ne estos malbone, se mi venos unu tagon pli frue aux pli malfrue.?
?Se estas tiel,? respondis la patrino, ?preparu tason da kafo kaj poste mi diros al vi, kion vi faru.?
La patrino konsentis lasi min hejme; sxi sciis ja, ke mi devis cxiam longan tempon pasigi cxe Mozart.
Mi foriris en la kuirejon. Cxar estis mallume, mi devis ekbruligi la kandelon kaj ekhejti la fornon.
Sed mi tute ne povis forgesi Mozart-on. La kafo estis preparita kaj la fajro ankoraux brulis.
Nun mi nur rimarkis, kiel mi estis malsxparema, cxar la kandelo brulis ankoraux. Mi rigardas fikse gxian lumon kaj pensas cxe mi, ke mi gxoje scius, kion faras Mozart.
Kaj dum mi pensas kaj rigardas la lumon, la kandelo estingigxis, kvazaux gxi estus brulinta neniam; sur la longa mecxo restis neniu fajrero. Kaj tamen la aero ne movigxis -- mi povas jxuri tion.
Mi ektremis de la teruro, kuris al la patrino kaj rakontis cxion al sxi.
?Vestu vin rapide,? diris la patrino, ?rapidu al ili kaj tuj revenu kun la raporto, kiel li fartas; sed ne restu tie longe.?
Mi rapidis per cxiuj fortoj; Dio, kiel mi ektimis, kiam mia fratino duone malespera sed tamen kun tiel trankvila mieno venis al mi renkonte kaj diris:
?Dank' al Dio, kara Sofio, ke vi estas cxi tie. Hodiaux en la nokto li fartis tiel malbone, ke mi pensis, ke li ne gxisvivos la hodiauxan tagon. Restu hodiaux cxe ni; cxar se li denove fartos tiel, li mortos en cxi tiu nokto. Iru tamen
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.