Ili
hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili
balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri
ili, Stockmann.
DOKTORO STOCKMANN Sed bopatro --
MORTEN KIIL Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas
tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur
flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la
malricxuloj.
DOKTORO STOCKMANN Nu, tio estas ja gxentila.
MORTEN KIIL Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se
vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj
julvespere.
(Redaktoro Hovstad venas de la antauxcxambro.)
HOVSTAD Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu --
DOKTORO STOCKMANN Ne, ne. Envenu; envenu.
MORTEN KIIL (denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas?
HOVSTAD Kion vi aludas?
DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble, li partoprenas.
MORTEN KIIL Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn.
Jes, vi estas vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi
foriros.
DOKTORO STOCKMANN Ho ne; restu iomete, bopatro.
MORTEN KIIL Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn
arlekenajxojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.
(Li eliras; Sinjorino Stockmann akompanas lin eksteren.)
DOKTORO STOCKMANN (ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx
ne unu vorton el tio cxi pri la akvoliverejo.
HOVSTAD Cxu estis tiu afero --?
DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas
koncerne la samon, ke ankaux vi venas?
HOVSTAD Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro
doktoro?
DOKTORO STOCKMANN Tiom longe kiom vi deziras, kara.
HOVSTAD Cxu vi ricevis respondon de la magistranto?
DOKTORO STOCKMANN Ankoraux ne. Li venos post iom.
HOVSTAD Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere.
DOKTORO STOCKMANN Nu ja?
HOVSTAD Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la
akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero
estas ligita kun multaj aliaj aferoj.
DOKTORO STOCKMANN Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la
sofon.
(Hovstad eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de la
tablo.)
DOKTORO STOCKMANN Nu? Vi do opinias --?
HOVSTAD Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en
la grundo.
DOKTORO STOCKMANN Jes, gxi venas sendube de tiu venena
marcxo supre en la Muelejvalo.
HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de
tute alia marcxo.
DOKTORO STOCKMANN Kiu marcxo tiu do estus?
HOVSTAD La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas
putrante.
DOKTORO STOCKMANN Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado
estas tiu?
HOVSTAD Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de
la aro de publikaj oficistoj --
DOKTORO STOCKMANN Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas.
HOVSTAD Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la
amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun
la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj
regas super ni.
DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj
kapablon kaj sperton.
HOVSTAD Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la
akvotubon tien, kie gxi nun kusxas?
DOKTORO STOCKMANN Ne, tio kompreneble estis granda stultajxo
de ili. Sed tio ja nun plibonigxos.
HOVSTAD Cxu vi kredas, ke iros tiel glate?
DOKTORO STOCKMANN Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen
estas.
HOVSTAD Jes, se la gazetaro prenos la taskon.
DOKTORO STOCKMANN Neniam farigxos necese, kara. Mi estas
certa, ke mia frato --
HOVSTAD Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi
volas trakti la aferon.
DOKTORO STOCKMANN En la gazeto?
HOVSTAD Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia
intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj
posedas la tutan potencon.
DOKTORO STOCKMANN Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio
finigxis; vi ja tiel preskaux ruinigis la gazeton.
HOVSTAD Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke
ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni
povas malhavi la altajn sinjorojn.
DOKTORO STOCKMANN Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili
grandan dankon.
HOVSTAD Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia
popoleca inklino ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas
skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas
elradikigi kiel cxiaspecajn supersticxojn.
DOKTORO STOCKMANN Pri tio mi tutkore samopinias kun vi,
sinjoro Hovstad; se estas supersticxo, do forigu gxin!
HOVSTAD La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via
frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn
konsiderojn.
DOKTORO STOCKMANN Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed
--!
HOVSTAD Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli
profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.
DOKTORO STOCKMANN Sed kara, -- kiu pensas tiel?
Continue reading on your phone by scaning this QR Code
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.