nu; la kantalauxdo ne trenu siajn flugilojn.
Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la monujon) Nora,
divenu kion jen mi havas.
NORA (turnas sin rapide). Monon!
HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia,
certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas.
NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, dankon,
dankon, Torvald; tio helpos min longe.
HELMER. Jes, vere gxi devus.
NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi
acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar --
kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj
pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja cxiuokaze baldaux
dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna
Anne-Marie devus ja havi multe pli.
HELMER. Kaj kio estas en jena paketo?
NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi cxi-vespere!
HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi
pensis por vi mem?
NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras.
HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi
pleje sxatus havi.
NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, auxdu, Torvald
HELMER. Nu?
NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al
mi, vi povus --; povus --
HELMER. Nu, nu, eldiru.
NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom
vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi acxetos ion.
HELMER. Sed vidu, Nora --
NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi
pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Cxu ne
estus amuze?
HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj cxiam malsxparas
monon?
NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras,
Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Cxu
ne estas tre sagxe? Cxu?
HELMER (ridetante). Certe estas; kondicxe ke vi vere kapablus reteni
la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere acxetus ion por vi mem. Sed
foje gxi malaperas en la mastrumado, kaj foje gxi forflirtas por aliaj
superfluaj acxetoj, kaj jen mi devas denove elspezi.
NORA. Tamen, Torvald --
HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon cxirkaux
sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi forludas tre multe
da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon.
NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi kapablas.
HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed vi
tute ne kapablas.
NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius
kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald.
HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi
cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis gxin,
gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis
la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kusxas en la sango.
Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora.
NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de
pacxjo.
HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia dolcxa,
eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas
hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- tiel ruzeta --
NORA. Mi, cxu?
HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn.
NORA (rigardas lin). Nu?
HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino
ekscesis en la urbo hodiaux?
NORA. Ne, kial vi pensas tiel?
HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al la
sukerajxisto?
NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald --
HELMER. Ne lipis iom da konfitajxo?
NORA. Ne, tute ne.
HELMER. Ecx ne gustumis makaronon aux du?
NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi --
HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur sxercas --
NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi kontrauxe al
vi.
HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --.
(proksimigxas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia kara
Nora. Ili certe malkasxigxos en la vespero cxe la eklumigita Jularbo.
NORA. Cxu vi memoris inviti doktoron Rank?
HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li
mangxos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos
antauxtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom
mi antauxgxuas la vesperon.
NORA. Ankaux mi. Kaj kiom la infanoj gxojegos, Torvald.
HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, solidan
oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas gxuiga penso, cxu ne?
NORA. Ho jes, estas mirinde!
HELMER. Cxu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj
antauxe vi enfermis vin en via
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.