Princo Vanc | Page 4

Arlo Bates
tre atente, disputantajn kaj kulpigantajn, unu la aliajn, pri la
okazintajxo; kaj tio sxajnis al la malica Princo tiel ridinda, ke li frotis la
manojn kaj vere dancadis pro gxojo.
Sed kiam la palaca kato eksaltis sur la Cxefkancelieron kusxantan sur la
fenestro, kaj lin forportis en la busxo, nur tiam Vanc' komencis iom
timi, kaj kompreni ke (cxar estas lia kulpo, ke la tuta familio jam ne
povas sin defendi) li mem nun devas gxin gardi kaj protekti kontraux
dangxeroj.
Li malfacile sukcesis liberigi la Cxefkancelieron de la fauxko de la
regxa kato, kaj tuj komencis kasxi la malgrandajn familianojn en
senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de
la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajxoj sur la muro; kaj,
por la Geregxoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan cxambron en
rozerugxa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per argxentaj
cxenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj,
por bonodorigi la aeron en la mangxocxambro.
Farinte tion, la Princo iris por enlitigxi; sed la palaco sxajnis tre
malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragxa kaj
timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la
penso, ke almenaux ne okazos morgauxaj lecionoj; cxar la instruisto
estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi.
"Mi iros al la konfitajxejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas
neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la

mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel
povos mangxi."
Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne
realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta
pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni
permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj
buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en
la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan
Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la
hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam
eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro tio,
li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la
okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni
nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la sxultrojn per
mantelo el regxa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta
pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.
Vanc' neniam povis diri, kiel gxi okazis, sed li subite eltrovis, ke
detruitaj estas liaj revoj pri la agado laux lia bontrovo, kaj la lauxvola
ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj sxovita eksteren
sur la sxtuparon de la palaco;--li mem, la Princo heredonta la regxan
tronon, estis forpusxita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la
regnon, aux la morton atendi.
"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kasxis for de la kato, kaj nun ili
malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
"Pri ilia malsatego mi ne gxenas min," indiferente respondis la
Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta
fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aux mi
instigos la regxajn sanghundojn kontraux vin."
Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn
parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kasxinta ilin. Li
estis ilin sxovanta en siajn posxojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li
okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis
suficxe da dormocxambroj, salonoj kaj mangxocxambroj, sed ankaux

estis bone provizita per cxio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Cxi
tiun li humile petis de la nova regxo, kaj gxin ricevinte li enpakis siajn
familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo,
sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis
lin el la palaco per subita pusxo, kiu preskaux sxovis lin kapantauxen al
la fundo de la sxtuparo. Antaux li kuris ridantaj pagxioj, kaj la Princo
rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per
pingloj. Cxiu sxajnis kore felicxa vidante lin foriri.
"Koran adiauxon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam
plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas
elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke
oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian
vizagxon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke
min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe
esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.