Princo Vanc | Page 6

Arlo Bates
cerbo farigxis pli komprenema per
la vojagxado.
La alia kapjesis.
"Kial do vi ne diris tion? Vi ne estas muta."
"Spirajxo," mallonge respondis la malgrandulo.
Li movigxis de la tufo de kardoj, kiun li estis nudiginta, al apuda; kaj
dume turnigxis kolektante siajn piedsignojn, por reuzi ilin kaj eviti la
necesecon fari novajn.
"Certe vi estas la plej avara homo, kiun mi iam vidis," kolerete deklaris
la Princo. "Mi ne estus tiel sxparema pri la piedsignacxoj; neniu alia
zorgus por ilin kolekti; kaj, pri la spirajxo, vi povus malsxpari iom pli
da tio; gxi kostas nenion."
La viro ne atentis cxi tiun iom malgxentilan diron, sed tre diligente
dauxrigis sian laboron.
"Ho, iom parolu!" diris Vanc', cxiun minuton farigxante pli kaj pli
senpacienca; "vi povas almenaux sciigi al mi kiel trovi la Fragokoloran
Sorcxiston."
"Kial?" demandis la viro, unuafoje montrante intereson.
"Mi iros por sercxi lin."
"Pli bone ne," estis la respondo de la malgrandulo.
"Kial ne?"
"Terure eluzos sxuojn," respondis la alia. Tiam li cxesis, kaj kolektis la

spirajxon, kiun li uzis por tiu parolo (de li, nekutime longa), kaj dauxre
eltiradis la kardlanugon.
"Sed mi devos lin trovi," persiste diris Vanc', denove kolerigita de tiu
respondo. "Kie li logxas?"
"Nescias," mallonge respondis la kolektanto.
Vanc' levigxis de la sxtono kun senpacienca movo, kaj tiel subite
ekprenis la skatolon, ke la dentoj de la tuta korteganaro klaketis.
"Nu!" li akre diris. "Vi certe estas la plej sxparema homo, kiun mi iam
vidis. Vi ecx ne povas donaci afablan vorton."
"Ho, ne!" respondis la maljunulo, tre surprizita. "Neniam donacas ion.
Kion vi donos por la pupoj?"
Al kelkaj personoj, tiu demando eble povus sxajni pura idiotajxo; sed,
iom strange, Vanc' okaze rememoris ke, antaux kelkaj tagoj, kiam li
turmentadis siajn fratinojn, tiujn dekdu modelojn de konveneco, kaj
plenigis iliajn bluajn okuletojn per larmoj, forprenante iliajn ludilojn, li
uzis precize tiujn samajn vortojn. Li iom klinis la kapon; tamen,
decidinte montri sentiman mienon, li diris: "Ne parolu sensence! Diru
al mi la vojon al la Fragokolora Sorcxisto cxi tiun minuton!"
Sed, liasurprize, kie estis starinta la stranga maljunulo, tie nur estis
ruste nigra korvo, tre cxifita kaj difektita, sed havanta rimarkindan
paron da rugxe brilantaj okuloj.

CXAPITRO VI
"Mi devas atentigi vin," severe diris la korvo, "ke, konsiderante la
fakton, ke neniu vin invitis al cxi tiu koncerto, kaj ke vi ne havas
bileton por rezervita sidloko, sxajnus pli dece, se vi restus kvieta, ne
interrompante la koncerton."
"Koncerton!" ekkriis Vanc' konfuzite. "Ne estas koncerto!"

"Sed estos," respondis la birdo, pli severe ol antauxe. "Mi mem estas
kantonta. Unue, mi kantos amkanton. Silentu!"
Kaj, sen pli da preparado, gxi komencis, per terure rauxka kaj rompita
vocxo:
"Snip-snap, frip-frap, Bunga li, tiu cxi kagx'; Gxip-gxap, nip-nap,
Tungati tinum, gxi mi sap', Donu botelon fromagx'."
"Ho, fi!" kriis la Princo, "Vi vere devas scii, ke tio estas sensencajxo!
Gxi certe signifas nenion."
"Kiel vi scias?" demandis la korvo, rigardegante la Princon per gxia
briletanta okulo. "Cxu vi komprenas la lingvon de amo?"
"Ne," pli humile diris Vanc', "mi devas konfesi, ke ne; kvankam mi
cxiam auxdis, ke gxi estas tre vanta."
"Parolante pri la limoj de reg--" malatente komencis la korvo; sed la
Princo tuj interrompis.
"Neniu estis parolanta pri limoj," li akre diris; "vi mem tion elpensis."
"--no," trankvile dauxrigis la korvo, tute ne atentante la interrompon de
la Princo, sed flanken turnante la kapon, kaj malice elrigardante el unu
okulo, "estas tre utile koni ilin, kaj ekzistas diversaj metodoj ilin lerni.
Kelkaj personoj lernas ilin en lernejo; tio estas unu metodo; kelkaj
vojagxas; tio estas--"
Sed, antaux ol gxi povis dauxrigi la frazon, Vanc' ekprenis sxtonon kaj
gxin jxetis al la birdo. Terure blekante, la korvo suprenflugis en la
aeron, rondirante pli kaj pli supren, gxis kiam gxi malaperis en la
zenito.
"Dek kontraux unu mi vetas, ke tio estis Baptopatrino mem,"
malkontente murmuris Vanc', reprenante la skatolon kaj ekirante laux
la polva vojo.
La tutan ceteran tagon li marsxis, pli kaj pli lacigxante, gxis je la

sunsubiro li alvenis al tre maljuna virino, sidanta apud granda arbo, sur
la bordo de la rivero.
"Hola!" kriis Vanc', ne tro gxentile. La velkinta maljunulino rigardis la
riveron, la arbon, la cxielon, cxion krom la polvokovrita Vanc'.
"Nu!" li diris ankoraux pli malgxentile, "kial vi ne respondas kiam oni
parolas al vi? Cxu vi scias, kiu mi estas?"
La maljuna virinacxo sulkigis la frunton kaj levis la grizajn brovojn,
ankoraux ne rigardante lin.
"Ne," sxi trankvile respondis, "mi opinias, ke ne. Vi similas
sxupoluriston, havante tiun skatolon sur la sxultroj, sed sxupoluristo pli
gxentile parolus."
Kolera rediro saltis al la lipoj de la Princo, sed, antaux ol gxi povis
eligxi, terura sono el la skatolo subite frapis liajn orelojn. Konsternite li
demetis la pupdomon, kaj gxin malfermis, por eltrovi, kio okazis al la
familio.
Sur
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.