Princo Vanc | Page 3

Arlo Bates
ilin en la glaciajxon, kiun oni en tiu momento estis
preparanta por la regxa cxefmangxo; tiamaniere cxiu almenaux
mangxetos porcion de la sxerca frandajxo; kaj, sxtelirante en la
kuirejon, la malbona junulo sukcesis efektivigi tiun malican kaj
dangxeran intencon.

CXAPITRO III
Cxiuj rigardis la Princon, kiam li cxetable rifuzis la glaciajxon. Tio
estis nekredebla. Neniu estis auxdinta, ke li iam antauxe tiel agis. La
dekdu junaj Princinoj, kvankam tro bone edukitaj por diri ion,
rigardegis sian fraton per siaj dudekkvar bluaj okuloj, kaj rondigis la
dekdu busxetojn pro surprizo.
Okazis, ke la Regxo, sxatante la glaciajxon, kelke da minutoj sencxese
mangxadis; kaj, kiam li levis la okulojn, li vidis, ke la Regxino jam
estas tiel malgranda kiel kulero, kaj cxiuminute etigxas.
"Karulino," li serioze diris, "vere mi ne opinias, ke vi devus,--kaj cetere,
antaux la okuloj de la infanoj; nur konsideru, kian maldecan ekzemplon
vi montras."

"Mi estas certa, Via Mosxto," iom malafable respondis la Regxino, cxar
la subita kuntirigxo preskaux faris al sxi kapturnigon,-- "mi estas certa,
ke mi ne povas imagi, pri kio vi babilas. Maldecan ekzemplon, vere! Vi
devus observi vian propran konduton. Mi tute ne povas imagi, kion la
infanoj opinios pri vi, vidante ke vi tiel malgrandigxas."
Je tiu momento Iliaj Mosxtoj cxirkauxrigardis al la filinoj. Tiuj cxi nur
havis la amplekson de alumetoj! La geregxaj okuloj sercxis lauxlonge
de la tablo; cxiu persono tiea sin montris pigmeo!
[Ilustrajxo]
Teruro kaj timo plenigis cxiun animon, krom tiu de la Princo. Li
preskaux frenezigxis pro gxojo, cxar lia ruzo tiel sukcesis. Estas vere,
ke li unue elkuris el la mangxocxambro, cxar li cxiam kutimis forkuri,
farinte ian abomenan sxercon; tamen li baldaux kuragxis reveni, kaj iris
kaj reiris cxirkaux la tablon, preskaux mortante pro ridado pri la
malgranduloj, senpotence sternigxantaj sur la grandaj segxoj.
La Princo servis al si fruktojn, kukojn kaj bombonojn de la tablo. Li
sidigis la regxan patrinon sur la sukerujon, kaj enmetis la kompatindan
Regxon en la salujon. La Cxefkancelieron, kiun Vanc' aparte malamis,
li enpusxis en la piprujon, kie la maljuna perukhava dando certe post
minuto estus mortinta pro ternado, sed la Blua Sorcxisto bonsxance
aperis, kaj donis al la malfelicxa hometo subitan banon en lavpelveto.
"La sorcxilo bone funkciis, cxu ne?" diris la Blua Sorcxisto ridacxante,
kaj metante la Cxefkancelieron, palan kaj malfortan, sur fenestro por ke
li sekigxu en la sunbrilo.
"Ho, treege bone," vigle respondis Vanc', kvankam li sekrete tre timis
cxi tiun apartan sorcxiston, kiu sxajne aperis kaj malaperis multe pli
subite ol la ordinaraj sorcxistoj, al kiuj la Princo kutimis.
"Estas domagxe, ke vi ne povos ilin resxangxi," penseme diris la Blua
Sorcxisto, tirante siajn densajn brovojn per la longaj bluaj fingroj.
"Kion?" ekkriis la Princo, konfuzite faliganta la patron en la

pudingsauxcon, kaj tute ruiniganta la regxajn robojn. "Ne povos ilin
resxangxi? Sed vi devos ilin sxangxi, se mi ordonos."
"Ho, koncerne tion," nezorgeme respondis la Blua Sorcxisto, la Regxon
liavice trempante en pelveto, "iaokaze tio, kion vi diras, estas tute
negrava. Unue, nenia sorcxisto estas devigata obei iun ajn, kiu nescias
mem obei; kaj due, neniu, krom la Fragokolora Sorcxisto, povas
malfunkciigi cxi tiun apartan sorcxilon."
"Nu, do, iru kaj venigu la Fragokoloran Sorcxiston," arogante ordonis
Vanc', flankenlasante la unuan diron de la Blua Sorcxisto.
"Venigu lin vi mem!" estis la respondo. "Mi ne bezonas lin. Negrave
estas al mi, vi scias; cxi tiu ne estas familio mia."
"Sed kie logxas la Fragokolora Sorcxisto?" pli humile demandis la
Princo.
"Mi tute ne scias," malatente respondis la Blua Sorcxisto; "kaj,
pripensinte gxin, mi opinias, ke mi ne gxenos min pri tio. Kial mi
devus?"
"Sed la kulpo estas tute la via," balbutis Vanc' ekplorante, kaj
sidigxante sur sian onklon, la Duko Ogi, ecx ne rimarkante lin, gxis la
Duko tiel baraktetis, ke Vanc' eksaltis pro timo, supozante ke li sidis
sur rano. "Vi certe enigis min en la embarason."
"Nun vi estas tedema," diris la Sorcxisto oscedante; "mi neniam sxatis
tedulojn."
"Sed mi ne scias kion fa-a-ri!" plorkriis la Princo.
Je tio la Sorcxisto nur ridis terure, kaj tute malaperis, lasante la
malbonan junulon lauxeble eligxi el la embaraso.

CXAPITRO IV

Princo Vanc' kelke da tempo iom brue dauxrigis la ploradon, kvankam
oni devas konfesi, ke li tion faris pro kolero, pri la Blua Sorcxisto, pli
ol pro bedauxro pri sia propra malbonfarado. Ecx tiam ne forte impresis
lin tio, ke lia petolajxo kredeble sin montros tre grava afero; kaj post
iom da tempo li visxis la okulojn kaj, kolektinte siajn ideojn, li ankaux
kolektis la hometojn, kaj ilin kunarangxis cxe unu ekstremajxo de la
regxa mangxotablo.
Ili farigxis tiel cxarma bildo, en siaj ceremoniaj roboj kaj etaj juveloj,
ke Vanc' estis de ili ravata, kaj deklaris ke ili estas pli interesaj ol
blankaj musoj aux ecx kobajoj. Cetere li povis auxdi ilin, se li
auxskultis
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.