Princo Vanc | Page 7

Arlo Bates
la planko, meze de la plej granda cxambro en la pupejo, estis la tuta
korteganaro, kunveninte cxirkaux la maljuna Regxo, kiu estis sveninta
pro malsatego.
"Li mortmalsatis!" kriis la Regxino, per penetranta malgxoja vocxeto.
"Mi mem malsategas!" blekis la Cxefkanceliero, per akra sed eta
kriego.
"Ni cxiuj malsategas!" akre kriis la tuta korteganaro, per vocxoj
pli-malpli auxdeblaj.
"Nu," diris Vanc', vidante la suferojn de la hometoj, "mi devas diri, ke
estas treege malafabla konduto, esti malsategaj. Ili cxiam malsategas."
"Treege!" ehxis la maljunulino mokridante.
Tiel parolante, sxi elprenis, el sub sia senkolorigxinta mantelo, korbon,

en kiu estis delikataj blankaj kukoj, fruktoj kaj mielo. Tiujn sxi
komencis mangxi, kun granda gxuado, sxajne tute ne pensanta pri la
Princo, nek pri lia familio.
"Ho, atentu!" li kriis, "donu al mi pecon de tio! Miaj korteganoj duone
mortas."
"Efektive?" sxi respondis, trankvile macxadante.
"Jes!" brukriis Vanc', vane penante ion ekpreni el la plena korbo, "kaj
mi devas havi kukon, per kiu nutri ilin."
La maljunulino ne kontrauxstaris, sed simile al birdo sxi nur saltflugis
al brancxo de arbo, kie sxi sidis mangxante tiel trankvile kiel antauxe.
"Efektive!" kriis la malfelicxa Vanc' surprizegite, "cxu vi ankaux estas
Baptopatrino? Vi kapriolas sammaniere."
"Sxi estas amikino mia," respondis la maljunulino. "Krom tio, mi cxion
scias pri vi mem."
Vanc' povis nur petegi kompaton, kaj fine la strangulino aljxetis al li
duonon da kuketo.
"Jen suficxe por via familio."
Vanc' provizis la etulojn, kaj poste komencis humile peti kelke da
pecetoj por si mem.
"Atendu," diris la virino, sur la brancxo super lia kapo, "gxis mi vidos,
kio estas en la mangxajxejo."
Tre subite sxi malaperis, sed baldaux, en la flanko de la arbotrunko,
malfermigxis fenestreto, el kiu la sulkplena maljuna vizagxo elrigardis.
"Jen kelkaj sekaj panpecoj el la sxranko," sxi diris. "Vi povos havi ilin.
Mi opinias, ke ili estos suficxe bongustaj kun iom da mielo."
Tion dirante, sxi proponis du-tri sximohavajn panpecetojn, kiujn Vanc'

kiel eble bonhumore akceptis.
"Kie estas la mielo?" li demandis, cxagrenite rigardanta la sekajn
pecetojn.
"Ho, mi mangxos la mielon, dum vi mangxos la panpecojn. Tio
sendube estos la plej bona plano."
"Mi opinias ke vi estas suficxe avara!" li kolere kriis.
Sed, ho ve! Post tiu parolo, la pano forlasis liajn fingrojn, kaj aperis en
la mano de la maljunulino.
"Ho, tre bone," sxi diris; "tute laux via elekto. Vi kompreneble ne estas
devigata ilin ricevi."
La kompatinda Vanc' apenaux ne ploris pro cxagxreno kaj malsato, kaj
cxi tiu lasta malfelicxajxo tute rompis lian fieron. Li tiel humile petis la
panon, ke fine la stranga maljuna virinacxo pentis, kaj gxin redonis; kaj
neniam estis io pli bongusta al li, ol tiuj sekaj sximohavaj pecetoj da
pano.
"Vi povos tie dormi, kie vi estas," diris la maljunulino, kiam li finis la
mangxadon; kaj sxi brufermis la fenestreton, neebligante ke iu ajn sciu,
kie gxi estis aperinta.
"Ho, flankeparolante," sxi kriis post momento, elpusxante la kapon tra
la arbosxelo, laux maniero kiu sxajnis tre maloportuna, "pri tiuj limoj,
vi memoras, kaj pri la Fragokolora Sorcxisto, mi jxus estis dironta,--sed,
ne; post plua konsiderado, tio estas negrava."
Kaj sxi denove malaperis, kaj ne estis revidata.
"Mi devas diri," murmuris Princo Vanc' en si mem, "ke strangaj aferoj
cxiam okazas al mi." Kaj, kurbekusxigante sin sur la musko, li pro
laceco dormis profunde.

CXAPITRO VII
La matena suno, brilante en la okulojn, vekis lin; kaj zorge sercxinte
por certigxi, ke en tiu cxi loko estas nenio mangxebla, Vanc'
alsxultrigis la skatolon kaj marsxis lauxlonge de la riverbordo. Estis
belege hela mateno; birdoj kantadis, floroj malfermigxis al la lumo kaj,
se li ne suferus pro cxiam pliigxanta malsato, la juna migranto povus
tre gxui la marsxadon. Tamen li baldaux farigxis tiel malsata, ke li
povis pensi pri nenio krom la mangxado. Malgraux tio, li iradis gxis la
tagmezo, antaux kiam li trovis ion mangxeblan; tiam li gxojege ekvidis
grandan arbon kovritan per maturaj persikoj, tiel rondaj kaj rugxaj, kiel
infaneta vango.
"Jen festeno!" li avide diris al si, demetante la skatolon, kaj preparante
sin kolekti plencxapelon de la bongustaj fruktoj.
Subite li faletis super io, kaj malsupren rigardante li vidis viron
kusxantan sur la herbo, tenantan fermitaj la okulojn kaj la busxon
malfermita.
"Hola!" ekkriis la Princo. "Kiu estas vi? Cxu vi dormas, aux
maldormas?"
"Maldormas," respondis la viro sen movo.
"Kial do vi ne levigxas?" demandis Vanc'. "Cxu vi estas malsana?"
"Ne," mallonge respondis la viro.
Kaj li ja sxajnis tiel fortika homo, kiel oni povus iafoje renkonti.
"Kion do vi faras?" demandis la Princo, kiu tute perdis la paciencon kaj
opiniis, ke la alia devus almenaux malfermi la okulojn, por vidi, kiu al
li parolas.
"Atendas," diris la viro, fine malfermante la okulojn.
"Atendas kion?"

"Ke persiko enfalu en la busxon."
"Unu kusxas apud la vango," diris Vanc', "kaj alia falis precize en vian
manon."
"Sed mi
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.