sxangxo en via situacio
-- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi mem.
NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald
povus fari ion por vi.
LINDE. Jes, tion mi pensis.
NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel
lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe sxatas. Ho, mi tre sxatus
esti helpa al vi.
LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, --
duoble afable de vi, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj
problemoj de la vivo.
NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --?
LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiajxojn --.
Vi estas infano, Nora.
NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel
arogante.
LINDE. Nu --?
NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas al
nenio grava --
LINDE. Nu, nu --
NORA. -- ke mi elprovis nenion en cxi tiu malfacila mondo.
LINDE. Kara Nora, vi ja jxus rakontis al mi cxiujn viajn travivajxojn.
NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallauxte) Mi ne rakontis pri mia
granda ago.
LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas?
NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi
fieras, ke vi laboris tiel strecxe kaj longe por via patrino.
LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj
gxoja, kiam mi pensas, ke ebligxis al mi fari la lastan vivtempon de mia
patrino tiel senzorga.
NORA. Kaj vi ankaux estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj
fratoj.
LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas.
NORA. Tion ankaux mi trovas. Sed nun vi auxdu ion, Kristine. Ankaux
mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja.
LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas?
NORA. Parolu mallauxte. Se Torvald auxdus, jen imagu! Li devas por
neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi.
LINDE. Sed kio do estas?
NORA. Venu cxi tien (tiras sxin sur la sofon flanke de si) Auxdu, --
ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. Estas mi, kiu savis la
vivon de Torvald.
LINDE. Savis --? Kiel savis?
NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagxo al Italujo. Torvald ne
travivus, se li ne estus veninta tien --
LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon --
NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed --
LINDE. Sed --?
NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu havigis al
ni la monon.
LINDE. Vi? La tutan grandan sumon?
NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi
diras?
LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la loterio?
NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio?
LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin?
NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la!
LINDE. Cxar pruntepreni vi ja ne povis.
NORA. Nu? Kial ne?
LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo.
NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas pri
negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj --
LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas --
NORA. Vi tion ankaux ne bezonas. Eble mi ne prunteprenis la monon.
Eblus havigi gxin alimaniere. (jxetas sin malantauxen en la sofo) Eble
mi ricevis gxin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi --
LINDE. Facilanima vi estas.
NORA. Nun vi versxajne estas senmezure scivolema, Kristine.
LINDE. Jes, auxdu nun, kara Nora, -- cxu vi ne agis malprudente?
NORA (eksidas rekte denove). Cxu estas malprudente savi la vivon de
sia edzo?
LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio --
NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne
komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja al
mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero; ke nenio
alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue
mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus
por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj
petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi
estas, kaj ke li devus esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke
li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera,
Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo
ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis,
savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon --
LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.