Princo Vanc | Page 8

Arlo Bates
deziras ke gxi falu en la busxon," elgxemis la kusxanta viro.
"Mi estas tiel terure malsata!"
"Tiel terure mallaborema, vi volas diri," ekkriis Vanc', tute perdinte la
paciencon; kaj li komencis mangxi la bonegajn fruktojn. "Vi certe estas
la plej mallaborema homo en la mondo."
"Se vi opinias tion," estis la malrapida respondo, "vi devus vidi mian
kuzon Loto, kiu logxas malsupre apud la rivero, unu mejlon
malproksime laux rekta linio."
"Li ja devas esti tre mallaborema, se li superas vin," diris la Princo,
denove sursxultrigante la skatolon. "Cxu vi scias, kie logxas la
Fragokolora Sorcxisto?"
"Mi scias," respondis la viro, "sed mi estas tro mallaborema por sciigi."
"La sciigo ne okupus pli da tempo, ol la diro, ke vi ne povas sciigi,"
kolere ekkriis Vanc'.
"Eble ne," estis la trankvila respondo; "sed, se mi sciigus, tio estus ion
fari, kaj mi neniam faras ion."
Nenion plu dirante, la Princo ekiris laux la vojo. Li ecx ne restis por
meti persikon en la malfermitan busxon de la mallaboremulo, kion li
unue iom pripensis.
Li iradis suficxan tempon lauxlonge de la rivero, kaj preskaux forgesis
kion la mallaborema viro diris pri la kuzo, kiam li subite ekvidis
pendantan de arbo ion, pri kio li konsternite unue supozis, ke gxi estas
kadavro de rabisto. Alproksimigxante li tamen trovis, ke la korpo vivas,
kaj estas pendigita per rimeno, kiu cxirkauxas la korpon sub la brakoj.
Sxajne la pendado neniel gxenis la viron, kiu aspektis tute trankvila kaj

serena. Alia viro staris sur renversita sitelo, kaj blovis per blovilo en la
busxon de la pendigito.
"Kion vi faras?" scivoleme demandis Vanc', haltante apud li.
"Nu," respondis la blovanto, "tiu cxi homo estas tro mallaborema por
stari, pro tio ni devis lin pendigi; kaj li estas tro mallaborema por spiri
por si mem, tial li cxiutage pagas al mi kvar pencojn, por ke mi spirigu
lin per la blovilo."
"Mi vidis supre, apud la rivero, viron kiu estis tro mallaborema por
mangxi," diris Vanc'. "Mi opiniis ke li estas suficxe sentauxga, sed
certe cxi tiu estas la plej mallaborema homo vivanta."
"Se vi opinias tion," respondis la blovanto, "vi devus vidi lian kuzon
Gobo, kiu logxas unu mejlon pli malsupre, rektalinie lauxlonge de la
rivero."
Je tiu momento, Vanc' ekpensis, ke la mallumo estas proksima, kaj li
denove ekvojiris. La viro, kiu havis la blovilon, saltetis de la sitelo kaj
avide postkuris. Li havis naivan mienon kun granda ransimila busxo.
"La tuta familio gxin havas," li rauxke flustris al la Princo.
"Havas kion?"
"Mallaboremecon. Atendu gxis vi vidos Gobon!"
Sed li tiam rimarkis, ke Loto farigxas purpura je la vizagxo kaj
malforta, pro manko de spirajxo; li do rapide rekuris al la sitelo, kaj
denove komencis energie blovi por la cxiutaga kvarpenco.
"Flankedirante," demandis Vanc', haltante, "cxu vi scias kie logxas la
Fragokolora Sorcxisto?"
"Li scias," respondis la blovanto, "sed vi ne povas venigi el li la sciigon.
Li estas tro mallaborema por paroli; tial estas senutile vin gxeni pro
tio."

Ekgxemante pro laceco kaj enuo, la regxa vojiranto sin turnis kaj
dauxrigis sian marsxadon. Je la krepusko li atingis malgrandan
vilagxon, plivere grupon de kadukaj dometoj, kaj tuj fraponte sur la
pordo de unu el ili, por peti rifugxejon, li vidis procesion venantan trans
la kampoj. Estis aro da viroj kun flagrantaj torcxoj, kelkaj kun piocxoj
kaj fosiloj, kaj en la mezo sin montris portilo, sur kiu kusxis viro kun la
okuloj largxe malfermitaj kaj fikse rigardantaj antauxen.
"Kio estas cxio cxi?" demandis la Princo al viro, kiu sxajnis posedi ian
auxtoritaton inter la kunularo.
"Ni estas enterigontaj Gobon," respondis la viro.
"Sed li ankoraux ne estas senviva," ekkriis Vanc', tre konsternita.
"Estas vere," diris la viro per ordinara vocxo, "sed li ne deziras vivi. Mi
scias, cxar dek jarojn li dungis min por pensi anstataux li. Nun tio tedas
min, kaj mi tial opinias, ke estus pli bone lin enterigi; kaj tio
kompreneble estas same, kvazaux li mem tion opinius."
"Nu," diris Vanc', kiu komencis tre konfuzigxi pro la stranguloj, kiujn li
renkontis, "se li ne malkonsentas, mi ne scias kial mi devus
maltrankviligxi. Sed eble, antaux kiam li estos enterigita, li povos diri
al mi, kie mi trovos la Fragokoloran Sorcxiston."
"Li ne sin gxenos por rememori," respondis la viro, "kaj mi certe ne plu
memoros por li."
"Nu," estis la penso, per kiu la malbonsxanca Vanc' sin konsolis,
"tamen iom valoras, vidi la plej mallaboreman homon sur la tero."

CXAPITRO VIII
Li trovis malplenan kabanon, en kiu estis iom da sxima pajlo; kaj tie li
pasigis la nokton, kaj dormis tiel profunde, kvazaux li kusxus sur la
propra princa lito lanuga en la hejma palaco. Lia matenmangxo estis
almozpetita cxe la pordo de unu el la dometoj en la vilagxo; kaj la tutan

tagon li sekvis la riveron, gxis li venis, preskaux vespere,
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.