Princo Vanc | Page 9

Arlo Bates
al la griza
marbordo kaj al la kabanoj de la fisxkaptistoj.
"Kian nomon havas la rivero, kiun mi sekvadis?" li demandis al
maljuna sulkplena fisxkaptisto, kiu flikis sian reton en la lumo de la
subiranta suno.
"Gxi estas nomita Labo," respondis la maljunulo. "Gxi estas la orienta
limo de Gajlando, kaj la marbordo estas la norda."
"Ho, pesto al la limoj!" ekkriis Vanc'. "Mi malamas ilin. Cxu vi povas
doni al mi mangxajxon?"
"Ni estas malricxuloj," diris la maljunulo, "tamen mi supozas, ke ni
povos doni al vi peceton, se vi pagos."
"Pagos?" kriis Vanc', mirigite. "Cxu vi scias, kiu mi estas?"
"Ne precize," diris la fisxkaptisto, "sed, pro via sxajno, kaj pro la
skatolo, mi supozas, ke vi estas migranta amuzisto. Kion vi havas en la
skatolo?"
"Mian familion," senpripense respondis Vanc'. "Cxu vi scias, kie logxas
la Fragokolora Sorcxisto?"
"Ne precize," rediris la alia; "sed mi opinias, ke ialoke lauxborde. Kian
familion vi havas? Felicxan familion?"
"Mi certe esperas, ke ili estas felicxaj," estis la respondo. "Mi scias, ke
mi mem ne estas tia. Eble ili pli gxuas esti portataj, ol mi gxuas porti
ilin."
"Kion ili povas fari?" persiste demandis la fisxkaptisto. "Cxu ili povas
danci, kaj mangxi bulkojn, kiel urso, cxu ili bataletas kaj batas unu la
alian, simile al pulcxinela ludo?"
"Ili faras nenion tian," kolere komencis Vanc'. "Gxi tute ne estas
spektaklo. Gxi estas--"

Tiam, rememorante ke, se li estus malgxentila al la fisxkaptisto, certe
estus neeble ricevi vespermangxon, li farigxis pli gxentila, kaj fine
diris:
"Ili estas--mi volas diri, ili sxajnigas sin geregxoj kaj ilia korteganaro."
"Vere," kriis la fisxkaptisto, "tio ja estas eksterordinara vidindajxo. Mi
neniam vidis tian. Eniru kaj mangxu, kaj ni poste elprenos la pupojn."
[Ilustrajxo]
Dirinte tion, li eniris la dometon, kaj diris, ke la Princo lin sekvu. Gxi
estis tre malbonsxajna dometo, havanta krudajn murojn, en kiuj la
fendoj estis sxtopitaj per algoj, por ne enlasi la venton. Malgranda fajro
brulis sur aro da plataj sxtonoj, kiuj servis anstataux kameno. La edzino
de la fisxkaptisto, maljuna kaj suficxe kurbigxinta pro reuxmatismo,
cxirkauxe lametis, preparante la vespermangxon, kiu, kiel sxi diris,
preskaux estas preta. Kiam gxi estis tute preta, ili eksidis; kvankam la
kompatinda Princo, malgraux sia malsato, ne povis facile engluti la
sekan haringon, la maldelikatajn avenbulkojn, kaj la malfresxan akvon,
el kiuj konsistis la mangxajxoj.
Post kiam li finis la mangxon,--kiu ne okupis longan tempon, kiel oni
povas supozi,--li starigis la skatolon sur la tablon kaj gxin malfermis.
"Unue," li diris, "ni donu al ili iom da nutrajxo, kaj vi vidos, kiel bele
ili sxajnigos mangxi kaj trinki."
Tamen, se la nutrajxo estis maldelikata por Vanc', vi povas imagi, ke
gxi estis multe tro kruda por la dentoj de la etuloj, kiuj ne povis mangxi
ecx peceton. Pro tio, ili tordetis la manojn, kaj ploris en la posxtuketojn;
kaj la Regxo ecx frapetis la orelon de la Cxefkanceliero, tiel cxagrenita
li estis, ne povante mangxadi.
Cxio cxi multe amuzis la gemastrojn, kiuj supozis, ke la tuta okazajxo
nur estas ludo, kaj ili ne permesis, ke Vanc' fermu la skatolon, gxis la
mallumo tute kasxis la kvazauxpupojn.

Dum la nokto, kiam Vanc' kusxis sur la malmola argila planko de la
dometo, vane penante dormi, li subauxdis la geedzojn mallauxte
kunparolantaj.
"Mi sciigas al vi, edzino," la maljunulo estis diranta, "ke mi certe gxin
faros; tio do estu la fino de la afero. Mi diras, ke mi havos la teatreton
kiel mian proprajxon. Mi povus akiri pli da mono per la pupoj, unu
tagon dum foiro, ol mi ricevas cxi tie tutan jaron fisxkaptante."
"Sed la knabo," maltrankvile demandis la maljunulino,-- "vi ne
suferigos la knabon, cxu vere, edzo?"
"Suferigos lin? Ne," respondis la fisxkaptisto, "mi ne suferigos lin. Mi
vendos lin, kiel mariston, al la sxipo nagxanta en la haveno; kaj poste
mi prenos la spektaklon, kaj cxirkauxvagados, gajnante monon."
Oni povas imagi, ke Vanc' tion auxdinte timtremis pro la penso, ke la
familio estas sxtelota, kaj ke li mem estas vendota kiel maristo. Tamen
li tre kviete kusxadis, gxis lauxta ronkado montris ke la geedzoj dormas;
tiam li senbrue levigxis, kaj trovinte sian altvaloran skatolon, li
alsxultrigis la sxargxon, kviete sxteliris el la dometo, kaj, spite la
mallumeco, rapidis kiel eble tre malproksime lasante post si la malican
fisxkaptiston kaj lian kabanon.
Je la tagigxo, li renkontis viron sxovantan sian boaton for de la bordo,
kaj demandis al li, kien kondukos lin la lauxborda vojo.
"Tion 'niu ne povas sciigi vin," diris la viro, arangxante la remilojn,
"cxar 'niu ne scias precize. Sed mi konsilas, ke vi provu gxin, cxar gxi
tiel kredeble kondukos ien, kiel 'nien."
Tiu konsilo nemulte valoris al la Princo; tamen li sentis sin devigata
gxin sekvi, cxar li ne kuragxis reiri; li tial marsxadis antauxen,
kvankam la suno staris alte, kaj la skatolo estis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.