Puphejmo | Page 7

Henrik Ibsen
sxi ordigas ion cxe la
forno)
LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro?
NORA. Estas juristo Krogstad.
LINDE. Do vere estas li.
NORA. Vi konas tiun homon?
LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis
prokuristo en nia distrikto.
NORA. Jes, li ja estis.
LINDE. Kiom li sxangxigxis.
NORA. Li travivis malfelicxan edzecon.
LINDE. Nun li ja estas vidvo.
NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno.
(Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon iom
flanken)
LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras?
NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri
negocaj aferoj. Estas tiel tede.
(Doktoro Rank venas el la oficejo de Helmer)

RANK (enirante, parolante al Helmer). Ne, ne; mi ne volas gxeni;
prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj rimarkas
sinjorinon Linde) Pardonu, eble mi gxenos ankaux tie cxi.
NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde.
RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi
kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi venis.
LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas.
RANK. Aha, iom kaduka interne?
LINDE. Prefere trostrecxita.
RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la
multaj festenoj?
LINDE. Mi venis por trovi laboron.
RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo?
LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro.
RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese.
NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen vivi.
RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras
subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj pacientoj. Kaj
tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste nun estas unu tia
morale malsanuleja kandidato cxe Helmer --
LINDE (mallauxte). Aj!
NORA. Al kiu vi aludas?
RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias.
Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li, kvazaux estus

gravege, komencis paroli pri la neceso vivi.
NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald?
RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la Akciobanko.
NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun
la Akciobanko.
RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino Linde) Mi ne scias,
cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante
cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la
koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La sanaj devas
rezignacie stari ekstere.
LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne.
RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia
socio malsanulejon.
(Nora en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.)
RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la socio?
NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, -- io
ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas dungitaj en la
Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu ne?
RANK. Do estas tio, kion vi trovas tiom ege amuza?
NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio!
(pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke
ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la
saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu etan makaronon.
RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj
varoj cxi tie.
NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi.

LINDE. Kio? Mi --?
NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald
malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn dentojn.
Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu! (metas en lian
busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux mi havu unu;
nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas) Jes, nun vere mi estas
senmezure felicxa. Nun restas nur io sola, kion mi ege dezirus fari.
RANK. Nu? Kaj kio estas tio?
NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald auxskultanta.
RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri?
NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela.
LINDE. Malbela?
RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. Kio
do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer auxskultanta?
NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu!
RANK. Vi estas freneza!
LINDE. Sed Dio gardu, Nora --!
RANK. Diru. Jen li estas.
NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts.
(Helmer kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano venas el sia
cxambro)
NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li?
HELMER. Jes, nun li foriris.

NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 33
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.