Princo Vanc | Page 5

Arlo Bates
cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj,
la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj blankaj
musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj esperis ke
li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam la regxa
almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj, kaj estis lasita
sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian petolajxon, kaj
tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.

CXAPITRO V
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx
kunligis siajn proprajn lacxojn, estis por li iom malfelicxa sorto, esti
elpelita en la nekonatan mondon, devigata zorgi pri si mem, kaj pri la
tuta korteganaro. Unue li preskaux sentis tenton forjxeti la skatolon, kaj

kun gxi cxiujn siajn parencojn; sed, kvankam oni ne povus supozi, ke li
nun tre multe amos la gepatrojn, kiam estas tiel malmulto da ili por esti
amata, tamen Vanc' havis bonan koron sub sia malsagxeco, kaj tial li
formarsxadis, kun la embarasa korteganaro fikse ligita al la sxultroj.
Mi ne estas certa, ke li ne intence iom skuis gxin; cxar mi ofte vidas
malgrandulojn, kiuj svingas kaj ekskuas pakajxojn, kiujn ili
kontrauxvole portas. Certe la Geregxoj kaj la korteganoj preskaux
marmalsanis, kvankam estante sur tero, pro la sxancelado kaj svingado
de tiu nova speco de veturilo.
Princo Vanc' ne havis la plej malgrandan ideon pri la demando, kien li
iros. Li kompreneble sciis, ke li deziras trovi la Fragokoloran
Sorcxiston, sed li tute ne sciis kie logxas tiu persono, nek kiel agi por
lin trovi; tial li nur rapidiris lauxpove, por forigxi de la palaco, timante
ke la nova regxo eble pentos, ke li ne senkapigis lin, kaj sendos iun por
lin kapti.
Estis cxirkaux la sunsubiro, kiam li alvenis al belega kampo, kiu kusxis
laux la bordo de largxa, malluma rivero; kaj Vanc', nun duone mortanta
pro malsato, gxojege eltrovis ke tie sin montras sennombraj sovagxaj
fragoj, tute rugxigante la teron. Unue li cxirkauxrigardis, sercxante iun,
kiu ilin kolektos por li, sed kompreneble li trovis neniun; tial li demetis
sian pakajxon kaj komencis mangxi tre rapide, ne atentante la regulojn
de bona societo.
Li ecx ne ekpensis, gxis li estis sin pleniginta gxis la gorgxo, ke liaj
kunvojagxantoj eble povas ankaux malsati. Tiam li malfermis la
skatolon, kaj ilin ellasis, kun granda plezuro rigardante iliajn ridindajn
movojn, dum ili faletis kontraux malgrandajn sxtonetojn, aux
implikigxis en la herbajxo, kaj senforte baraktis, kvazaux kaptitaj en ia
terura densejo. Du-tri sidigxis cxirkaux unu maturan beron, kaj regalis
sin per gxi tie, kie gxi kusxis; aliaj trinkis gutojn de la vespera roso, kiu
jam briletis sur la trifolioj kaj ranunkuletoj; dum la Cxefkanceliero, kiu
sxajnis cxiam renkonti malfacilajxojn, iel malpacigxis kun granda,
verda akrido,--kaj la batalo farigxis tiel furioza, ke oni ne povus scii,
kiu eligxos vivanta, se Vanc' ne alirus por helpi la malfelicxan sinjoron,
kaj fortimigus la insekton.

Malgraux tiuj malagrablaj cirkonstancoj, la kompatindaj nobeloj cxiam
konservis iom de la manieroj de la kortego; kaj iliaj ridetoj kaj majestaj
movoj, iliaj kapklinoj kaj salutoj, kauxzis al Vanc' tiajn fortajn
paroksismojn de ridado, ke li cxirkauxruligxis sur la herbo.
Kiam mallumigxis, li tamen cxesis ridi, kaj sopire pensis pri sia mola
lito, kun la silkaj kapkusenoj kaj lanugaj kovriloj; sed verdire li estis
tiel laca, ke li apenaux povis teni la okulojn malfermitaj; kaj, tuj post
kiam li elprenis la malgrandajn parencojn kaj amikojn el la malseka
herbajxo, kaj metis ilin sendifektajn en la skatolon, li mem kusxigxis
sub etendigxanta fagarbo, kaj profunde kaj dolcxe ekdormis.
La mateno trovis la Princon iom refresxigita, kaj alportis al li fresxan
decidemecon. Li decidis ekforiri por sercxi la Fragokoloran Sorcxiston,
lasante nenian rimedon neprovita, gxis li eltrovos lin, kaj konsentigos
lin resxangxi la aliformitan korteganaron en gxian staton antauxan. Li
do alsxultrigis la skatolon kaj brave ekpasxis sur la vojo, tute nesciante
kien li iros, kaj jam komencante bedauxri, ke li ne suficxe atentis siajn
lecionojn, por ke li nun almenaux sciu, al kiu direkto lia propra regno
sin etendas.
Li jam piediris unu-du horojn, kiam li vidis apud la sxoseo viron,
kolektantan lanugon de la altaj kardoj, kiuj vegetis lauxlonge de la
vojo.
"Hola!" kriis la Princo. "Kion vi esperas fari el tiu?"
"Litkusenegojn," mallonge respondis la viro, ne cxesante labori.
"Ho!" diris Vanc' sin sidigante sur sxtonon, kaj demetante la skatolon
apude. "Vi faros el gxi litkusenegojn, cxu vere? Ili certe estos tre
molaj."
"Leontoda," respondis la viro.
"Leontoda?" ripetis Vanc'. "Tio signifas nenion."
La viro ruzeme balancis la kapon sed diris nenion. Li estis

strangesxajna persono, portanta vestaron fabrikitan el cxiuspecaj
kunflikitaj pecetoj; kaj tiel malgrasa kaj velkinta li estis, ke la Princo,
nur vidante lin, farigxis malsata.
"Cxu vi volas diri, ke el leontoda lanugo vi farus pli bonajn
kusenegojn?" demandis Vanc', kies
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.