Princo Vanc | Page 4

Arlo Bates
liberigi la Cxefkancelieron de la fauxko de la regxa kato, kaj tuj komencis kasxi la malgrandajn familianojn en senriskaj lokoj por la nokto. Kelkajn li enmetis en la vitrajn lilitasojn de la lustroj; aliajn, en la fendetojn de la oraj ornamajxoj sur la muro; kaj, por la Geregxoj kaj la dekdu Princinoj, li trovis belan cxambron en rozerugxa porcelana konko, kiu pendis de la plafono per argxentaj cxenoj, kaj estis kutime uzita por la bruligado de parfumoj kaj spicoj, por bonodorigi la aeron en la mangxocxambro.
Farinte tion, la Princo iris por enlitigxi; sed la palaco sxajnis tre malplena kaj silenta, kaj la Princo sin trovis tiel malkuragxa kaj timigita, ke eble li tute ne ekdormus, se li ne estus kontentigita per la penso, ke almenaux ne okazos morgauxaj lecionoj; cxar la instruisto estas tro malgranda por instrui lin, kaj la gepatroj tro etaj por lin obeigi.
"Mi iros al la konfitajxejoj," li dormeme murmuris en si. "Nun estas neniu, kiu min malhelpos. Matene mi komencos per la prunoj kaj la mielo, kaj mi havos tiom da fruktokukajxo kaj makaronoj, kiom mi iel povos mangxi."
Sed, malfelicxa Princo! Je la mateno li eksciis, ke liaj intencoj tute ne realigxos. Kiam li malsupreniris por matenmangxi, malsagxe revanta pri kolomba pastecxo, alauxdajxo kun spicsauxco, forta kafo (kiun oni permesis al la Princo nur je festotagoj), kaj sennombraj rostitaj buterpanoj kaj marmelado, estis grava renverso al liaj esperoj, trovi en la mangxocxambro, pasxegantan tien kaj reen, la kruelan kaj furiozan Generalon Bopi; kiu, bonsxance por si, faris cxasadon en la arbaro la hierauxan tagon, kaj tial konservis sian plenan amplekson. Li jam eltrovis la staton de la palacaj aferoj kaj, anstataux malgxojigxi pro tio, li evidente estis tre felicxa, kaj intencis plejeble profiti pro la okazintajxo. Li estis surmetinta la plej belan regxan kronon, kiun oni nur surportas dum gravaj festtagoj, kaj, kovrinte la sxultrojn per mantelo el regxa ermenfelo, li fiere paradiris tien kaj reen, tre kontenta pri siaj novaj insignoj kaj la rezultanta sento de potenco.
Vanc' neniam povis diri, kiel gxi okazis, sed li subite eltrovis, ke detruitaj estas liaj revoj pri la agado laux lia bontrovo, kaj la lauxvola ordonado al la servistoj; kaj li trovis sin elpelita, kaj sxovita eksteren sur la sxtuparon de la palaco;--li mem, la Princo heredonta la regxan tronon, estis forpusxita for de sia propra pordo, kaj ordonita forlasi la regnon, aux la morton atendi.
"Sed mia familio!" kriis Vanc', "mi ilin kasxis for de la kato, kaj nun ili malsategos. Neniu krom mi mem povos ilin trovi!"
"Pri ilia malsatego mi ne gxenas min," indiferente respondis la Generalo, "sed mi preferas ke la palaco estu liberigita de la tuta fiinsektaro; tial vi povas enveni kaj ilin kolekti. Sed rapidu, aux mi instigos la regxajn sanghundojn kontraux vin."
Post tiel bruta minaco, la kompatinda Princo rapidis por kunigi siajn parencojn el la fendetoj kaj anguloj, en kiuj li estis kasxinta ilin. Li estis ilin sxovanta en siajn posxojn, ne pensante pri iliaj sentoj, kiam li okaze rememoris la pupdomon de siaj fratinoj, kiu ne nur enhavis suficxe da dormocxambroj, salonoj kaj mangxocxambroj, sed ankaux estis bone provizita per cxio, kion la koroj de hometoj povas deziri. Cxi tiun li humile petis de la nova regxo, kaj gxin ricevinte li enpakis siajn familianojn, kiel eble plej bone zorganta pri ilia komforto.
Grimacanta lakeo ligis la dometon sur la dorson de la Princo, sammaniere kiel stratorgenisto portas sian orgeneton, kaj poste eligis lin el la palaco per subita pusxo, kiu preskaux sxovis lin kapantauxen al la fundo de la sxtuparo. Antaux li kuris ridantaj pagxioj, kaj la Princo rememoris, ke li multfoje ektiris iliajn nazojn, kaj enpikis la krurojn per pingloj. Cxiu sxajnis kore felicxa vidante lin foriri.
"Koran adiauxon al fripona kanajlo!" diris la palaca hundo; "vi neniam plu suprenmetos mian viandon en arbon, kie mi ne povas gxin atingi."
"Eligxu!" akre diris la regxa kato. "Kontenta mi estas, cxar vi estas elpelita el la domo. Ni esperu, ke ni nun povos dormeti agrable, kaj ke oni ne piedpremos mian voston, nek sxutos flartabakon en mian vizagxon."
"Ne faru al vi la penon iam reveni," rauxke blekis la pavo. "Miaflanke min tedegas la pofaska fortirado de miaj plej belaj vostplumoj. Mi certe esperas, ke mi neniam revidos vin."
Simila estis la sento de cxiu estajxo en la regxaj gxardenoj. La cervoj, la gazeloj, la cignoj, la fenikopteroj, la papagoj, ecx liaj propraj blankaj musoj kaj kobajoj, esprimis sian felicxecon pro lia foriro; kaj esperis ke li neniam plu revenos. Cxiu vivanta kreitajxo gxojegis, kiam la regxa almozulo estis insulte forpelita for de la patraj gxardenoj, kaj estis lasita sole staranta sur la sxoseo, jam kore bedauxranta sian petolajxon, kaj tute nescianta, kion fari pri la korteganaro, kiun li portas sur la dorso.

CXAPITRO V
Konsiderante ke Princo Vanc' neniam faris ion por si mem, neniam ecx kunligis siajn proprajn
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 24
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.