Princo Vanc | Page 2

Arlo Bates
ke li povus esti hakisto en la
regxa arbaro, aux io ajn, prefere ol tio, kio li estas.
Post kiam li jxetis la tutan aron da libroj, kaj post kiam la tabulvisxiloj,
la kretajxoj, kaj la montrabastono ilin sekvis, la Princo sxovis la
manojn en la posxojn kaj, fajfante melodion, kiun li estis auxdinta de iu
gurdo, senzorge iris al la fenestro. Precize tiam liaj dekdu junaj fratinoj
estis duope venantaj en la korton, post la matena promeno kun la

guvernistinoj. La Princinoj estis tiel bonaj, kiel la Princo estis malbona,
kaj certe ne povus esti pli bela vidajxo, ol la dekdu regxaj knabinetoj,
pasxetantaj tiel gxuste kaj dece. Cxiu havis verdeveluran manteleton,
puran pajlan cxapon, kaj verdan frangxhavan sunombreleton; cxiu
elmontris beletajn flavajn duongantojn kaj afablan rideton, kaj cxiu
havis rozkoloran vizagxon, kaj okulojn similajn al belebluaj globetoj.
Estis do tre maldece, ke Princo Vanc' tiel lauxte ekkriis "Bo!", ke cxiu
Princino eksaltetis unu plenan futon supren de la tero, kaj la
guvernistinoj vere almetis la manojn al la koroj. Tio tamen multe
gxojigis la Princon kaj, post la malapero de la fratinoj, li ankoraux
fajfante staris apud la fenestro, havante la manojn en la posxoj kaj
malbonan grimacon sur la vizagxo.
"Via Princa Mosxto," humile komencis la instruisto, "via Princa
Mosxto vere ne devas meti viajn princajn manojn en la princajn
pantalonposxojn, nek fajfi tiun abomenindan melodion. Se la Regxina
Mosxto vin auxdus, sxi certe senkapigus min."
"Kial mi devus zorgi pri tio?" sengxene demandis la Princo; kaj precize
je tiu momento, li ekvidis la Bluan Sorcxiston malsupre envenantan la
korton.

CXAPITRO II
Kion ajn alian oni povus diri pri la Blua Sorcxisto, neniu iam nomus lin
belulo. Liaj nazo kaj mentono estis longaj kaj pintaj, la brovoj grandaj
kaj densaj, la dentoj akraj kaj elstarantaj el la busxo; kaj cxiuj partoj,
hararo, hauxto, dentoj kaj vestajxoj, estis tiel bluaj kiel sennuba cxielo
en Junio. Li ankaux havis kutimon fortege skui la kapon, laux tre
konfuzanta maniero, gxin tiregante maldekstren kaj dekstren, kiel
ludmandareno. Li brave eniris la korton de la palaco, kvazaux la tuta
apudajxo apartenus al li; kaj, ekvidante Princon Vanc' supre cxe la
fenestro, li levis unu fingron, longan, maldikan, kaj bluan kiel delfinia
floro, kaj signofaris ke li venu malsupren.
La Princo sxanceligxis. La Blua Sorcxisto certe ne estis suficxe bela, ke

oni dezirus alproksimigxi, sed Vanc' okaze rememoris, ke lia
baptopatrino sxajnis grave malaprobi cxi tiun saman sorcxiston; tial,
por malplacxi Kopeton, la Princo obeis la mansignon kaj malsupreniris.
Vidata proksime, la Sorcxisto aspektis ecx pli malbela ol malproksime.
Liaj lipoj estis bluaj kaj, kiam li malfermis la busxon, oni vidis, ke blua
ankaux estis ecx la lango.
"Nu!" li diris al la Princo per iom cxagrenita vocxo, "mi opinias, ke vi
atendigas min suficxe longatempe, kvankam mi nur venis por lernigi al
vi kuriozan artifikon."
"Tio estas bona," respondis Vanc', tuj interesata; "mi tre gxuas
artifikojn. Kio gxi estas?"
"Gxi estas en cxi tiu," diris la Blua Sorcxisto, montrante belan oran
bombonujon. "Nur konsentigu iun, ke li mangxu unu el cxi tiuj
bombonoj, kaj vi vidos kion vi vidos."
La Princo ekprenis la skatolon, kaj malfermis la busxon por fari alian
demandon; sed, antaux ol li povis eligi unu solan vorton, la Blua
Sorcxisto tute malaperis, kaj Vanc' staris sola. Malrapide kaj penseme li
supreniris, demandante al si, kio povas esti la artifiko.
"Unue mi gxin provos je la instruisto," li decidis, "cxar certe ne gxenos
min, kio ajn okazos al li, kaj mi vere devas sciigxi, kio estas la kurioza
ruzo."
Li do ridetante aliris al la instruisto, kaj prezentis la malfermitan
bombonujon; kaj la simplanima maljunulo, nenion suspektante,
riverencis kaj ridetis, pro la granda honoro ricevata de la Princa Mosxto,
kaj tuj englutis unu el la bombonetoj.
Jen kio okazis. Puf! La malfelicxa instruisto tuj mallongigxis simile al
teleskopeto, kaj igxis malgranda kiel pigmeo. Efektive estus tiel utile
havi nenian ajn instruiston, kiel havi tian etulon!
Kiel Princo Vanc' ridegis! El cxiuj sorcxistoj, kiujn li jam konis

(kvankam tiel juna, lia Mosxto estis koninta multajn sorcxistojn; li
preskaux cxiam renkontis kelkajn, kiam, elgrimpinte el posta fenestro,
li forkuris por fisxkapti), li opiniis, ke la Blua Sorcxisto estas la plej
amuza, kaj estas elpensinta la plej komikan ruzajxon.
"Ho ve! Via Mosxto," diris la kompatinda instruisto, per tiel eta vocxo,
ke la Princo apenaux povis lin auxdi. "Ho ve! Kio estas? Certe mi
sentas min tre stranga; ja treege!"
"Vi aspektas pli stranga ol vi povas vin senti," respondis la malica
Princo, gxoje ridacxante.
Li prenis la malfelicxan instruiston, metis lin sur la fenestron, kaj ridis
gxis liaj flankoj doloris. Poste li komencis konsideri, kiel li povas plej
facile fari petolajxojn, kaj sin amuzi, per la bombonoj, cxar ili ne estis
multnombraj; kaj, estante sagaca juna fripono, li fine elpensis jenan
projekton: enmeti
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 25
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.