Popolmalamiko | Page 5

Henrik Ibsen
eliris --
DOKTORO STOCKMANN (ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur
nun vi gxin donas!
PETRA Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas.
DOKTORO STOCKMANN (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu,
infano. (rigardas la surskribon) Jes, gxuste --!
SINJORINO STOCKMANN Cxu estas tiu kiun vi tiel atendis, Tomas?
DOKTORO STOCKMANN Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie
trovos mi lampon, Katrine? Cxu denove ne trovigxas lampo en mia
cxambro!
SINJORINO STOCKMANN Jes, la lampo estas ja lumanta sur la
skribotablo.
DOKTORO STOCKMANN Bone, bone. Pardonu momenton --
(Li iras en la cxambron dekstre.)
PETRA Kio do tio estas, patrino?
SINJORINO STOCKMANN Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte
demandis pri la posxtisto.
BILLING Supozeble eksterurba paciento --
PETRA Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro.
(pretigas sian glason) Ho, bone gustos!
HOVSTAD Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo?
PETRA (trinketas) Du horojn.
BILLING Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto --

PETRA (eksidas cxe la pordo) Kvin horojn.
SINJORINO STOCKMANN Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi
skribajn taskojn, mi vidas.
PETRA Amaseton, jes.
HORSTER Aspekte vi havas suficxan laboron.
PETRA Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca.
BILLING Vi tion sxatas, cxu?
PETRA Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone.
MORTEN Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.
PETRA Pekulino?
MORTEN Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke
laboro estas puno pro niaj pekoj.
EJLIF (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon.
SINJORINO STOCKMANN Nu, nu, Ejlif!
BILLING (ridas) Jen, bonege.
HOVSTAD Cxu vi ne volas multe labori, Morten?
MORTEN Ne, mi ne volas.
HOVSTAD Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo?
MORTEN Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi.
EJLIF Kaj do vi devus ja esti pagano.
MORTEN Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano.

BILLING Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon.
SINJORINO STOCKMANN (faras signon) Ne, certe vi ne faras,
sinjoro Billing.
BILLING Jes, dia morto --! Mi estas pagano, kaj pri tio mi fieras.
Atentu, baldaux ni estos paganoj, la tuta aro.
MORTEN Kaj cxu ni tiam rajtos fari cxion laux nia volo?
BILLING Jes, vidu, Morten --
SINJORINO STOCKMANN Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi
por morgaux.
EJLIF Mi povus tamen resti tempeton --
SINJORINO STOCKMANN Ecx vi ne; eniru ambaux.
(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.)
HOVSTAD Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi
tiajxon?
SINJORINO STOCKMANN Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas.
PETRA Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi.
SINJORINO STOCKMANN Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne
en la hejmo.
PETRA Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la
hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la
infanoj.
HORSTER Vi devas mensogi, cxu?
PETRA Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem
ne kredas?

BILLING Jes, estas ja tro certe.
PETRA Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie
instruigxus tute alimaniere.
BILLING Ho cxu, rimedojn --
HORSTER Nu, se vi pri tio pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de
mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro
staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur la
teretagxo --
PETRA (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos.
HOVSTAD Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la
gazetskribantoj, mi pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom
trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?
PETRA Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo.
(Doktoro Stockmann venas de sia cxambro kun la malfermita letero en
la mano.)
DOKTORO STOCKMANN (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke
auxdigxos novajxo en la urbo!
BILLING Novajxo?
SINJORINO STOCKMANN Kia novajxo?
DOKTORO STOCKMANN Granda malkovro, Katrine!
HOVSTAD Cxu?
SINJORINO STOCKMANN Kiun vi faris?
DOKTORO STOCKMANN Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke
ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj
ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!

PETRA Sed, patro, diru do pri kio tio temas.
DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu
cxion. Imagu se mi nun havus Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni
homoj povas cxirkauxiri kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj --
HOVSTAD Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?
DOKTORO STOCKMANN (haltas apud la tablo) Cxu ne estas
komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko?
HOVSTAD Jes, kompreneble.
DOKTORO STOCKMANN Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko,
kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por
sanaj homoj --
SINJORINO STOCKMANN Jes sed, kara Tomas --
DOKTORO STOCKMANN Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 39
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.