Puphejmo | Page 3

Henrik Ibsen
cxambro cxiun vesperon gxis malfrue
post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj cxiujn aliajn
mirindajxojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej enuiga
tempo, kiun mi iam travivis.
NORA. Kontrauxe mi tute ne enuis.
HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom modesta,
Nora.
NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Cxu mi kulpus pri
tio, ke la kato envenis kaj dissxiris cxion?

HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis
gxojigi nin cxiujn, kaj tio estas la cxefa afero. Sed estas bone, ke tiu
tempo de malricxeco estas pasinta.
NORA. Ho jes, estas vere gxojige.
HELMER. Nun mi ne bezonas sidi cxi tie sola kaj enui; kaj vi ne
bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn
manojn --
NORA (manklakas). Ne, cxu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho
kiel mirinde bone estas tion auxdi! (prenas lian brakon) Nun mi
konfidu al vi kiel mi intencas cxion arangxi, Torvald. Tuj post la
Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la sidcxambro)
Iu venos. Nu do, cxagrene!
HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion.
CxAMBRISTINO (cxe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda
virino --
NORA. Enlasu sxin.
CxAMBRISTINO (al Helmer). Kaj la doktoro venis samtempe.
HELMER. Li iris rekte en mian cxambron, cxu?
CxAMBRISTINO. Jes, li tien iris.
(Helmer iras en sian cxambron. La cxambristino enlasas sinjorinon
Linde, kiu estas vojagxvestita, kaj fermas post sxi)
LINDE (singxena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora.
NORA (necerta). Bonan tagon --
LINDE. Vi eble ne rekonas min.
NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, sxajnas al mi -- (ekkrias) Sed? --

Kristine? Cxu efektive estas vi?
LINDE. Jes, estas mi.
NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --?
(iom malrapide) Kiom vi aliigxis, Kristine!
LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj --
NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes,
vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo, kredu. Kaj jen
vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan vojagxon dumvintre.
Brava vi estas.
LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene.
NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom
gxuige! Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn.
Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud
la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca segxo mi volas
sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antauxan
vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli pala vi farigxis,
Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa.
LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora.
NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas
subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante!
Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min?
LINDE. Pri kio vi pensas, Nora?
NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis vidvino.
LINDE. Jes, antaux tri jaroj.
NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine,
kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam mi prokrastis,
kaj cxiam io intervenis.

LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas.
NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi!
Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni?
LINDE. Neniom.
NORA. Kaj neniujn infanojn?
LINDE. Neniujn.
NORA. Do vere nenion?
LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon.
NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas?
LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje okazas,
Nora.
NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn
infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la vartistino.
Tamen, rakontu nun al mi, cxion --
LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi.
NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux mi
volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas diri al vi.
Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni laste?
LINDE. Ne. Kaj kiu?
NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko!
LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --!
NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado,
precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas
honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri

tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni gxojas! Li ekfunkcios
en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj
multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antauxe, --
gxuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj
felicxa! Cxar estas ja gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni
maltrankviligxi. Cxu
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 33
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.