patro, ke la mono ne
venis de li?
NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis
informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li kusxis
malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese.
LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo?
NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom
severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira memkonscio --
kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion sxuldus al mi. Tio
tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela, felicxa hejmo ne plu restus,
kio gxi nun estas.
LINDE. Kaj vi neniam informos lin?
NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj jaroj,
kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi
pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos
plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus
bone havi ion rezerve -- (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam
venos. -- Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Cxu ne
ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere sciu, ke tiu afero multe
maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile por mi plenumi la devojn en
gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomigxas
kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomigxas partopago; kaj estas cxiam
malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux
ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion
flankenmeti, cxar Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti
malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili
uzi. La dolcxaj, benitaj etuloj!
LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda Nora?
NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam Torvald
donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam uzis pli ol
la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn.
Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion
observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas
agrable porti belajn vestojn. Cxu ne?
LINDE. Ho jes, vere.
NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi
sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia cxambro, kaj
cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis
ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni
monon. Mi preskaux sentis min viro.
LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi?
NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre
malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis cxiom,
kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi
sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro enamigxis en mi --
LINDE. Kio? Kiu sinjoro?
NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian
testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino
Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata."
LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas?
NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne
ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante ree kaj ree,
kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu
maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian
testamenton, cxar nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen
estas gxuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute
senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en
la domo, cxion kiel Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos
printempo kun vasta, blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble
mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti
felicxa. (sonoras en la antauxcxambro)
LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru.
NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald --
CxAMBRISTINO (cxe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro
kiu deziras paroli kun la advokato.
NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri?
CxAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- cxar la
doktoro estas ja tie --
NORA. Kiu sinjoro tiu estas?
Juristo KROGSTAD (cxe la pordo). Estas mi, sinjorino.
(Sinjorino Linde surprizigxas, ekskuigxas kaj turnas sin al la fenestro)
NORA (faras pasxon al li maltrankvilega; duonvocxe). Vi? Kio estas?
Pri kio volas vi paroli kun mia edzo?
KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la
Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras --
NORA. Do estas --
KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia.
NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. (salutas indiferente,
fermante la pordon de la antauxcxambro; poste
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.